About this blog

  • 12 posts
  • 10 628 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 13, 2009

Vizito de eksterlandano al nia lando

Aŭstraliano en NovKaledonio

Pasintjaŭde vizitis nian landon amiko el Aŭstralio, Antono. Ni renkontis lin, unuafoje en Sidnejo (Aŭstralio) okaze de la Somerkursaro, en januaro 2009. Antono ĉefe venis al NovKaledonio por skermkonkurso, kaj kompreneble samtempe por ferii en eta Esperantujo. Ni opinias, ke tion li tute plenumis. Jaŭdon posttagmeze, ni do ambaŭ akceptis lin rekte en la flughaveno. Feliĉe, antaŭ lia alveno, sin proponis du membroj de NKEA por gastigi tiun amikon. Antono do dormis al la hejmo de Natali dum la du unuaj noktoj. Poste, gastigis lin Madeleine kaj Daniel, kiuj estas tre zorgema paro, kaj ankaŭ membroj de NKEA de la komenco. Sabaton matene, Antono partoprenis sian skermkonkurson. Post memorinda sabata tagmanĝo en Tontouta, ni iris kun li al la vespera festo organizita de skermistoj.

Tuj poste komencis la feriojn.

Antono kaj ni promenis, kaj vizitis la ĉefurbon Numeo, kaj interalie la "Centre Tjibaou" (Tjibaou Centro) kiu estas kanaka artcentro, kaj kiun la fama arkitekto Renzo Piano konceptis. Post tio kaj promenadoj, Antono kiu jam venis en NovKaledonio en 2005 sed ne sukcesis renkonti esperantistojn, manĝis dimanĉon kun kelkaj membroj de NKEA kaj konstatis la kreskadon de la movado, dank'al la Asocio. Li eĉ povis paroli kun lernantoj kiuj lernas Esperanton nur de kelkaj monatoj. Ili fakte pli ofte aŭskultis ol parolis, sed tamen preskaŭ ĉion komprenis. Kia fiereco por instruistoj aŭdi siajn lernantojn interparoli Esperante ! Ankaŭ ili ŝategis ekkonstati sian kapablon komuniki kun eksterlandano dank'al la lingvo. Ni ankaŭ tre ŝatis la sperton, kaj ni ĉiuj atendas venontajn vizitantojn....

Antono registris intervjuon, kiun vi povos baldaŭ aŭskulti per " Varsovia vento 53-a elsendo".

Vi nun povas spekti la bildojn pri la vizito de Antono tie.



Published at 21:35 ( 4 comments / 68 visits )
This post is public

June 23, 2009

3-a KUNVENO DE NKEA-anoj la 13-a DE JUNIO 2009 – FARE LICEO ANOVA – PAITA

Jen denove kunvenis la membraro de NKEA. Ni rendevuis, post la kursoj, sub la bela pajla dometo en la korto de la liceo ANOVA, kie Patrick instruas kaj al liceanoj (vendrede) kaj al plenkreskuloj (sabate). Sandrine, instruante, en malsama liceo (DO KAMO) devis veturi al la renkontiĝejo kun kelkaj lernantoj, post la matena kurso. Ĉiuj kunportis manĝaĵon kaj dolĉaĵojn. Post la alveno de ĉiuj kaj la interkona prezentado, Patrick kiel Prezidanto de la Asocio faris proponojn, kiujn ĉiuj aprobis : Ni do decidis kunveni kaj manĝi kune, ĉiu monate anstataŭ unu fojon dum du monatoj. Kaj ankaŭ Madeleine pretigos la komunan manĝaĵon por ke ni ne plu bezonos pripensi kaj kunporti manĝaĵon en malkomfortaj kondiĉoj.

Tuj post la aprobo, ni ekmanĝis gaje kaj babileme. Ni ĉefe ŝatis la ĉeeston de nia amikino Liliane, kiun ni retrovis post longa silento, dum la Somerkursaro de Sidnejo, pasintjanuare. Ankaŭ, ni ege ŝatis la gajan interparoladon inter junuloj kaj malpli junuloj. Ĉiuj volonte kaj senĝene interŝanĝis ideojn.

Nur duono de la membraro ĉeestis, ĉu pro alia okupaĵo, ĉu pro forvojaĝo, kaj ni vere esperas, ke venontfoje, la 11-an de julio, ankoraŭ pli da membroj partoprenos la monatan rendevuon.

