ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ Published on April 12, 2009
by ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ's blog

Browse posts
Vizito de eksterlandano al nia lando
Posted on November 13, 2009
5 comments (latest 2 days ago)
3-a KUNVENO DE NKEA-anoj la 13-a DE JUNIO 2009 – FARE LICEO ANOVA – PAITA
Posted on June 23, 2009
6 comments (latest 4 months ago)
Esperanto kreskas en NovKaledonio
Posted on April 24, 2009
28 comments (latest 5 months ago)
Dua renkontiĝo de NKEA
8 comments (latest 7 months ago)
NKEA festumas sian unuan datrevenon !
Posted on February 28, 2009
24 comments (latest 7 months ago)
Somerkursaro en Aŭstralio
Posted on December 13, 2008
9 comments (latest 9 months ago)
Unua renkontiĝo de NKEA-anoj kun eksterlandanino el Francio
Posted on November 30, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO
Posted on October 16, 2008
10 comments (latest 10 months ago)
NOVKALEDONIO REVENAS
Posted on August 6, 2008
4 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 472 times

Dua renkontiĝo de NKEA

Sunday April 12, 2009 at 06:20AM

Hieraŭ, sabaton, post la matena instruado okazis la dua renkontiĝo de NKEA. Jam ni klarigis en antaŭa artikolo, ke pasintsemajne, Patrick ekinstruis al deko da liceanoj, kaj Sandrine al kvin plenkreskuloj. Malfeliĉe, tuj post la unua kurso de Patrick, la liceanoj feriis dum la sekvanta semajno, tial ili ne lernis pasintan vendredon. Tamen, kelkaj el ili volonte ĉeestis la klason de Sandrine hieraŭ, sabaton en la liceo, kune kun la plenkreskuloj. Post agrabla kaj ĝojiga instruado, ni invitis ĉiujn ĉeestantojn por la dua kunveno de la Asocio. Tiuj renkontiĝoj okazas unufoje dum du monatoj, kaj ĝuste koincidis hieraŭ. Ni do ĉiuj kune invadis la bienon de Madeleine kaj Daniel, kaj pasigis ege agrablan tagon. Ni tute ne sciis kiajn reagojn ni ĉiuj havus, retrovi sin kune inter plenkreskuloj kaj liceanoj. Eĉ la knabinoj (liceanoj) ne ĉiuj interkonis sin, krom dum la kurso. La etoso estis tre amika kaj babilema. Ni profitis la okazon por pluparoladi pri Esperanto, kaj mirige konstatis, ke la knabinoj tre ŝatis la ideon havi propran "sekretan" lingvon. Kelkaj eĉ konfesis, ke ili uzos Esperanton por sendi sms-on al geamikoj, por ke la gepatroj ne komprenu ! Oops !

Ĉar Patrick instigis E-o Klubon en la liceo, la knabinoj elvokis la deziron aĉeti flagon, kaj vortaretojn, bakonte kaj vendonte kukojn. Belegaj ideoj !

Ni tre ŝatis ankaŭ la buntecon de ĉeestantoj, kaj tion vi povos konstati mem per la fotoj aperigitaj. Vi ankaŭ konstatos, ke ni estis nur malmultaj dum la antaŭa renkontiĝo, kaj ĉifoje duoble. Ni kalkulas pri multaj aliaj partoprenontoj dum la tria amika rendevuo de NKEA-anoj, la 13-an de junio.



8 Comments / add your comment?

Richard says:
> la knabinoj tre ŝatis la ideon havi propran "sekretan" lingvon
tre interesa!

Ĉu vi havas fotojn de la renkongitĝo?
Posted 7 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Jes Riĉjo, ni aperigis fotojn. Simple spektu ilin en nia albumo NKEA.
Amike
Posted 7 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Gratulon!

Pri la uzo de Esperanto kiel sekreta lingvo vidu: web.me.com/sylvanzaft/Secret_Language/01.html
Tiu libro ekzistas ankaŭ papere ekzemple en la franca lingvo.

Pri "la deziron aĉeti flagon" .................. vidu:
www.ipernity.com/doc/32070/1234033
Posted 7 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon edited this comment 7 months ago.
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Dankon Thierry pro la ligiloj interesaj. La flagoj pri kiu temas, nur surhavas la vorton "Esperanto", kaj plaĉas al la gejunuloj de tiu-ĉi klaso. Ni NE proponis al ili havi tiun flagon , sed simple ili vidis la niajn, kaj petis la samon por pendigi en la Esperanto klasĉambro en la liceo (kiu ankaŭ estas Hispanlingva klasĉambro). Kaj jam ili mokas la neesperanto lernantojn, parolante per simplaj vortoj inter si. shy
Posted 7 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ edited this comment 7 months ago.
Thierry Salomon replies:
Oh, tiam bonege! Mi pensis, ke temas pri la kutima flago, kiu similas al tiu de mezamerika aŭ afrika landeto.
Posted 7 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Jes Thierry, ni nur deziras disvastigi Esperanton en la tiea junularo, sen ia ajn politika aŭ propaganda celoj.
Amike
Posted 7 months ago. ( permalink )
Markopro replies:
Sandrine, vi aspektas tiel bela, instruanta en vere lerneja klaso!
Posted 7 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Dankon kara ! Atentu, Pat pensas, ke vi "dragas" min smile
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...