Paŭl Publikigita en la 24a de Oktobro 2007
de Paŭlpro

Blogo de Paŭl

Trairi la artikolojn
[nl] The mother your visit is a sleep to the favor or to the bed your mind
Aldonita en la  9a de Novembro 2007
8 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
200!
Aldonita en la  7a de Novembro 2007
8 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
La regulo pri la trionoj
Aldonita en la  4a de Novembro 2007
9 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
Wenn der Schneider auf den Tisch klopft ...
Aldonita en la  2a de Novembro 2007
26 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
La esperantlingva fasado de ipernity
12 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
100!
Aldonita en la 19a de Oktobro 2007
19 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (A-G)
Aldonita en la 19a de Oktobro 2007
13 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (H-O)
Aldonita en la 19a de Oktobro 2007
17 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (P-Z)
Aldonita en la 19a de Oktobro 2007
2 komentoj (lasta antaŭ 4 jaroj)

Temo-etikedoj

ipernity
esperanto

Pliaj informoj

Tiu ĉi artikolo estas publika
Atribuo + Nekomerca + Kun sama permesilo
  1. Legita 5 808 fojojn

La esperantlingva fasado de ipernity

merkredo 24a de Oktobro 2007 je 20:57

Ipernity havas nun esperantlingvan fasadon. Vi do povas elekti ne nur la francan, anglan, germanan, italan aŭ hispanan kiel laborlingvon sed ankaŭ Esperanton. Tie ĉi mi arigas kelkajn oftajn demandojn pri tio. Ne timu mem aldoni demandojn aŭ sugestojn!

La esperantlingvan fasadon iniciatis Christian Conti, unu el la tri fundamentoj de ipernity, fine de aŭgusto 2007. Li petis mian helpon por trovi skipon da tradukantoj. La tradukado komenciĝis meze de septembro kaj "finiĝis" la 11an de oktobro (mi encitiligas la vorton "finiĝis", ĉar ĝi ja finiĝos neniam; ĉiam aldoniĝos pliaj frazoj por novaj funkcioj). La nomojn de la tradukintoj vi trovos, se vi alklakos la vorton "Dankon!" sube sub ĉiu paĝo.

La estroj de ipernity mem konas nur kelkajn esperantajn vortojn. Bonvolu do ne skribi al ili longajn leterojn en Esperanto. Vi kompreneble ja povas aldoni malgrandan gratulvorton en Esperanto al ilia blogo ( www.ipernity.com/blog/team/25199 ). Tion ili ja komprenos kaj certe aprezos! Se vi volas kontakti la estrojn de ipernity, vi povas fari tion france aŭ angle. Se vi ne kapablas tion, bv. peti la helpon de persono el la tradukskipo (vidu la ligilon "Dankon!" ĉi-sube).

Konataj problemoj

La esperantlingva fasado ankoraŭ ne estas perfekta. La programistoj konscias pri du gravaj mankoj, sed ankoraŭ ne kapablis solvi ilin:

Anglalingvaj tago- kaj monatonomoj. Jen kaj jen vi vidos nomon de tago aŭ de monato en la angla. [Problemo solvita en 2007 10 24]

Demandaj signoj: En iuj tranĉitaj tekstoj vi vidos demandajn signojn anstataŭ ĉapelitaj literoj. Tiu problemo ne estas tipe esperanta, sed aperas en ĉiuj lingvoj, kiuj uzas aliajn literojn ol la bazaj askiaj, do ankaŭ por la rusa, pola, japana kaj multaj aliaj. [Problemo solvita en 2007 10 20]

Sendube jen kaj jen estas ankoraŭ aliaj problemoj. Se temas pri lingvaj problemoj (akuzativeraroj, tajperaroj kaj simile) bv. kontakti min. Se temas pri programeraroj, uzu la ligilon "Raporti cimojn" fine de ĉiu paĝo.

Ligiloj

Por uzi la esperantlingvan ipernity, vi simple alklaku la ligilon "Esperanto" fine de ĉiu paĝo. Se vi deziras inviti aliajn viziti ipernity, vi aldonu la finaĵon /?lg=eo al iu ajn retadreso. Ekzemple per www.ipernity.com/?lg=eo viaj konatoj tuj eniros esperantlingve.

 

Dankon al ĉiuj kaj multe da plezuro tie ĉi!

Ĝisdatigoj

Legu ankaŭ la tre interesan intervjuon kun Christian Conti en Libera Folio: www.liberafolio.org/2007/contiintervjuo

 

 

 

 

 

 

 

 

12 komentoj / ĉu aldoni komenton?

Team ipernity
Team ipernitypro diras:
A big thank to you Paul. You led this project with quality and high level of professionalism.
antaŭ 4 jaroj
Paŭl
Paŭlpro respondas:
Waw! Thanks for the beautiful compliment. I'll go to my boss right away, and ask for a raise. Lodchjo, here I come!
antaŭ 4 jaroj
Paŭl modifis tiun ĉi komenton antaŭ 4 jaroj.
Lodchjo ^°w°^
Lodchjo ^°w°^ respondas:
hehe, mi tro malfrue legis tion... chiukaze, mi alighas al la laudantoj!! tamen pri salajro ne decidas mi mem, bedaurinde.
antaŭ 4 jaroj
Wynand Winterbach
Wynand Winterbach diras:
Tre bone, Paul! Dankon por tiun ĉi tradukon fantastan!

Estas tiel bona vidi Esperanton inter aliaj lingvoj.

Ĝis!
Vejnando
antaŭ 4 jaroj
malaperintulo
malaperintulo diras:
Gratulon pro la grandega laboro !
antaŭ 4 jaroj
Bertilo Wennergren
Bertilo Wennergren diras:
Estas tre agrabla kaj ĝojige, ke la traduko finfine estas lanĉita. Ni esperu, ke la Esperanta komunumo ĉe Ipernity rapide kreskos (kaj ke ĉiuj eventualaj akuzativeraroj rapide fordegelos).
antaŭ 4 jaroj
Odamir
Odamir diras:
Gratulon al cxiuj kiuj laboris en tiu mirinda laboro!
antaŭ 4 jaroj
Verdateo
Verdateo diras:
Dankon kaj gratulojn!
antaŭ 4 jaroj
Bertilo Wennergren
Bertilo Wennergren diras:
Mi ĵus rimarkis, ke la demandosigna problemo solviĝis. Tre bone! Plu al la fina venko!! :)
antaŭ 4 jaroj
Zhang Xuesong
Zhang Xuesongpro diras:
La retejo ja estas tre interesa kaj vizitinda!
Mi volas demandi, kara Paul, ĉu eblas traduki la paĝaron en ĉina lingvo el Esperanto?
Se tio eblas, mi volas fariĝi volontulo, eble ankaŭ aliaj ĉinaj esperantistoj.
antaŭ 4 jaroj
Paŭl
Paŭlpro respondas:
Mi demandos ilin. Ĉu nuntempe estas iu teknika problemo pri la ĉinaj ideogramoj? Ĉu vi povas skribi en via blogo ĉinlingve? Se jes, tiam verŝajne ne ekzistas teknika malhelpo.
antaŭ 4 jaroj
Zhang Xuesong
Zhang Xuesongpro diras:
Vidu mian blogon, kie bone montras ĉina lingvo.
Dankon!
antaŭ 4 jaroj

Aldoni komenton

Respondi al komento

Modifi vian komenton

Vi devas esti ensalutinta por povi komenti. Ĉu ensaluti nun?


rss Plej novaj komentoj – Abonu la komentofluon de tiu ĉi artikolo.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | Pli ...