Published at 08:40 ( 6 comments / 544 visits )
This post is public

April 24, 2009

Esperanto kreskas en NovKaledonio

Bonaj kaj ĝojigaj novaĵoj !

Jam antaŭlonge, ni alparolis kelkajn geamikojn pri niaj agadoj kaj revceloj por Esperanto en nia lando. De hieraŭ, ĉio ekfariĝis ne nur revoj, sed realeco. Unue, ni kontaktis Direktorinon de liceo en nia urbeto, Païta, por ke ŝi pruntedonu klasĉambron en la liceo, kaj ke ni instruu al plenkreskuloj en pli bonaj kondiĉoj ol pasinta jaro. Ŝi jesis, kaj tamen aldonis kondiĉon : Ŝi deziris, ke ni ankaŭ instruu al siaj liceanoj en malsama tago kiel al plenkreskuloj. Kaj ni kompreneble akceptis. Ni, kune kun Patrick, antaŭ semajno do ekprezentis nian karan lingvon, ĝian celon kaj rapida lerneblecon al proksimume 6 knabinoj kaj unu instruistino pri la angla lingvo ! La kontakto estis agrabla, kaj ĉiuj, je la fino, petis kiam kaj kie ekkomencos la kursoj. Venis al la prezentado ĵurnalistino. Ŝi tuj verkis artikoleton kaj aperigis ĝin en la morgaŭa landa ĵurnalo. Rendevuo do estas prenita por la sekvanta vendredo de tagmezo kaj duono gis la unua kaj duono posttagmeze. Kaj tiu vendredo estis do hieraŭ, la 3-an de aprilo. Nur Patrick okupiĝas pri instruo al lernejanoj, kaj li iom demandis sin, kiom da ili revenos.... kaj la rezulto estis hieraŭ mirinda kaj ege kuraĝiga. Dek el ili venis (inkluzive de la instruistino pri la angla, kaj eĉ knabo), kaj eklernis gaje kaj eĉ jam kreis klubon de Esperanto en la liceo. Ĉar la membraro de NKEA rendevuas venontan sabaton, la 11-an de aprilo, Patrick eĉ invitis siajn novajn lernantojn por la renkontiĝo. Nur kelkaj el ili povos partopreni, pro tio ke ĉi-semajno estas ferisemajno, kaj kelkaj loĝas malproksime de nia urbeto. Konklude; ni ja estas ege ĝojaj pro la rezulto kaj multe kalkulas je tiuj gejunuloj por disvastigi Esperanton tra nia insulo, kaj eĉ prepari ilin por ekinstrui. Ili ja estas la estontaj Esperantistoj !

Sekvanta verkado temos pri la sabata kurso al plenkreskuloj, kiu ekkomencis ĝuste hodiaŭ, sabaton le 4-an de aprilo 2009, kaj kiu ankaŭ estas ĝojiga afero. Spektu la hodiaŭjn fotojn aperigitaj.



Published at 07:07 ( 28 comments / 1065 visits )
This post is public

April 12, 2009

Dua renkontiĝo de NKEA

Hieraŭ, sabaton, post la matena instruado okazis la dua renkontiĝo de NKEA. Jam ni klarigis en antaŭa artikolo, ke pasintsemajne, Patrick ekinstruis al deko da liceanoj, kaj Sandrine al kvin plenkreskuloj. Malfeliĉe, tuj post la unua kurso de Patrick, la liceanoj feriis dum la sekvanta semajno, tial ili ne lernis pasintan vendredon. Tamen, kelkaj el ili volonte ĉeestis la klason de Sandrine hieraŭ, sabaton en la liceo, kune kun la plenkreskuloj. Post agrabla kaj ĝojiga instruado, ni invitis ĉiujn ĉeestantojn por la dua kunveno de la Asocio. Tiuj renkontiĝoj okazas unufoje dum du monatoj, kaj ĝuste koincidis hieraŭ. Ni do ĉiuj kune invadis la bienon de Madeleine kaj Daniel, kaj pasigis ege agrablan tagon. Ni tute ne sciis kiajn reagojn ni ĉiuj havus, retrovi sin kune inter plenkreskuloj kaj liceanoj. Eĉ la knabinoj (liceanoj) ne ĉiuj interkonis sin, krom dum la kurso. La etoso estis tre amika kaj babilema. Ni profitis la okazon por pluparoladi pri Esperanto, kaj mirige konstatis, ke la knabinoj tre ŝatis la ideon havi propran "sekretan" lingvon. Kelkaj eĉ konfesis, ke ili uzos Esperanton por sendi sms-on al geamikoj, por ke la gepatroj ne komprenu ! Oops !

Ĉar Patrick instigis E-o Klubon en la liceo, la knabinoj elvokis la deziron aĉeti flagon, kaj vortaretojn, bakonte kaj vendonte kukojn. Belegaj ideoj !

Ni tre ŝatis ankaŭ la buntecon de ĉeestantoj, kaj tion vi povos konstati mem per la fotoj aperigitaj. Vi ankaŭ konstatos, ke ni estis nur malmultaj dum la antaŭa renkontiĝo, kaj ĉifoje duoble. Ni kalkulas pri multaj aliaj partoprenontoj dum la tria amika rendevuo de NKEA-anoj, la 13-an de junio.



Published at 06:20 ( 8 comments / 466 visits )
This post is public

February 28, 2009

NKEA festumas sian unuan datrevenon !

Grava novaĵo ! NKEA jam ekzistas de unu jaro !

Multe da laboro dum tiu jaro; Diskonigi la asocion ĉi-tie kaj alilande. Ni esperas, ke ni sukcesetis, ĉu ne ? La pruvo estas, ke VI legu ĉi-tiun artikoleton.

Ankoraŭ multe pli da laboro atendas nin por la nova jaro ; kreskigi la asocion per reklamo kaj kursoj. Ni esperas baldaŭ uzi klasĉambron en gimnazio... kaj kelkajn aliajn projektojn ni havas.

Kompreneble, ni festos la datrevenon de NKEA kun amikoj kaj membroj.

Baldaŭ aperos fotoj de la evento !



Jen okazis hodiaŭ la festeto okaze de la unua datreveno de NKEA. Ni kunvenis ĉe Madeleine kaj Daniel. Ĉiuj el ni kunportis manĝaĵon, kaj ni gaje pasigis agrablan tagon. Bedaŭrinde, la tago estis griza kaj pluva. Ni tamen profitis la okazon por reelekti la gvidantojn de la asocio. Patrick denove fariĝis Prezidanto, kaj Sandrine restas sekretariino-kasistino. Neniu alia deziris la postenojn ! :-(

Nun, vi povas spekti la fotojn de la eventeto, se ankoraŭ vi ne vidis ilin. Dankon pro la atento.

Published at 23:44 ( 24 comments / 946 visits )
This post is public

December 13, 2008

Somerkursaro en Aŭstralio

Saluton gekaraj,

Kiel jam kelkaj el niaj geamikoj scias, ni partoprenos la venontan Somerkursaron en Sidnejo - Aŭstralio. Ĝi okazos de la 11-a ĝis la 25-an de januaro 2009. Ni tre ŝatus scii, kiuj aliaj ipernitianoj ankaŭ partoprenos je ĝi. Ni do petas, ke aliaj partoprenontoj lasu komenton ĉi-tie. Se vi konas iun, kiu venos al Aŭstralio, informu lin/ŝin konatigi sin ĉi-tie. Antaŭdankon !

Published at 23:49 ( 9 comments / 1052 visits )
This post is public

November 30, 2008

Unua renkontiĝo de NKEA-anoj kun eksterlandanino el Francio

Hodiaŭ, dimanĉon la 30-an de decembro 2008, membroj de NKEA renkontiĝis por la unua fojo kun eksterlanda vizitantino el Francio. Kiel gastigantoj, Patrick kaj mi forte deziris, ke ĉio estu en ordo. Kaj tiel okazis ! Tiun virinon, Monika, sendigis al ni Hazel Green el Aŭstralio, kun kiu ni amikiĝis dum pasinta Oceania Kongreso. Monika, fakte venis al nia lando ĉefe por viziti parencojn ĉi-tie. Kaj per Hazel, ŝi ekaŭdis pri Esperantistoj tie. Tial, ŝi retmesaĝe kontaktis nin, kaj kompreneble, por ni, estis taŭga okazo por praktiki la lingvon kaj kunvenigi NKEA-anojn.

Ni do gastigis ĉiujn ĉe nia hejmo, kaj interkonatiĝis kun Monika. Bedaŭrinde, nur Pat kaj mi (kaj Monika) parolis en Esperanto. La aliaj tre bone komprenas la lingvon, tamen ne vere deziris praktiki pro timo, kaj krokodilis. Monika diris, ke ĉiufoje dum renkontiĝoj, plej ofte krokodilas francoj, kaj ŝi ne ofendiĝis. Dum la tagmanĝo, ŝi eĉ iom instruis kaj korektis niajn paroladojn.

Ni ĝuis bongustan manĝaĵon, preparita de Patrick (jes, vere !). Madeleine ankaŭ preparis kaj kunportis bongustan manĝaĵon. Kaj la suno ankaŭ estis kun ni. Monika multe rakontis pri sia sperto en Esperantujo, kaj eĉ iom prelegis pri sia urbo en Francio. Post la manĝaĵo, ĉiuj estis iom pezaj, kaj forte deziris siesti.... Monika restos ankoraŭ kelkajn tagojn en nia lando, kaj vizitos ĝin de nordo al sudo. Ŝi do ne plu havos sufiĉe da tempo por revidi nin ĉi-tie. Tamen, post du semajnoj, ŝi forflugos al Aŭstralio, kie ŝi festos la Zamenhofan Tagon kun kelkaj el niaj geamikoj tie for. Kaj ŝi poste eĉ instruos je la dua nivelo dum Somerkursaro en Sidnejo, kie Pat kaj mi ankaŭ partoprenos januare (je la tria nivelo !). Ni do antaŭĝojas revidi ŝin tie, kaj ni kompreneble rendevuis antaŭ la foriro de ĉiuj, post ege agrabla etoso kaj suna tago. Ni vere esperas, ke aliaj Esperantistoj ankaŭ vizitu nian landon, kaj ne forgesu kontakti nin.

Published at 10:32 ( 5 comments / 633 visits )
This post is public

October 16, 2008

LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO

Kanaka legendo el NovKaledonio.

Verkita de Patrick, tradukita de Sandrine, kaj plibonigita en Esperanto de Claude Nourmont kaj sia edzo.

Dirita de Patrick kaj Sandrine, aŭskultebla en nia ludlisto aŭ dum la 40-a elsendo de Varsovia Vento.

www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

read more
Published at 07:52 ( 10 comments / 915 visits )
This post is public

August 6, 2008

NOVKALEDONIO REVENAS

Hohe ! amikoj, estas mi, NovKaledonio, sed inter ni, vi povas nomi min NoKo. Ĉar vi nun scias, ke mi vivantas, la paro (la ĵaluza paro) ne plu povas malpermesi al mi uzi la komputilon, ĉu ne ?

Mi vere dankas vin, Razeno mia nepala amiko kaj kompreneble, Jovan el Slovenujo, kaj Pavel el Ĉeĥujo, kiuj vidis min tiel, kiel mi estas : "bela".

Sufiĉas la paro ! eliru ludi eksteren. La komputilo estas okupita ! Ili vere ĵaluzas ... ! Eĉ la du katojn ne plu volas dormi sur mi, sur mia herbo. Ili dormas nun sur la foteloj de la paro, kiu nun, ne plus scias kie sidiĝi. Hehe ! Ili estas vere amuzaj kiam ili paŭtas !

Pardonu, Cesar, mi ne parolos pri politiko kun vi. Unue, ĉar Patrick kaj Sandrine diris, ke landa politiko nur interesas tiuj, kiuj vivas en la lando. Due, ĉar mi ne komprenas kial la homaro interbatalis por preni nin. Ili delokigas tion, kion ili nomigas "landlimojn". Pro kio ? Mi provizas sufiĉe da manĝaĵo por ĉiuj, se kompreneble, ili kundividus ! Kelkaj tro manĝas kaj, ofte estas malsanaj, kaj la aliaj ne povas manĝi. Vere, mi ne komprenas vin, homoj ! Ni, landoj, donas ĉion, kion vi, homaro, bezonas per la maro. Vi nur donas al ni sangon, kiam vi bataladas, aŭ venenon por havi ankoraŭ plian. Fruktoj kaj legomoj kiuj vi akiras, plej ofte estas malmanĝeblaj, kaj veneno poste iras al riveroj kaj mortigas fiŝojn, kiujn vi ne plu povas manĝi. Ĉu tio estas progreso ?

