Hodiaŭ, dimanĉon la 30-an de decembro 2008, membroj de NKEA renkontiĝis por la unua fojo kun eksterlanda vizitantino el Francio. Kiel gastigantoj, Patrick kaj mi forte deziris, ke ĉio estu en ordo. Kaj tiel okazis ! Tiun virinon, Monika, sendigis al ni Hazel Green el Aŭstralio, kun kiu ni amikiĝis dum pasinta Oceania Kongreso. Monika, fakte venis al nia lando ĉefe por viziti parencojn ĉi-tie. Kaj per Hazel, ŝi ekaŭdis pri Esperantistoj tie. Tial, ŝi retmesaĝe kontaktis nin, kaj kompreneble, por ni, estis taŭga okazo por praktiki la lingvon kaj kunvenigi NKEA-anojn.
Ni do gastigis ĉiujn ĉe nia hejmo, kaj interkonatiĝis kun Monika. Bedaŭrinde, nur Pat kaj mi (kaj Monika) parolis en Esperanto. La aliaj tre bone komprenas la lingvon, tamen ne vere deziris praktiki pro timo, kaj krokodilis.
Monika diris, ke ĉiufoje dum renkontiĝoj, plej ofte krokodilas francoj, kaj ŝi ne ofendiĝis. Dum la tagmanĝo, ŝi eĉ iom instruis kaj korektis niajn paroladojn.
Ni ĝuis bongustan manĝaĵon, preparita de Patrick (jes, vere !). Madeleine ankaŭ preparis kaj kunportis bongustan manĝaĵon. Kaj la suno ankaŭ estis kun ni. Monika multe rakontis pri sia sperto en Esperantujo, kaj eĉ iom prelegis pri sia urbo en Francio. Post la manĝaĵo, ĉiuj estis iom pezaj, kaj forte deziris siesti....
Monika restos ankoraŭ kelkajn tagojn en nia lando, kaj vizitos ĝin de nordo al sudo. Ŝi do ne plu havos sufiĉe da tempo por revidi nin ĉi-tie. Tamen, post du semajnoj, ŝi forflugos al Aŭstralio, kie ŝi festos la Zamenhofan Tagon kun kelkaj el niaj geamikoj tie for. Kaj ŝi poste eĉ instruos je la dua nivelo dum Somerkursaro en Sidnejo, kie Pat kaj mi ankaŭ partoprenos januare (je la tria nivelo !). Ni do antaŭĝojas revidi ŝin tie, kaj ni kompreneble rendevuis antaŭ la foriro de ĉiuj, post ege agrabla etoso kaj suna tago. Ni vere esperas, ke aliaj Esperantistoj ankaŭ vizitu nian landon, kaj ne forgesu kontakti nin.
Send a message
Search for members
César Dorneles says:
Andy Անդի says:
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Jes, Andy, ne forgesu aldoni nian landon en via listo, kaj tuj poste, venu !
Amike
Onklo says:
ryo k says: