Tiu dudeka devus esti lumojarcento, al kiu oni antaŭdiris la plej flatajn mirandaĵojn, la plej grandajn progresoj danke al la bolado de la lastjarcentaj teknikaj inventoj, kiuj estis irontaj revolucii la morojn, la humajn kaj interpopolajn rilatojn, malpliigi distancojn, ŝpari al homo la durajn manolaborojn, forpreni la malsatojn kaj la malsanojn, eduki la knabojn anstataŭ sendi ilin dekjaraĝe al minejo aŭ fabrikejo, finfine liberi homon je liaj maljunaj teruroj kaj sklavecoj.
Tiu jarcento estis vidonta la human genion fine superi cirkaŭon plejtempe malinklinan kaj lacegigan por la homo kun ĝia eterne renovita sekvado de malsategoj, malsanoj, teruraj epidemioj, infana mortigeco, konkermilitoj, mizero kaj morto ĉiampretaj homkapti, klimataj katastrofoj, socialaj fortegoj, ĉiaordaj maljustecoj kaj komence tiu el la naskiĝo,......
Tiu jarcento do, la plej multepromesa estis droniĝironta en la plej grandajn frenezojn !!

Por tiuj, kiuj havas iom da memorkapablo aŭ kiuj iom legis la historion de tiu jarcento, devigite estas rekoni, ke tiu eksterkutima frenezo, laŭ diversaj formoj, kiu akompanis tian dudekaĵon, havas tion, kio ŝanceligas la bonsencon de la plej saĝa homa bipiedulo !

Tiu jarcenta afero komencis kun la tutmonda naciisma alfrontado, en kiu la plej disvolvigitaj nacioj alĵetis siajn plenajn fortojn kaj siajn novigantajn detruoeblecojn punkte alveni al reala eŭropa memmortigo. Tiu afero poste daŭriĝis kun la enorma financoborsa krako de 1929, renversanta la novajn certecojn por la bonfaroj de la ĝisdate triumfa merkatekonomio kaj kies skuofluaĵo generis plurajn terurajn jarojn de tutmonda regreso, protektismo, merkatfermadoj, popolaj mizeroj. La naskiĝa eŭropa faŝismo estis ĝuironta pri tiuj tutaj malfeliĉigoj por generi dum la tria kaj la kvara dekjaroj sekvadon de detruaĵoj ankoraŭ pli forlogaj de urboj, landoj, nacioj kaj popoloj, kies la malvarme plenumita kaj organizita genocido de la juda kaj cigana popoloj kaj tio, ĝis la premiado de la germana agresnacio, kies landanoj subiĝis al frenezkrima kliko kaj la superregado de la stalina komunismo sur eŭropa bonparto.
Cirkaŭnuntempe, terura azia drako, potence kaj naciisme freneza, sin pelis sur Ĉinio kaj Manĉurio, baldaŭ forcprenante la tutan azian sud-ueston tra diluvo de kruelaĵoj, masakraĵoj kaj amasdetruaĵoj. Necesos la kolosa milita streĉado de Ameriko kaj ĝia majstreco de la tutnova nuklea teknologio por triumfi je tiu nedresebla Japanujo, tujpreta por la kolektiva memmortigo frente al la malvenko kaj la proprlanda invado.

Super la unuamondomilitaj cindroj triumfis en Rusio filosofio kaj sociosistemo elpensitaj kaj poste verkigitaj de cerboj frenezaj je egaleca racionalismo, kiuj laŭdegis popolan liberigon per la proleta diktaturo kaj la kolektivigo de tutaj homaj faradoj. Estis perplumstreke strii jarmilojn da homaj aventuroj kaj civilizacioj, konstrui ĉemalamike kaj regresi al la mitika primitiva societo, kiu ne konis la individuan proprieton. Plena estis la fiasko tiom socia kiom ekonomia ene de eksplodado de sociaj perfortoj kaj klasmasakroj ! kaj necesos la preskaŭ tuta fluado de tiu dudeka jarcento , antaŭ ke la popolamasoj kaptitaj de tiu racionalisma frenezo povu plejparte liberiĝi (notindekcepte de Ĉinio, norda Koreujo kaj Kubo, kiuj daŭrigis "kolektivaj" por la plej granda feliĉo de siaj estroj, ne multe pretaj je sekvi demokratan elekton - danke al genia subtileco de "demokrata centralismo" - de iliaj popolanoj, tamen proklamita fonto de iliaj legitimecoj.

