Grava rimarkigo :
Tiu artiklo estis elsendita fresxdate kaj francaversie per la komunumo
" Regards lucides sur le monde"


Ekde la Euxropa Komisio nomumis en 2007 la rumana Leonardo Orban kiel nova komisaro por la euxropa multlingvismo kaj, ke la laboroj kaj enketoj de tiu cxi nur konfirmis - la malo estus miriginta cxar por juna ekfunkcianta komisaro, kontrauxdiri siajn samrangulojn estas neimaginebla risko ! - antauxajn direktivojn, kiuj ne brilas pro sia realismo !

Oni estas do dauxrigonta susteni, ke kun nekonfuzebla seriozo cxiu euxropaneto mastru du euxropajn fremdajn lingvojn plie de sia materna lingvo, oni estas balotonta lingvasistajn korespondantajn budgxetojn por atingi tiun celon en cxiu lando de la Unio....oni estas dauxrigonta elspezi ricxecojn por interpretistaj, tradukaj kaj presadaj kostojn kun la nebonaj rezultoj, kiujn oni konas, tio estas fusxadministrado stimata de 20 miliardoj €, kiuj estus certe pli utilaj por esploradinvesto aux modernigxado de la euxropaj ekonomioj.

Rimarku ni tuj, ke por komuniki inter euxropanoj ja necesos komunan lingvon elektita de cxiuj cxar, se ne, oni vidas malbone kiel franca-kaj-inglaparolanta denaska portugalo povus dialogi kun alemana-kaj-litovaparolanta denaska polujano !
Tuta ipokriteco aparte, vidigxas bone, sen esti grandega akravidulo, ke tiu fama komunigita Trilingvismo estos rapide igxanta Bilingvismo kun fortigo de la neegaleco inter euxropaj nacioj. Gxi estas efekte malfermonta enorman bulvardon por la plej tiutaga diskonita nacia lingvo en Euxropo same kiel en la tuta mondo, kiu estos sisteme elektita de la gepatroj kaj de la lernantoj pro puraj utilitajxaj motivoj : tio estas la angla aux pli ekzakte la angla-usona lingvo.
Tiu fama "lingva kaj kultura diverseco" tiam lauxdita de la altaj europaj instancoj nur estas simple tromplogilo kaj la elekto de tiu Trilingvismo estas jxetonta direkte kaj unugeneraciofine la euxropajn landanarojn en anglosaksan konfuzon kaj kulturan uniformecon, kies gravaj damagxoj jam estas mezureblaj (suficxe estas por konvincigxi de tio, konstati la fusxskribadon de la franca lingvo en interretaj retsendajxoj aux forumkomentajxoj) en cxiutaga vivado sed, ke nur povos placxegi la multajn kaj fanatikajn adeptojn en la tutaj niveloj de la civila socio de la ultra anglicismo, bone deciditaj por antauxdiskreditigi kaj detrui tutan alian proponon.

Kial do tia blindigxo pri plejparte sagxaj kaj cerbosanaj homoj ? Cxu la angla lingvo kaj cxiuj bonrealaj derivajxoj estas la panaceo, cxu konstituas reale la perfektan ilon por la tutmonda komunikado ?
Al tia demando, cxiuj seriozaj homoj povas nur respondi : Ne !
Tiu lingvo, sxajne simpla kaj facila, certe estas la plej diskonita sed perkoste de nekontrolebla evoluo kaj nenombreblaj leksikaj, semantikaj kaj gramatikaj diskurbigxajxoj, kiuj faras plejtempe aventurema kaj necerta gxia interpretado lauxloke aux laux la denasko de la interparolantoj. Tiu lingvo posedas, simplamaniere, tri enormajn kaj basajn difektojn, kiuj faras gxin tiom malfacila majstri por la neanglaparolantoj.
Unue, tro ampleksan vortotrezoron, rezultante de francaj-latinaj radikalportado (per la normanda invado en 1066) sen substituo sed aldono al originaj germanaj radikoj .
Sekve, nekoheran kaj neskribokonektitan fonetikon.
Finfine, sisteman multsemion (vortoj kaj vortgrupoj kun pluraj sencoj), kiun la tutmonda disvastigo nur povas ampleksigi.

Kial nu tia abdiko antaux fato, kiu sxajnas al ili nerimedebla, tiam ke la Historio estas tie por nin montri, ke nenio estas nerimedebla en la vivado de la nacioj. Por tiu, kiu prenas iom da retro-iro, evidente sxajnas, ke la aktuala angla-usona superregado nur estas konjunktura, ke sia influo progrese disvolvigxis dum la dudeka jarcento sekve de la usona ekonomia potenco-suprenirado (preninte la sekvon de la angla potenco) gxis farigxante la planetan super-potencon, en cxiuj fakoj regantan (kaj interalie en kultura fako traktita kiel negocajxo) kaj, kiu fresxdate sxajnis superregenda ad vitam aeternam tiun suban mondon.

La enorma tutmonda aktuala kriso ekkomencita de la neprirespondeco de la usonaj financiaj establoj estas subfosonta multe da certecoj en la rilatoj inter nacioj kaj kontinentoj. Certe nun estas, ke la Usono, malsanigxita de sia kolosa sxuldigado kaj de sia fragiligxita dolaro, perdinta la kontrolon de siaj financiaj kaj industriaj aktivoj kaptitaj de fremdaj fondoj, ne havos baldaux tioman asekuritan manon por aferkonduki en pli kaj pli multpolusa mondo.
Tia do estas superregado, kiu dauxrigis unu dikan duonjarcenton. Kia bela afero ! Aliaj antauxaj faris multe plibone ! (la romana kaj greka mondoj ekzemple). Tiam cxu ni devu atendi alian starigontan giganton kun siajn komunikad-kaj-vivnormoj ? cxar se li estas plejforta, kial li konservus la lingvon de la venkita potenco ? Tio estus multe neprobabla unuecajxo en la Historio !

Tamen unu realeca solvo ekzistas por Euxropo, asociante :

Materna lingvo - Esperanto - Alia nacia lingvo

La esperanta lingvo, jam presentita per aliaj artikloj kaj konstruita, danke al gxia raciema kaj logika konstruado, oferas la enorman avantagxon ebligi seneraroriske la mensan gxeneraligadon de la lingva lernado kaj tiel eviti la timeblan akumuladon de la scioj kaj refleksoj, kiujn necesas la majtreco de la nenombreblaj logikaj neregulecoj de nacia lingvo, jarcenta fina rezultato de ilo spertinta cxiajn sxangxojn, influojn kaj deformigxojn. Oni taksas, ke tiu alpropriga laboro de nacia lingvo korespondas al 90% de la plena lernadolaboro sen alporti ion en komunikadefikeco. Tiu sxparado permesas al Esperanto multe pli rapidan alproprigadon (nur necesas 150 gxis 200 horoj por atingi mezan eksprimonivelon, komparante al 2.000 horoj de angla lernado kun la gxenerale konstatata nebona nivelo enirante en la profesia vivo) ol cxiu alia nacia lingvo. Aliaflanke, la esperantaj propedeuxtikaj kvalitoj estis pruvitaj okaze de la lernado de alia nova nacia lingvo. Finfine Esperanto, lingvo por cxiuj sed proprieto de neniu, egaligas siajn interparolantojn por malstrecxata, senkompleksa kaj do pli profitdona intersxangxo.

La akcepkondicioj de la esperanta lingvo ne nun estas malfelicxe kunigitaj cxar la fortoj favore al angla monopolo estas ekstreme potencaj. Ili rilatas kun la civila povo , la socia rango, la ekonomiaj interesoj sed ankaux kun tiom influenzaj faktoroj kiel la modo aux la snobismo. Aliaflanke tiuj fortoj asociigxis kun la ideologa refuzo venante de la elitaroj faktmalestime konsideri la esperantan kiel plenapartan lingvon.

Felicxe, kiel diris la presidento Lincoln, oni povas kasxi partverecon al partlandanaro dum parttempo sed oni ne povas kasxi la plenan verecon al tuta landanaro plentempe ! Konsciencpreno povas do interveni neatenditamaniere kaj unufoje la konsciencpreno efektivigita, la aferoj povas iri tre rapide !

Tio estas, kion oni povas plejbone deziri por nia kara malnova Euxropo !