Kiam mi aliĝis al Ipernity meze de junio 2007, mi longe pensis, ke mi estas la sola Esperanto-parolanto ĉi tie. Mi almenaŭ ne sukcesis trovi iun ajn alian (sed poste montriĝis, ke mi estis nur la dua - vidu la jenan blogaĵon). Mi tiam skribis mian blogon en la germana, ĉar preskaŭ estis nur german- kaj franc-parolantoj tie ĉi. En la momento, kiam fare de Ipernity estis decidite aldoni Esperanton al la interfaco (en tiu tempo ĝi estis nur franca kaj angla) aldoniĝis malgranda deko da Esperanto-parolantoj, ĉefe tiuj, kiujn mi petis kunlabori al la tradukado de la interfaco, do Bertilo, Cindio, Ivan, Kalle, LaPingvino, Lars, Lodchjo kaj Yves. Nun estas almenaŭ 1200, inter kiuj pli ol 50 PRO-membroj. Se vi deziras scii, kiel mi taksis tiujn nombrojn, vidu mian alian blogaĵon www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/25428.
Pluraj prave argumentis, ke tiu cifero estas neniondira. Ĉu ni nombru en la statistiko iun esperantiston, kiu ja aliĝis, sed neniam aktivis? Pro tio, danke al skripto, kiun faris Lars, mi ekde juni 2008 aparte nombris tiujn Esperanto-parolantojn, kiuj tute ne aldonis iujn ajn dokumentojn, kiuj neniam skribis en sia blogo, kaj kiuj havas nur unu kontakton (ĉar ĉiu novulo, kiu nenion faras, ja havas unu kontakton, nome Lea!). Vi vidos do ĉi-supre en la statistiko duan kaj trian linion ekde junio. La supra verda estas la nombro de aktivuloj (aldonis almenaŭ dokumentojn aŭ blogaĵojn aŭ kontaktojn) kaj la malsupra purpura estas la nombro da pasivuloj (aldonis nek dokumentojn nek blogaĵojn nek kontaktojn).
Bona, ke vi pluigas la nombradon! Gratulon !
Paŭl has replied to Roland PlatteauLars Sözüer has replied to Roland PlatteauPaŭl has replied to Jean Bosco MalandaMi dankas vin pro valora via laboro kaj insisto altiri geesperantistojn al ipernity!
Mia vice mi multajn irananojn altiris kaj persone mi tre ĝuas ipernity-on!
:)
--
Seen in robertoballerini home page (?)
Paŭl has replied to Roberto Ballerini -…GRATULON pro via belega ideo kaj pro gxia sukceso!!!! Alvenos ankoraŭ multe pli da geamikoj en tia mirinda nova loko de nia Esperantio... :-)
Estas klare ke Ipernity estas ĝusta loko por esperantistoj kaj ni (Vinilkosmo) ja strebas instigi homojn kaj artistojn aliĝi ĉi tie ...
Mi ja varbas sisteme por Ipernty ĉe niaj aliaj paĝoj en Myspace kaj ĉe Facebook.. jam venis dank'al tio ne malmultaj homoj ĉi tien ...
Necesas esti pli nombraj instigi homojn en Facebook ĉar estas ĉefe junaj esperantistoj tie kaj
laŭ mia scio ankaŭ ĉirkaŭ mil en Facebook, mi pensas ke ili restas en facebook ĉar ne estas sufiĉaj junuloj ĉi tie en Ipernity kaj facebook ankaŭ profitas pro bona famo iom kiel modo...
Kvankam multaj plendas ke ne estas esperanta interfaco...kaj ke ne estas tre alloga loko...
Estas grupo da esperantistoj tie kiu faras premon por ke ankaŭ estu esperanta interfaco en Facebook... nu eble ili tion sukcesos ĉar antaŭ ne tro longe francparolantoj sukcesis finfine havi francan interfacon ...
Do ke la junaj Ipernitianoj kiuj ankaŭ havas paĝon en Facebook aŭ ankaŭ en Myspace instigu kaj helpu siajn amikojn tie malfermi kroman esperantan paĝon en Ipernty... kaj certe tio kreskigos la esperantan reton de Ipernity je 1000 junaj esperantistoj pliaj !!!
Plej muzikajn kaj amikajn salutojn al ĉiuj !
Flo !
Eh? I’d rather stay at English/German. At least i can master the two!
--
Coming from a mailbox (?)
Paŭl has replied to Lars SözüerLars Sözüer has replied to PaŭlMi tamen konstatis ke multaj malfermas paĝon kaj ne revenas en ĝi kaj ne vivigas ĝin .. videblas ke ke multaj de pluraj monatoj ne revenis.. kaj eĉ ne havas amikojn en la kontakta reto.. do necesus ankaŭ kalkuli pri tio...
plej preciza kalkulo estus vere nombri la aktivajn paĝojn .. tiuj ekzemple kiuj venas en sia paĝo kaj ion videbla faras tie almenaŭ minimume unufoje monate..(kaj en esperanto!). do tio estus pli ĝusta maniero enkalkuli... la reala kaj efektiva esperantista membraro en Ipernity...
ĉu ne ?
Amike
Flo !
Zhang Xuesong (雪松) has replied to VINILKOSMO "Esperant…Se iu ne skribemas, alŝutemas... do almenaŭ li/ŝi devas ofte ensaluti por legi aŭ rigardi. Fakte multaj homoj ne plu vizitas la retejon post la aliĝo.
Nun la helpo jam aperas, ĉu oni ankoraŭ ne scias kiel uzi ipernity? Tio estas esplorinda!
Lars Sözüer has replied to VINILKOSMO "Esperant…Sign-in to write a comment.