La kumulo de tiuj tutaj militaj aŭ sociaj frenezoj, nur por la unua parto de la jarcento, ĉifriĝis je dekmilionoj da mortintoj, eble mem atingiĝis la centmiliono ! Kaj tio senkalkule de la "grandfaroj" de la novaj tiranĉampionoj, kiuj aperis la duan parton de tiu jarcento (Mao, Soekarno, Pot Pol, Castro, kelkaj afrikaj estroj,...)
Unuvorte, estas la ekvivalenteco de la tuta dekkvinjarcenta eŭropa landanaro, kiu malaperis dum la plej freneza el la jarcentoj por militfaradoj, tiranado, malbonaj flegadoj kaj rezultintaj epidemioj. Sed la mezuro ne estis superŝutita kaj la homo havis ankoraŭ kelkajn diablaĵojn en sia sako ĉar la onidira frida milito, desde la kvindekaj jaroj, per la freneza kumuligo da nukleaj armiloj, kiun ĝi generis, promesis al ni nenion malpli, ke la genocido kaj la tuta humanara ekstermado, promesoj almenaŭ dufoje tuŝetitaj.

Puŝitaj per la nepra vivbezono, la Eŭropa kaj unu parto de Azio restarigis siajn rubojn, rekonstruante siajn urbojn kaj siajn industriojn profitante de la teknikaj progresoj elirintaj el militoklopodo - notinde en Eŭropa kun la financa usona helpo - por modernigi la infrastrukturojn kaj la produkrimedojn dum la granda impeto de la "tridekgloraj jaroj" , tri dekjaroj da akcelitaj disvolviĝoj kaj vastegaj progresoj por la vivnivelo, la hejmaj facilaĵoj, la aŭtoveturilo, la sano, la aertransporto....,da senlimita konsumado ĝis la reveno al la realecoj kun la petrolaj ŝokoj elklikigitaj de araba mondo, revenĝavida kaj dezirema parte uzurpi al si la okcidentan prosperon. Tiuj financaj skuoj estis provokontaj malfortajn kreskokvotojn kaj amasa senlaboreco.
Paralele la du novaj superpotencoj, kiuj ja ne povis plu direkte alfrontiĝi pro la enormaj riskoj de samtempa nuklea detruado, ferkrucis per intermetitaj aliancanoj (Koreujo, Vietnamo kun la unua skuigo de la usona potenco, Kongo, Biafra kaj multaj aliaj pli modestaj....) kaj per ideologiaj konstraŭstaroj, dum kiuj la plejparto de la sklavigitaj popoloj finfine liberiĝis je la jugo de la okcidenta koloniismo kaj enmane prenis, kun multdiversaj fortunoj, sian nacian destinon.

