| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
Sufiĉas, mi vere koleras ! Kial ? Ĉar multaj el vi konas la geedzojn Patrick kaj Sandrine. Eĉ iliaj katoj, Fada kaj Stelo estas ja famaj, sed ... NE MI !
Tamen, se vi ĉiuj deziras amikiĝi kun la paro, certe ne estas ĉar ili estas belaj, inteligentaj aŭ amuzaj (aŭ eble nur iomete). Sed nur pro tio, ke ili loĝas ĉe mi, ĉu ne ?
Kelkaj geviroj diras pri mi, ke mi estas "paradizo"; Japanoj min nomigas "plej proksima insulo al paradizo", Jovan diris, ke mi estas "insulo de konstanta somero".
Mia laguno, kiun oni kutimas nomigi "plej bela laguno", estas nun klasita de UNESKO "Homara bieno".
Sed, kiu kapablas trovi min sur mapo, Kie mi staras, aŭ kiuj estas miaj najbaraj landoj ?
Tamen, mi meritas esti konata, ĉar mi estas bela, suna, malgranda, kaj JES, iom kaprica, Patrick laŭdire. Sed mi certas ke li ege ĵaluzas !
Mi nomiĝas NovKaledonion, kaj staras ĉe Pacifika Oceano, apud Aŭstralio, norde al NovZelando. Mi estas franca insulo kaj nutrigas 250.000 enloĝantojn. Longatempe, mi kvazaŭ ne ekzistis laŭ miaj najbaraj aŭstralianoj kaj novzelandanoj, kiuj eĉ ne starigis min surmape; Petu de ili la kialojn ?
Mia koro estas el nikelo (25 procentoj el la monda riĉfonto), iom el kobalto, oro, arĝento, ktp... Kaj mia vegetalaro estas interesa (80 procentoj estas endemiaj), tre bela. Spektu bildojn ! Ĉe mi, vivas stranga birdo, nomata KAGU (Cagou), (tute ne temas pri nia sveda amiko KaGu). Ĝia krio similas al bojado de hundoj, kaj kompreneble ĝi ne vivas aliloke. Ĉu mi vin ekas interesigi vin ?
Ĉe mi loĝas kune "kanakojn" (nativaj geviroj), eŭropanoj, polinezianoj kiel "Valisanoj, Tahitianoj", azianoj el ĉiuj Aziaj landoj. Oni kutimas diri pri miaj enloĝantoj, ke ili similas al ĉielarko !
Mi jam parolis pri mia laguno. Do, kion diri pri belegaj fiŝoj aŭ koraloj ? La maro tiel nomata "korala maro".
Mi, NovKaledonio, ekzistas, sed ne sola. Mi konsistas el unu grandan insulon "Grande Terre", kaj kelkajn insuletojn : Iles des Pins, Mare, Ouvea, Lifou kaj tutnorde, Belep, kiuj, ĉiuj havas grandajn kaj belegajn plaĝojn kun kokosarboj.
Rezume, mi estas belega kaj meritas esti plibone konata ol la paro aŭ la katoj, ĉu ne ?
Mi ankaŭ estas vivanta insulo....
Scivolemaj ?
Se vi demandu al mi, mi rakontos fabelojn, legendojn kaj la sekreton de vivantaj tergloboj !
Send a message
Search for members