Saluton gekaraj,
Kiel jam kelkaj el niaj geamikoj scias, ni partoprenos la venontan Somerkursaron en Sidnejo - Aŭstralio. Ĝi okazos de la 11-a ĝis la 25-an de januaro 2009. Ni tre ŝatus scii, kiuj aliaj ipernitianoj ankaŭ partoprenos je ĝi. Ni do petas, ke aliaj partoprenontoj lasu komenton ĉi-tie. Se vi konas iun, kiu venos al Aŭstralio, informu lin/ŝin konatigi sin ĉi-tie. Antaŭdankon !
Send a message
Search for members
ryo k says:
Markopro says:
Kial vi ne disdonas ĉi tie la oficialan liston de la partoprenontoj? Mi pensas ke ĝi tute ne devas esti sekreta afero kontraŭe al kiel ĝi estas pritraktata fare de la organizantoj...
Fernando Maia Jr. says:
Markopro replies:
La amerika kontinento lastan jaron en Novzelando ne estis reprezentita, kaj tie mi konatiĝis kun 'nia kara geparo'. Ĉi jare mi havis problemojn ĉe mia laborejo por obteni la necesajn feritagojn kaj mi insistis ĝis faris trankapiĝojn por ne maltrafi ĝin kaj Sidnejon samtempe!
Dankon por viaj bondeziroj.
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Marko, se ekzistas tiu sistemo de pasvorto por ekvidi la liston de aliĝintoj, ni ne rajtigas nin aperigi ĝin publike. Eĉ se ni tute konsentas kun vi ; ĝi ne devus esti statsekreto. Ĉar sur tiu listo nur aperas kelkaj partoprenontoj, tial ni lanĉis tiun alvokon al Ipernitianoj. Ŝajnas tamen, ke ili ne estos abunde
Ni tre bedaŭras, ke vi fine ne partoprenu, Fernando. Ni tre ŝatus renkontiĝi ankaŭ kun vi. Tamen koran dankon pro viaj bondeziroj.
Informu vian amikaron lasi mesaĝeton ĉi-tie por ke ni sciu ĉu aliaj Ipernitianoj ankaŭ partoprenos....
Amike al ĉiuj.
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ edited this comment 11 months ago.
Markopro replies:
Ĝis baldaŭ.
Mikaelo Bronsxtejn says:
vi estas vere bonŝancaj, loĝante iom pli proksime ol mi al tiu bona aranĝo kaj al tiu bela kontineto.
Certe, mi ne venos al la somerkursaro, sed, laŭ miaj scioj, oni uzos tie la legolibron, verkitan de mi "Mamutido Miĉjo". Do ni kvazaŭ vidos unu la alian, ĉu ne?
Amike,
Mikaelo
Markopro says:
bedaŭrinde ni ne povas revidi ĉi jare en Duseldorfo ĉar mi baldaŭ forveturos al Aŭstralio por la SomerKursaro. Mi tamen imagas vin NUN en IF, ludante vian gitaron en bona kompanio, ĉirkaŭata de homoj kantantaj kanzonojn el via kantlibreto 'Drinku ni po glaso!'.
Ĝuu la IF-on, kaj ĝis la venonta!
Mikaela Savignat-belhote says:
Bedaŭras mi, ke mi ne povis veni. Mi esperas, ke mi legos ion pri tiu evento en via blogo. Kisojn.