Tamen, ni tergloboj amas vin, sed tute ne komprenas vin. Ni ĉion faras por ke vi ĉiuj estu feliĉaj, sed vi detruigas nin per polucio. Kaj ni baldaŭ mortos. Kien iros vi, kion manĝos vi, poste ? Kiam vi ĵetas viajn aĉaĵojn sur ni aŭ en la maro, ni vidas nur, ke vi malplenigas viajn rubaĵojn en viaj teleroj, ĉu ne ? Vere mi ne komprenas vin ! vi estas la ununura besto, kiu kapablas mortigi vin, detruante vian terglobon !

Do, Cesar, kiam vi parolas pri politiko por scii kiu regos kion ...

Pardonu min, sed hodiaŭ mi nur estas trista !

 

Published at 10:19 ( 4 comments / 827 visits )
This post is public

August 4, 2008

MI KOLERAS !

Sufiĉas, mi vere koleras ! Kial ? Ĉar multaj el vi konas la geedzojn Patrick kaj Sandrine. Eĉ iliaj katoj, Fada kaj Stelo estas ja famaj, sed ... NE MI ! Tamen, se vi ĉiuj deziras amikiĝi kun la paro, certe ne estas ĉar ili estas belaj, inteligentaj aŭ amuzaj (aŭ eble nur iomete). Sed nur pro tio, ke ili loĝas ĉe mi, ĉu ne ?

Kelkaj geviroj diras pri mi, ke mi estas "paradizo"; Japanoj min nomigas "plej proksima insulo al paradizo", Jovan diris, ke mi estas "insulo de konstanta somero".

Mia laguno, kiun oni kutimas nomigi "plej bela laguno", estas nun klasita de UNESKO "Homara bieno".

Sed, kiu kapablas trovi min sur mapo, Kie mi staras, aŭ kiuj estas miaj najbaraj landoj ?

Tamen, mi meritas esti konata, ĉar mi estas bela, suna, malgranda, kaj JES, iom kaprica, Patrick laŭdire. Sed mi certas ke li ege ĵaluzas !

Mi nomiĝas NovKaledonion, kaj staras ĉe Pacifika Oceano, apud Aŭstralio, norde al NovZelando. Mi estas franca insulo kaj nutrigas 250.000 enloĝantojn. Longatempe, mi kvazaŭ ne ekzistis laŭ miaj najbaraj aŭstralianoj kaj novzelandanoj, kiuj eĉ ne starigis min surmape; Petu de ili la kialojn ?

Mia koro estas el nikelo (25 procentoj el la monda riĉfonto), iom el kobalto, oro, arĝento, ktp... Kaj mia vegetalaro estas interesa (80 procentoj estas endemiaj), tre bela. Spektu bildojn ! Ĉe mi, vivas stranga birdo, nomata KAGU (Cagou), (tute ne temas pri nia sveda amiko KaGu). Ĝia krio similas al bojado de hundoj, kaj kompreneble ĝi ne vivas aliloke. Ĉu mi vin ekas interesigi vin ?

Ĉe mi loĝas kune "kanakojn" (nativaj geviroj), eŭropanoj, polinezianoj kiel "Valisanoj, Tahitianoj", azianoj el ĉiuj Aziaj landoj. Oni kutimas diri pri miaj enloĝantoj, ke ili similas al ĉielarko !

Mi jam parolis pri mia laguno. Do, kion diri pri belegaj fiŝoj aŭ koraloj ? La maro tiel nomata "korala maro".

Mi, NovKaledonio, ekzistas, sed ne sola. Mi konsistas el unu grandan insulon "Grande Terre", kaj kelkajn insuletojn : Iles des Pins, Mare, Ouvea, Lifou kaj tutnorde, Belep, kiuj, ĉiuj havas grandajn kaj belegajn plaĝojn kun kokosarboj.

Rezume, mi estas belega kaj meritas esti plibone konata ol la paro aŭ la katoj, ĉu ne ?

Mi ankaŭ estas vivanta insulo....

Scivolemaj ?

Se vi demandu al mi, mi rakontos fabelojn, legendojn kaj la sekreton de vivantaj tergloboj !

