ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ Published on October 16, 2008
by ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ's blog

Browse posts
Dua renkontiĝo de NKEA
Posted on April 12, 2009
8 comments (latest 7 months ago)
NKEA festumas sian unuan datrevenon !
Posted on February 28, 2009
24 comments (latest 8 months ago)
Somerkursaro en Aŭstralio
Posted on December 13, 2008
9 comments (latest 9 months ago)
Unua renkontiĝo de NKEA-anoj kun eksterlandanino el Francio
Posted on November 30, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO
10 comments (latest 10 months ago)
NOVKALEDONIO REVENAS
Posted on August 6, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
MI KOLERAS !
Posted on August 4, 2008
8 comments (latest 9 months ago)
OCEANIA KONGRESO 2008
Posted on July 27, 2008
5 comments (latest 16 months ago)
POST KONGRESA PERIODO
Posted on March 15, 2008
3 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 923 times

LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO

Thursday October 16, 2008 at 07:52AM

Kanaka legendo el NovKaledonio.

Verkita de Patrick, tradukita de Sandrine, kaj plibonigita en Esperanto de Claude Nourmont kaj sia edzo.

Dirita de Patrick kaj Sandrine, aŭskultebla en nia ludlisto aŭ dum la 40-a elsendo de Varsovia Vento.

www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO

Knabo promenis sur marbordo, kiam li ekvidis maljunan viron, kiu ligis rondnigran ŝtoneton kaj ŝnuron. Li do mirigite alproksimiĝis kaj demandis respekteme :

- Hej, eminentulo, kial do ligas vi tiun ŝtoneton je ŝnureto?“ La maljuna viro lin rigardis, ridetante, kaj respondis : “Diable! por kapti polpon”.

- Ĉu vi kaptas polpon per ŝtoneto?” respondis skeptike la knabo.

- “Jes, sed ne per ia ajn ŝtoneto. Nur ŝtoneto simila je rato povas erarigi polpon. Vi do ne konas tiun legendon pri polpo kaj rato?”

- “Ne” respondis la knabeto.

- “Sidiĝu kaj aŭskultu” kviete diris la eminentulo.

- “Antaŭ tre longe, sur verdoplena insulo, pace vivis multaj bestoj. Fakte,preskaŭ pace, ĉar inter ili ankaŭ vivis rato, kiu daŭre kalumniadis aliajn bestojn. Ĝi senĉese diradis, ke ĝi estas plej inteligenta, kaj ke pro tio aliaj bestoj nepre devas ĝin vivteni. Ĝi estis tro inteligenta por labore sin nutri, tial ĝi ŝteladis ovojn, kiujn ĝi avide ensorbis, detruis nestojn kaj kuŝejojn, atakis idojn, fosis galeriojn kaj ronĝis radikojn.

Ĝi agis tiel aĉe, ke la insulo koleriĝis, kaj tondris ; tondris tiel forte ke ekaperis vulkano kiu ekkraĉis fajron.

Ĉiuj bestoj forfuĝis al najbara insulo, ĉu flugante ĉu enakviĝante, krom la rato, kiu scipovis nek flugi nek naĝi. Ĝi plorpetis al aliaj bestoj ĝin kunpreni kun ili.

- “kunportu min al la najbara insulo ! kompatu min!”

- “Ĉu vi kompatis miajn ovojn?” Kaj kolombo forflugis ….

- “Testudo, lasu min grimpi sur vian dorson por iri al la najbara insulo.” »

- “Ĉiujare, vi detruis miajn nestojn, manĝis miajn ovojn kaj forpelis miajn idojn”.” Kaj la testudo enakviĝis.

La rato, terorizita, petadis al ĉiuj bestoj, flugantaj aŭ naĝantaj, ĝin helpi. Sed, ĉiuj rememoris la malbonecon de la rato, rifuzis kaj foriris. Ĉiuj krom unu. La polpo, kiu vivanta subakve neniam spertis kruelecon de la rato.

La rato ĝin ekvidis kaj petadis ĝian helpon. La polpo, kiu sciis pri la aĉa reputacio de la rato hezitis, sed tamen ĝi konsideris ke la rato nenion malbone faris al ĝi.

- “Ĉu vi promesas, ke vi, estontece, estos respektema al aliaj?” ĝi demandis al la rato.

- “Mi ja promesas” rapide respondis la rato.

- “Ekgrimpu do sur mian kapon. Mi kunportos vin al la najbara insulo.”

Tiel do farite. Sed, dum la tuta vojaĝo, ridegis la rato.

- “Kial do vi tiel ridas?”demandis la polpo.

- “Nur ĉar mi estas feliĉa, kunvojaĝi kun tia bela kaj nobla amiko kiel vi.”

La polpo naĝis, kaj la rato pli laŭte ridegis.

- “Kial do vi daŭre ridas?” denove demandis la polpo.

- Ĉar proksimiĝas la insulo, kaj pro tio mi estas feliĉa” respondis la rato.

La polpo alvenis al la plaĝo. La rato saltis, ridegis pli kaj pli laŭte, kaj diris al la polpo :

- “Ĉu vi deziras ekscii kial mi estas tiel ĝoja?”

- “Certe,” respondis la scivolema polpo.

- “Por vin danki, mi fekis sur vian kapon dum la vojaĝo. Vi estas ja plej stulta kaj malbela besto, kiun mi konas,” diris la rato, forirante al la arbaro.

La polpo, humiligita, ĵuris, ke li dum sia tuta vivo gvatos la raton, kaj kiam ĝi alproksimiĝos al la akvo por manĝi konkaĵojn, kaptos ĝin per siaj longaj tentakloj, subakvikigos kaj manĝos ĝin.

De tiu tempo, homoj kunligas nigrajn ŝtonetojn, kiuj similas al rato por kapti polpon.

La knabo dankis al la eminentulo kaj, preninte el sia poŝo ŝnureton, ekserĉis sur la marbordo nigran ŝtonon similan al rato. Lia panjo certe, estos kontenta, ke li kaptu polpon por la vespermanĝo.

De tiu tempo, en Novkaledonio, oni kaptas polpon per nigra ŝtono simila al rato.

10 Comments / add your comment?

Manfredo says:
Interesa historieto !
Nun mi ankaŭ scias, kio estas "polpo".
Posted 13 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Ĉu vere? :))) Brakumon!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Ni ĝojas, ke vi nun ekscias pri polpo, Manfredo.
Jes, Ronaldo, eĉ se temas pri legendo, oni vere fiŝkaptas polpon tiameniere en nia lando,
Brakumon al vi ambaŭ
Posted 13 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Karegaj geamikoj Patrik kaj Sandrine, vere bela estas via legendo pri la bonega polpo kaj la aĉa rato; mi ĝin legis volonte kaj dankas vin pro via enmeto en ipernity de tiu vialanda legendo! Bakumojn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
Saluton Sandrien & Patric.
Estas interese scii, ke oni uzas ratsimilan ŝtonon por kapti polpojn en NK.
La rakonto estas amuza.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Kiamaniere oni uzas la alligitan ŝtonon? Ĉu la polpo engklutas ĝin kaj vi elmarigas la polpon, aŭ vi batas la polpon per tiu surŝnura ŝtono?
Posted 13 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Dankon al ĉiuj por la komentoj. Karlo, ni ĝojas, ke ni povis sciigi al vi iom da niaj kutimoj. Ni provos trovi aliajn ankaŭ amuzaj !
Kaj por vi Vladimir, jes la unua proprono estas tiu, kiun ni kutime uzas por kapti polpojn ĉi-tie. Ĝi kaptas ŝtoneton per siaj tentakloj, kaj poste ... ĝi ja estas ege bongusta en salatoj smile
Plej amike al ĉiuj
Posted 13 months ago. ( permalink )
Nguyen Xuan Thu says:
Tre interesa rakonto. Ĉu vi permesas al mi traduki ĝin en la vjetnaman kaj aperigi ĝin sun dulingva formo en la retejo de VEA?
Posted 10 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Jes kompreneble amiko, ni permesas traduki kaj aperigi tiun legendon kien vi deziras. Tamen, ni petas vin precizi la fonton de la rakonto ; "estas novkaledonia legendo, trovita sur la Iperniti paĝo de Patrick kaj Sandrine". Dankon pro via intereso.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Nguyen Xuan Thu replies:
Dankon, karaj amikoj. Mi jam tradukis kaj enretigis. Jen estas la ligilo:
www.vea.vn/news/detail.php?fx=7&zx=87
Samokaze, vizitu nian ĉefpaĝon kaj la esperantan version klakante sur la verda flago.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Nguyen Xuan Thu edited this comment 10 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...