Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO Published on July 27, 2008
by Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO

Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO's blog

Browse posts
new Unua renkontiĝo de NKEA-anoj kun eksterlandanino el Francio
Posted on November 30, 2008
4 comments (latest 2 days ago)
LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO
Posted on October 16, 2008
7 comments (latest 6 weeks ago)
NOVKALEDONIO REVENAS
Posted on August 6, 2008
3 comments (latest 3 months ago)
MI KOLERAS !
Posted on August 4, 2008
7 comments (latest 3 months ago)
OCEANIA KONGRESO 2008
5 comments (latest 4 months ago)
POST KONGRESA PERIODO
Posted on March 15, 2008
3 comments (latest 4 months ago)

Member tags

Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1392 visits

OCEANIA KONGRESO 2008

Sunday July 27, 2008 at 12:06PM

 

Saluton gekaraj,

Jen, ni nun povas komenci blogeton pri niaj Esperantaj travivaĵoj. Loĝante en NovKaledonio, malfacile estas partopreni kongresojn, aŭ renkontiĝojn, kiuj plejparte okazas Eŭrope. Ni nun esperantiĝis de 3 jaroj kaj estas entuziasmaj esperantistoj. Do, por la unua fojo, ni finfine spertis kongreson, fakte Oceanian Kongreson, kiu kutime kunigas kaj Aŭstralio kaj NovZelando. Kaj por la unua fojo, ankaŭ nia lando partoprenis. Ĝi okazis en Aŭklando (NovZelando) de la 14-a ĝis la 23-a de januaro 2008. Partoprenis proksimume sesdek personoj, kaj neatindite de ni, ankaŭ vizitis la kongreson, esperantistoj el Francio, Italio, Japanio, Slovakio kaj Svedio. Ni unue devas konfesi ke la kongresejo estis ... ege agrabla kaj kvieta kun granda verda parko. St Francis Retreat estas eksa monaĥejo, kaj restas nun ejo por ĉiuj, kiuj deziras mediti aŭ simple eskapi la ĉiutagan vivon. Dek tagojn ni pasigis ĉiuj kune, kaj simple, ni ĝuis ĉiun momenton. Matene kaj posttagmeze, okazis tri nivelajn kursojn. Por tute novaj lernantoj, Katja Steele gvidis kursojn. Stano Marĉek instruis al Meznivuloj, kaj Trevor Steele al Progresintoj. Ni do ĉeestis la kursojn de Stano, kiu kompreneble instruas per sia "Rekta Metodo", kaj li volonte klarigas ĉion, por ke ĉiuj post la kursoj, povu instrui siavice.

Ekskursojn oni ankaŭ povis partopreni. Ni mem partoprenis nur unu el ili, kaj vere ĝuis la sperton. Ni fakte vizitis Maorian renkontejon, kaj ni devis respekti maoriajn kutimojn. Interesaj ! Ili eĉ pretigis tipajn manĝaĵojn por ni.

Vespere, post la vespermanĝo, okazis diversaj diskutoj, ludoj, kantadoj, kaj .... fumado ekster la domego. Jes, Patrick kaj mi estis la du solaj fumantoj. Hontu ni !!! (Sed, dank'al tiu fakto, ĉiuj tuj sciis kie serĉi nin ĉiumomente. Hehe ! ). Kaj post la aranĝitaj vesperoj, tiam komencis diskutoj kaj babiladoj, kaj ridegoj ĝis malfrue, kaj nur ekstere pro la fumantoj.....

Nur 3 novkaledonianoj decidis ekzameniĝi dum la kongreso. Rezulto : Patrick tute sukcesis la Elementan nivelon, kaj ricevis diplomon de Aŭstralia Esperanto Asocio. BRAVE ! Leonie, ankaŭ sukcesis la voĉan parton de la sama nivelo, kaj perpoŝte jam sendis la skriban. Ŝi certe ankaŭ ricevos diplomon tre baldaŭ. Sandrine ankaŭ sukcesis la voĉan parton de la Supera nivelo, kaj nepre devas labori kaj sendi la skriban parton. Antaŭen ! Ni, de nun, povas aldoni, finfine, ke ni triope ricevis Aŭstraliajn Diplomojn pro tute sukcesaj ekzamenoj. Koran dankon al S-ro Trevor Steele kiu montriĝis ege indulgema.

Rezume, tiu kongreso estis ege sukcesa kaj agrabla. Ni ja fariĝis amikojn kun plejparte el la partoprenantoj. La etoso estis ja ege amika kaj neforgesebla. Larmetoj aperis dum la adiaŭo....

Ni nun rendevuas en Sidnejo (Aŭstralio) en januaro 2009. Espereble, niavice, ni baldaŭ kapablos okazigi tian renkontiĝon en nia lando. Vivu Esperanton !

5 Comments / add your comment?

Alno says:
Mi gxojas je viaj bonegaj impresoj pri la kongreso. Dankon pro la bela priskribo de gxi. Mi estas fuminto. Mi cxesis antaux cxirkaux 15 jaroj. Mi nun sentas sin felicxa, sendependa de tiu ne tre pozitiva kutimo. Se vi iam sukcesos cxesi fumadon, vi ekvidos kia felicxo tio estas!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Gratulon pro bonsukcesaj ekzamenoj de vi! Mi antaŭ du semajnoj partopreninte je Brazila Kongreso de Esperanto en mia loĝurbo Fortaleza, ankaŭ provis la bazan Esperanto-ekzamenon oferitan de Brazila Esperanto Ligo (BEL). Ho! Mi ŝvitadis horon sed bonsukcesis ;-) Nun mi atendas la diplomon poŝte. Verdantaŭen!... Ekde nun mi prepariĝas por meznivela ekzameno en 2009. ;-) Paŝon post paŝo. :D
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton!,P kaj Sandrine ! Mi bone legis vian artikolon.Gratulon ! Esperanto donas al ni ne monon sed FELIĈON ,ĉu ne ? Ni vivas por feliĉigi nin mem ,ĉu ne ? Amike salutas,KOrea Lee(Onklo).
Posted 4 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Via belega raporto pri la kongreso multe ĝojigis min, aparte pro la bona novaĵo de via sukceso dum la ekzamenoj, gratulojn kaj korajn salutojn. Silvia Garnero el Italio.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO says:
Saluton geamikoj,
Antaŭ cio, dankon al ĉiuj pro viaj afablaj gratulojn. Ni ja ĉiuj fieras sukcesi ekzamenojn.

Ronaldo : Ankau sincerajn gratulojn pro via baza sukceso kaj tutkore ni bondeziras al vi sukceson pro la meza nivelo. Nepre legu ĉion, kion vi trovas en Esperanto. Tiamaniere, oni eklernas multajn novajn vortojn aŭ dirmanierojn. Kuraĝon ! kaj ne forgesu indiki la bonan novaĵon en 2009 :-)

Onklo : Ni jam delonge estas bonaj geamikoj kaj vi ja scias, ke mi tute konsentas kun vi, dirante ke Esperanto nin alportas grandan ĝojon.

Silvia : Ni ankoraŭ ne havis okazon interparoli kune. Tamen, ni estas feliĉaj amikiĝi kun homoj kiel vi. Dankon pro ĉio. Amike
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.