Enhavo:

  1. Albumoj
  2. Bildoj
  3. Etikedoj
  4. Grupoj
  5. Ipernity
  6. Kiu faras kion?
  7. Lea
  8. Ludlistoj
  9. Membreco
  10. Retbabilado
  11. Vizitoj

 

Kio estas la signifo de la vorto Ipernity?

La vorto konsistas el du partoj: IP kaj eternity. IP devenas de la angla Internet Protocol, la protokolo sur kiu baziĝas tre multe en Interreto, kaj la dua parto estas la vosto de eternity, eterneco.

 

Ĉu oni povas ŝanĝi la sinsekvon de la bildoj?

La sinsekvo en via ĉefa fotaro estas la sinsekvo sur la servilo de Ipernity, alivorte, la sinsekvo en kiu vi alŝutis. La sola eblo por tion ŝanĝi estus viŝi la fotojn kaj alŝuti ilin denove en alia sinsekvo.

Sed vi ja povas ŝanĝi la sinsekvon ene de la diversaj albumoj.

 

Kiel oni povas aldoni etikedojn al blogeroj, fotoj aŭ filmoj?

Malfermu la paĝon de la blogero, foto aŭ filmo al kiu vi volas aldoni etikedon (tiel ke vi estas en tiu paĝo en kiu vi povas komenti) kaj tiam dekstre vi vidos ligilon "Aldonu etikedojn".Tie vi povas aldoni ilin.

Se vi aldonas du vortojn, ili estas konsiderataj du etikedoj. Se vi volas, ke du vortoj estu nur unu etikedo, vi bezonas citilojn, ekzemple "trinkejo Zamenhof".

Por serĉi dosierojn kun difinitaj etikedoj, sufiĉas tajpi ilin en la serĉtrabo supre de ĉiu paĝo, aŭ sube de la ĉefpaĝo www.ipernity.com. Se vi tajpas du etikedojn, unue estos montrataj la dosieroj, kiuj havas ambaŭ etikedojn, kaj poste tiujn, kiuj havas nur unu el la du etikedoj.

 

Ĉu oni povas ŝanĝi la sinsekvon de la albumoj?

Ne, provizore oni ne povas tion fari. Sed la peto troviĝas en la dezirlisto de la Ipernity-programisto. Do iam tio aldoniĝos!

Ĉu oni povas ŝanĝi la piktogramon de la albumoj?

Jes, tio estas facila. Alklaku la menuon Mia spaco; Alklaku la menueron DocManager; Elektu la folion Albumoj; Duoble alklaku la albumon en kiu vi volas ŝanĝi la foton; Elektu la deziratan foton kaj trenu la bildon maldekstren al la piktogramo, kiu nun indikas vian albumon; Alklaku Konservi kaj ĉio preta!

Kiel aldoni muzikan fonon al albumo?

Alŝutu al via spaco muzikaĵon, same kiel vi alŝutis la fotojn kaj/aŭ filmetojn. Poste aldonu la muzikaĵon al la albumo, precize kiel vi faris pri la fotoj kaj filmetoj. Kaj jam preta! Kiu vizitos vian albumon aŭdos la de vi aldonitan muzikon!

 

Kiu faras kion en Ipernity?

La ĉefo de la grupo estas Christophe Ruelle. Li estas la programisto kaj konstruis la tuton. Li estas Ipernity. Kiel diris la aliaj, se vi vidas, ke li ne estas konektita, li certe mortis. Li jam montris siajn kapablojn kiel fondanto de Voila.fr, fama franca portalo de France Télécom, konstruita en 1998. Asistas lin Léa d'Ipernity, kiu zorgas pri la kontaktoj kun la membroj kaj gvidas komunikado- kaj merkatado-projektojn. Fine apartenas al la skipo Christian Conti, tiu, kiu faras ĉion, kion la aliaj ne faras. Estas cetere li, kiu respondecas pri la plurlingvigo de Ipernity.

 

Kiu diable estas tiu Lea inter miaj kontaktoj!!??

Kiel vi povas legi supre, Léa d'Ipernity zorgas pri la kontaktoj kun la membroj. Se vi havas ajnan problemon, vi povas plenfide kontakti ŝin (tamen nur se vi konas la francan aŭ anglan). Por ke tio povu okazi facile, ŝi ĉiam aŭtomate troviĝas inter viaj kontaktoj. Sed se vi deziras, vi povas forigi ŝian nomon el via listo.

 

Mi volas scii kiel oni aldonas ludliston al sia ĉefpaĝo.

La ludlisto aperos aŭtomate, post kiam vi alŝutis al via retejo unu aŭ plurajn sonregistraĵojn.

 

Kiel mi povas aldoni miajn fotojn al grupo?

Unue vi devas aliĝi al la grupo. Iru al ĝi kaj dekstre supre alklaku la ligilon Aliĝi al tiu ĉi grupo. Poste iru al la foto, kiun vi volas aldoni al la grupo. Super ĝi vi trovos la piktogramon aldoni al grupo. Alklaku ĝin, kaj elektu la grupon. Kaj preta!

 

Kio estas la diferenco inter baza membreco kaj membreco PRO?

Estas entute 7 diferencoj:

 Baza membrecoMembreco PRO
Alŝutoj200 MB monatesenlime
Aliĝoj al grupojal maksimume 100
al kiom ajn
Originala formato de fotoj kaj filmoj elŝuteblaNeJes
Kontribuoj de membroj videblajLa 1000 lastajĈiuj
Kontribuoj anstataŭigeblajNeJes
Reklamo en la paĝoj de la membrojJesNe
PrezoSenpaga1,99 € monate

Kiel mi povas donaci PRO-membrecon al amiko mia?

Por donaci PRO-membrecon, sendu la jenajn donitaĵojn (vidu la ligilon "Kontakti nin" fine de ĉiu paĝo):
- via retadreso
- salutnomo de la persono al kiu vi volas donaci
- daŭro de la abono (12 aŭ 24 monatoj)
Ipernity sendos al vi pagopeton, kiu enhavas la informojn por povi pagi per Paypal aŭ per kreditkarto. Post kiam la pago okazis, vi estos informita, por ke ankaŭ vi viavice povu informi la personon al kiu vi donacis.

 

Kiel oni nombras vizitojn?

Kiel viziton oni kalkulas ĉiun ensalutintan membron kaj ĉiun anoniman vizitanton, kiu malfermas parton de via spaco. Ni kalkulas viziton nur se la vizitanto vidas dokumenton aŭ artikolon en ties plena paĝo, aŭskultas sonaĵon, rigardas filmon aŭ spektas bildprezenton. Vi do povas kompreni, ke la nombro de vizitoj de difinita dokumento estas kutime subtaksita.

 

Kiel oni povas retbabili?

Tio estas tre simpla. Alklaku supre de iu paĝo la ligilon Kiu estas enreta kaj poste alklaku la ligilon chat apud la nomo de la persono, kun kiu vi deziras babili. Depende de la krozilo, kiun vi uzas, povas esti necese permesi la aperon de spruĉfenestroj por la retregiono ipernity.com. En Fajrovulpo vi agu ekzemple jene: Iru al la menuo Iloj, poste al la menuero Opcioj, elektu la eron Enhavo kaj tie vi vidos la frazon Bloki ŝprucfenestrojn kaj butonon, kie vi povas listigi la esceptojn.