In der August-Ausgabe des Esperantomagazins Monato erschien dieser Text über die Flickr-Zensur. In het augustusnummer van het Esperantomagazine Monato verscheen de volgende tekst over de Flickr-censuur. En la aŭgusta numero de MONATO aperis la jena teksto pri la Flickr-cenzuro.
Flickr (www.flickr.com), unu el la multaj servoj de la giganta firmao Yahoo!, estas la plej granda reta foto-arkivo de la mondo. Centmiloj da fotoamatoroj kaj profesiuloj montras tie siajn verkojn. La 13an de junio la germanlingvaj vizitantoj de Flickr subite rimarkis, ke multaj bildoj, kiujn ili en la antaŭaj tagoj povis vidi, nun subite ne plu estas alireblaj. Anstataŭ la foto venis mesaĝo: „Tiu ĉi foto ne estas disponebla al vi”.
Komence oni emis kredi, ke temas pri cimo en la programaro, sed post kelkaj horoj la realo montriĝis alia. Iu rimarkis malgrandan ŝanĝon – tute ne anoncitan – en la regularo: „Se via identiga numero havas kiel bazon Singapuro, Germanio, Honkongo aŭ Koreio vi povos vidi nur bildojn kun sekura enhavo”.
|
| "Flickr" malbone flikas |
Lokaj leĝoj
Intertempe la protestoj daŭris kaj multaj minacis venontjare ne rekotizi. Kelkaj protestafiŝoj iĝis eĉ tiel popularaj, ke ili aperis en la ĉefpaĝo inter la plej vidataj fotoj. Post plenaj du tagoj da protestado venis nova oficiala komunikaĵo: „La decido ŝanĝi la Flickr-sperton en Germanio neniam rilatis cenzuron. Ĝi estas farita en provo certigi, ke Yahoo!-Germanio estu konforma al la lokaj leĝoj.”
Pri kiuj leĝoj temas, ne estis dirite. Germanaj juristoj diskutis, sed ne trovis precizajn leĝojn. Eble la cenzurado baziĝas sur Jugendschutzgesetz (leĝaro por protekti gejunulojn), plistriktigita, post kiam en 2002 19-jaraĝulo en Erfurt mortigis instruistojn kaj lernantojn.1
Laŭ tiu ĉi leĝo montri „danĝerajn fotojn” al junuloj estas krimo. Sed Flickr baris aliron ne nur al junuloj, sed al ĉiuj germanlingvaj abonantoj. Cetere ĝi baris milionojn da fotoj, kies „danĝero” estas ridinda. Tiel Flickr provis fliki sian paĝaron laŭ malbone pripensita maniero.
1. Du semajnojn poste oni informis, ke la koncerna leĝo estas Staatsvertrag über den Schutz der Menschenwürde und den Jugendschutz in Rundfunk und Telemedien (Federacia traktato pri la protektado de la homa digno kaj de la junularo en radio, televido kaj Interreto).
Das Bild rechts unten ist vom Ipernity-Mitglied Curlgirl www.ipernity.com/user/curlgirl
La bildo sube de la paĝo estas de Ipernity-membrino Curlgirl www.ipernity.com/user/curlgirl
De foto rechts onder in het tijdschrift is van Curlgirl www.ipernity.com/user/curlgirl
Send a message
Search for members

Ulrich says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Ulrich replies:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Ulrich replies: