La granda kapitalismhistoristo, Fernando Braudel, lasis al ni antaux tridek jaroj per la konkludoj de sia verko "La dynamique du capitalisme" (La dinamiko de la Kapitalismo) fortan opinion koncerne la nesxangxebleco de la kapitalisma naturo malgraux la fantastika sxangxo mezure kaj proportie, kiun gxi konis dum la lasta parto de la dudeka jarcento.
Kiel pruvoj li presentas la tri sekvajn faktojn :
- La kapitalismo dauxrigas bazita de la ricxfontekspluatadoj kaj internaciaj ageblecoj. Gxi strebadas tutmonde. Gxi voladas sin universala.
- Cxiam gxi subtenigxas obstine cxe juraj-aux-faktaj monopoloj malgraux la sxtataj rezistoj kaj entreprenajxoj de la internaciaj organizoj. Gxi estas esence oportunema, "cxiam preta iri desde unu ruzo al alia, desde unu agformo al alia" pro iom, ke la neantauxvidemo, la ideologia farlasado aux la homa blindumo provizu la okazon.
- Gxi ne koncernas la tutan societan laboron. La triapartigo inter "materiala vivo", intersxangxekonomio kaj kapitalista ekonomio konservas sian valoron de diskriminacio kaj klarigo.

La tiutaga Kapitalismo plifortigas la tri pruvojn de Braudel koncerne gxian nesxangxeblecon.

- unua pruvo : La mondkoncernemo tradukigxis en akcelita tutmondigxo kun - nova fenomemo - rolapartigo laux norda-suda akso kun rapida dislokalizigxo de la produkrimedoj direkte al malfortsalajraj kaj malfortsocialprotektaj nacioj (kiuj profitas el gxi por disvolvigxi plenrapide preze de kreskanta enspezdiferenco) kaj paralela fakigxo de la disvolvitaj nacioj por la koncipo-esploro same kiel la financa industrio.

- dua pruvo : La legxaraj kaj faktaj monopoloj fartas pli bone ol neniam tra la internaciigxo pli kaj pli markita de la grandaj grupoj kaj aliaj konglomeratoj, gxeneralemaj aux specialemaj (fosiliaj energioj, mineraloj, agronutrantoj, ekipad-havajxoj, cxiaj elektronikproduktoj, sanoproduktoj,...) cele de profiti cxiujn kreskoportunajxojn, liberigxi je la reglementa sxtatzorganteco kaj produkti profitmaksimumon por la plej granda felicxo de iliaj akciuloj sen zorgi tro multe pri la popolobonvivado ecx pri iliaj propraj laboristaroj (la fama algxustigvariajxo, kiu permesas konservi aux plibone pliigi la mondonecon). Notinda estas la escepto de la cxina kapitalismo firme tenita per brovomova sxtatkontrolado (por kiom da tempo ?) en strategia potencocelo.
Aliaj monopoloj, tiuj ofte sxtataj, montrigxis dank'al la fantasta kreskado de la prezo de la fosilia energio kaj plimalmultgrade kelkaj unuamaterialoj, kuntrenintaj enormajn ricxtransdonoj desde la disvolvitaj nacioj direkte al la ricxfontposedantaj nacioj (Mez-Oriento, Rusio, kelkaj afrikaj nacioj...) kaj naskintaj abundajn kaj profitsercxantajn monamasojn (cxefe la famaj petro-gaso-dolaroj).

- tria pruvo : Gxia societa kovrilajxo estas kaj dauxrigas neperfekta malgraux la premio, kiun la Kapitalismo praktikas kontraux la popoloj tra incitegaj deziroj por la konsumado kaj la bonvivado, cxiuloke fortega kun la konsekvencioj, kiujn ni vidos plifore. Oni ecx vidpovas ekaperi kontraux-povojn tra ebla "moraligxo" de la homaj aktivecoj per la justa komerco, la mediorespekto, la restajxorecicligo, la sxparesplorado pri la energio kaj la fosiliaj ricxfontoj, ecx ankaux la altermondialismo kaj sia sercxado (kiu longtempe dauxrigas nur pian deziron) de nova tutmonda organizo, pli zorgema pri socia justeco kaj internacia harmonio.

Nesxangxebla estas la naturo de la Kapitalismo. Tiel estas. Sed gxi ankaux povas esti dangxera ecx igxi freneza se oni lasas la liberan kampon al gxiaj propraj impulsoj !
Gxi povas generi - ja oni sciadas desde 1929 - terurajn kaj krudajn katastrofojn kiam pro facilanimeco, legxereco, neantauxvidado, piafekta optimismo aux kiam la gajnallogo estas la plej forta, la homo lasas disvolvigxi konfuzigxoj, kiuj farigxas vezikoj aux, pli malbone, financaj krizoj. La dudekjarcenta fino estis emajlita plurfoje de tiaj krizoj (Meksikio, Argentino, suda-easta Azio, Rusio, Japanio, interreta veziko,...). Paradokse, la relativa facileco (krom tiuj, kiuj travivis direkte iliajn efektojn) kaj la rapideco de eliro de tiuj lastaj krizoj estis grandega anestezilo por la politikaj estruloj, kiuj vidis el ili la ekspreson de la fleksebleco kaj la longdauxreco de la moderna Kapitalismo (lauxteme relegendas la eksguruo Alan Greenspan !) fine reginte siajn malnovajn demonoj.
La terura aktuala kreditkrizo, kiu disdifektas la internacian banksistemon kaj, kiu malfelicxe estas dauxrigonta per ekonomia krizo estas la lasta avataro, la lasta freneza impulso konita de la tiutaga kapitalismo.

