Aĉa vetero - forta malvarma vento el la oriento sed mi ja sukcesis uzi mian biciklon dum 1 horo. Mi devas konfesi ke estas pli komforta en la hejmo ol ekstere. Ŝajnas ke morgaŭ la neĝo atingos nin sed ne tro severe.

Do kion fari hodiaŭ? Eble mi legos, preparos tagmanĝon. Certe posttagmeze ni vizitos nian filinon kaj la tri nepojn.