Tiel kreiĝis, en tiu dua parto de jarcento, kaj disvolvoĝis internaciaj establoj, kelkaj kun ekonomia alvoko (FMI, Banque mondiale, BRI, OCDE, OMC) kaj aliaj kun kultura celo (UNESCO) tiel la unuaj sed multneperfektaj signaloj de planedskale popola organizo. Neforgesante la fabelan ideon de la "Patroj" de la Eŭropo kaj finfine la kreado de la fama Unio de nia malnova kontinento - privilegia loko de konfliktoj kaj influencaj luktoj ekde miljaroj - kaj doti ĝin pri institucioj por senĉese forpeli la militon kaj fari el ĝi grandan regionan potencon.
Sed la plejparto de tiuj internaciaj establoj ne celis la harmonion aŭ la planedan justecon sed tutmale la superregadon de unu mondparto (notinde la Usono kaj malplialtgrade la Eŭropo) sur la mondresto per la ekonomio, la ŝanĝmono (la dolaro fariĝita mondrezerva mono desde la duamondmilitfino antaŭ la ekvidiĝo de la eŭropa mono jarcentfine) kaj la komercaj kaj financaj interŝanĝoj dum la triumfado, desde la sepdekaj jaroj kaj poste de la forlaso de la ŝtata intervenismo de Keynes, la novajn anglosaksajn teoriojn pri la neoliberalismo tra la fama Konsento de Washington kaj la tutmondiĝo forlasita al la solaj merkatfortoj. La efekto sur la monda merkato estis fakte taksinda, sia jara kreskado tiam atinginta 3% kaj 4% kaj baldaŭ 5% sed alpreze de multaj streĉadoj kaj konfuziĝoj, de flosintaj monŝanĝkvotoj kaj nekontrolitaj inflacioj.
Tiam, ke la ekonomiaj krisoj disgrajniĝis al kvar planedaj anguloj (Argentino, Meksikio, Venezuelo, Brazilo, pluraj sud-estaziaj nacioj, Rusio sinsekve la komunisma falo, ......) la ŝuldo de la disvolviĝantaj nacioj, senprudence lanĉitaj en ekipiĝajn programojn, eksplodis dum la tutpotenca Usono, neniamsata je energio kaj konsumado, vivanta supre siajn eblecoj, vidis siajn deficitojn kaviĝi kaj sia ŝuldo ekflugi (ĝis atingi la historian nivelon de 3.700 miliardoj da dolaroj en 1999 !), financita per amasaj emisioj da "federal bonds" aĉetitaj de novaj riĉaj nacioj (Mezoriento, Japanujo poste Ĉinio kaj sud-esta Azio).

Tiel do, en tiu jarcentfino, estis ĉi-foje la mondiĝa ekonomio, kiu perdis la racion, drinkigita de remarkindaj progresoj de la mikroelektroniko kaj de la telekomunikiloj, de neĉesantaj novaj produkoj de komsumado, de malmateriigo de la ekonomiaj valoroj (la kapitaligo de Google estis atingonta la dekunufojan valoron de General Motors !), de perditaj kvidomarkoj, de enormaj monamasoj serĉantaj ŝparlokadon, de frenezaj borsistaj aĝiotaĵoj kun la "high tech"-a kaj Interreta eksplodoj (la valoro de la usonborsista merkado atingis 120% de la usona PIB en 1997 kontraŭ 60% en 1990 !), de financa eksplodanta industrio, kiu disvolvigis freneze ĉiamajn pli ellaboritajn, komputitajn financilojn baldaŭ forfuĝontaj el siajn koncipistoj.
Tamen estis havigitaj grandaj alarmoj en tiu ĉi jarcento ! La eksplodo de la borsista kaj financa japana veziko en 1990 estis altrenonta por tiu nacio dudekjaran stagflacion. Wall Street konis unu "negran lundon", la deksesan de oktobro1987, dum kiu 500 miliardoj da dolaroj enfumiĝis poste de freneza aĝiotiga periodo. En 1997 estis la azia kontaĝo kun la rulfalado de la lokaj ŝanĝmonoj, rulfalado inicita de la tajlanda "bat". Poste, en 1998, la rusia ŝtato metita de ĉespagado.......
Malgraŭ la historia grandega ekonomia kreskado la lastan duonjardekon, ekvidis en tiu jarcentfino kun la falego de la rusia ekonomio kaj la brazila krizo, unu realan minacon pri la tutmonda regreso, kiun la FED (baldaŭ sekvita de la eŭropa kaj aziaj centraj bankoj) estis provonta kontraŭstari per la malaltigo de la interesprocentoj kaj la moderniĝo de la financaj servoj (notinde la leĝabolo Glass-Steagall). .......malfermante la vojon por ankoraŭ pli enormaj frenezoj, kiuj finatingos sekvan jarcenton al la krizo de la "subprime" en 2007 kaj ĝiaj eblaj plidaŭrigoj ĝis 2010 kaj eble plue !

Tiu dudeka, la plej frenaza de la jarcentoj estis do iĝonta kontofine nur unu etapo cele al ankoraŭ pligrandaj frenezoj ?

La ekzameno de la nunaj tempoj ne estas plej trankviliganta !!