Kiel ni estas tien alvenintaj ?

La unua nuna ruzo de la kapitalismo, sia nova naztrompajxo, estis la konsumada societo.
"Konsumu, konsumu" desde dekjaroj al ni stampadas la masokomunikiloj kaj la reklamoj. Estas la "konsumerismo" kiel nova uzmaniera religio. Kaj se vi ne havus monrimedojn, neprobleme acxetu kredite !
La konsekvenco estis progresiva ensxuldigxo de la tutaj disvolvitaj nacioj, igxita ekcesiva ensxuldigxo nepre por Usono (la kvarono de la tutmonda PIB, tio forte pezas !) al kiu tromalaltaj interezkvotoj asociigxis (por ke la infera ensxuldigxmasxino ne survoje haltigxu, la kreskado estanta la alia dogmo iupreze respektenda) kaj korelative usona mona produkto (la famaj "federal funds" interalie) senhonte tro-uzanta privilegiitan pozicion de tutmonda rezervsxangxmono por plenumi plejprofundigxitajn deficitojn. Samtempe la Kapitalismo kuiretis al ni unu duan ruzon kun la internacia nemoveblara inflacio en kiu miloj da usonaj fajrejoj estis pelontaj sin, forte stimulitaj per la kreditestabloj kaj praktike la plena usona banksistemo. Kaj jen tiuj tutaj dikaj ruzuloj de la usona financo, fortaj de iliaj matematikaj formuloj, kiuj ekgeneras krediton senlime por monfabriki, ankoraux monfabriki kaj cxiam pli monfabriki ! (ili gxisiros pruntedoni 32 dolarojn kontraux 1 dolaro de proprfondoj konture internaciajn prudentajn regulojn, tio estas la fama krom-bilanco) kun scioplena riskpartigo (tio estas la fama tutmonde dispelita valorpaperigxo de la financaj iloj...kaj premiita per ekonomiaj Nobelpremioj !)
Kia plej serioza afero ol markita frenezio !!
Tio plejbone okazis (tria ruzo de tiu malbeninda Kapitalismo) ! La kredita stimulado estis subliminta financan kapitalismon, kiu vivis nun sian propran vivon senrilate kun la reala ekonomio (oni estis gxisirita kredit-enkursajxojn, kiuj korespondis al la trifojvaloro de la tutmonda PIB, tio estas la trifoja jarmonda ricxproduktado !). Estis kapitalamasoj cxiuparte en la mondo kaj ofte bonsxirmitaj en "fiskaj paradizoj" (alia skandalo de la moderna financo), sercxante spekulantajn sxparlokadojn (tiutage estas cirkulantaj 1.800 miliardoj dolaroj unutage inter la financaj merkatoj, tio estas tridekfoje ol antaux tridek jaroj !) kaj tujprofitavidaj. La masxino tiam povis freneze kuregi !

Cxiu do konkuras al enorma deflagro.

La ekfunkciigo estis la returnigxo de la usona nemoveblerara marketo. La sekvado konita estas kaj oni dauxrigpovas ekkoni gxin cxiutage per la jxurnaloj. La financa rezulto, estimata tiutage, de tia planeda ruinigxo estas vaporigxo de proksimume 1.400 miliardoj da dolaroj (tio estas cirkaux la hispana PIB aux la triono de la usonaj elpezoj por la iraka milito !) atendante la damagxojn en la reala ekonomio.

Cxu tiu enorma krizo havos la meriton esti saniga, la kunligitaj riskoj prenigos konscion al la tutmondaj estruloj pri la vitala bezono de rekonstruado de la reguloj de la moderna tutmondiga (senrevenespere) Kapitalismo kaj la popoloj povos postuli el siaj estraroj tutmondan organizon, pli sagxan, pli ekvilibrigitan kaj pli harmonian ?

Tiom fari alian demandon : La homo estas baldaux kolektive igxonta sagxa kaj virtema ?


Teknikaj kaj nesimplaj vortoj :

nesxangxebleco : immuabilité, capacité à ne pas changer
mondkoncernemo : tendance à concerner (couvrir) le monde
reglementa sxtatzorganteco : surveillance réglementaire des Etats
algxustigvariajxo : variable d'ajustement
plimalmultgrade : à un degré moindre
ekipad-havajxoj : biens d'équipement
facilanimeco : insouciance
neantauxvidado : imprévoyance
restajxorecicligo : recyclage des déchets
sxparesplorado : recherche d'économies
masokomunikiloj : médias, outils de communication de masse
ensxuldigxo : endettement
interezkvotoj : taux d'intérêt
dogmo iupreze respektenda : dogme à respecter à tout-prix
rezervsxangxmono : monnaie de change de réserve
plejprofundigxitaj deficitoj : déficits abyssaux (qui sont devenus les plus profonds)
krom-bilanco : hors-bilan
valorpaperigxo : titrisation
kredit-enkursajxo : en-cours de crédit
jarmonda ricxproduktajxo : production mondiale annuelle de richesses
spekulantaj sxparlokadoj : placements spéculatifs
tujprofitavida : avide de profits immédiats
ekfunkciigo : amorcage, démarrage
nemoveblerara marketo : marché immobilier
senrevenespere : sans espoir de retour