Published at 11:06 ( 8 comments / 817 visits )
This post is public

July 27, 2008

OCEANIA KONGRESO 2008

 

Saluton gekaraj,

Jen, ni nun povas komenci blogeton pri niaj Esperantaj travivaĵoj. Loĝante en NovKaledonio, malfacile estas partopreni kongresojn, aŭ renkontiĝojn, kiuj plejparte okazas Eŭrope. Ni nun esperantiĝis de 3 jaroj kaj estas entuziasmaj esperantistoj. Do, por la unua fojo, ni finfine spertis kongreson, fakte Oceanian Kongreson, kiu kutime kunigas kaj Aŭstralio kaj NovZelando. Kaj por la unua fojo, ankaŭ nia lando partoprenis. Ĝi okazis en Aŭklando (NovZelando) de la 14-a ĝis la 23-a de januaro 2008. Partoprenis proksimume sesdek personoj, kaj neatindite de ni, ankaŭ vizitis la kongreson, esperantistoj el Francio, Italio, Japanio, Slovakio kaj Svedio. Ni unue devas konfesi ke la kongresejo estis ... ege agrabla kaj kvieta kun granda verda parko. St Francis Retreat estas eksa monaĥejo, kaj restas nun ejo por ĉiuj, kiuj deziras mediti aŭ simple eskapi la ĉiutagan vivon. Dek tagojn ni pasigis ĉiuj kune, kaj simple, ni ĝuis ĉiun momenton. Matene kaj posttagmeze, okazis tri nivelajn kursojn. Por tute novaj lernantoj, Katja Steele gvidis kursojn. Stano Marĉek instruis al Meznivuloj, kaj Trevor Steele al Progresintoj. Ni do ĉeestis la kursojn de Stano, kiu kompreneble instruas per sia "Rekta Metodo", kaj li volonte klarigas ĉion, por ke ĉiuj post la kursoj, povu instrui siavice.

Ekskursojn oni ankaŭ povis partopreni. Ni mem partoprenis nur unu el ili, kaj vere ĝuis la sperton. Ni fakte vizitis Maorian renkontejon, kaj ni devis respekti maoriajn kutimojn. Interesaj ! Ili eĉ pretigis tipajn manĝaĵojn por ni.

Vespere, post la vespermanĝo, okazis diversaj diskutoj, ludoj, kantadoj, kaj .... fumado ekster la domego. Jes, Patrick kaj mi estis la du solaj fumantoj. Hontu ni !!! (Sed, dank'al tiu fakto, ĉiuj tuj sciis kie serĉi nin ĉiumomente. Hehe ! ). Kaj post la aranĝitaj vesperoj, tiam komencis diskutoj kaj babiladoj, kaj ridegoj ĝis malfrue, kaj nur ekstere pro la fumantoj.....

Nur 3 novkaledonianoj decidis ekzameniĝi dum la kongreso. Rezulto : Patrick tute sukcesis la Elementan nivelon, kaj ricevis diplomon de Aŭstralia Esperanto Asocio. BRAVE ! Leonie, ankaŭ sukcesis la voĉan parton de la sama nivelo, kaj perpoŝte jam sendis la skriban. Ŝi certe ankaŭ ricevos diplomon tre baldaŭ. Sandrine ankaŭ sukcesis la voĉan parton de la Supera nivelo, kaj nepre devas labori kaj sendi la skriban parton. Antaŭen ! Ni, de nun, povas aldoni, finfine, ke ni triope ricevis Aŭstraliajn Diplomojn pro tute sukcesaj ekzamenoj. Koran dankon al S-ro Trevor Steele kiu montriĝis ege indulgema.

Rezume, tiu kongreso estis ege sukcesa kaj agrabla. Ni ja fariĝis amikojn kun plejparte el la partoprenantoj. La etoso estis ja ege amika kaj neforgesebla. Larmetoj aperis dum la adiaŭo....

Ni nun rendevuas en Sidnejo (Aŭstralio) en januaro 2009. Espereble, niavice, ni baldaŭ kapablos okazigi tian renkontiĝon en nia lando. Vivu Esperanton !

Published at 12:06 ( 5 comments / 2412 visits )
This post is public

March 15, 2008

POST KONGRESA PERIODO

 

Post nia unua partopreno en la unua Oceania Kongreso, kaj laŭ konsiloj de kelkaj el niaj tieaj novaj amikoj, Patrick kaj mi decidis fondi Esperantan Asocion en nia lando. Tion, ni do faris. Kaj intertempe, de la 9-a de februaro, ni ankaŭ instruas al nova grupeto, en nia ĝardeno. Ni okazigas sabatan kurson, de la 9-a ĝis la 11-a matene. Iom post iom pligrandiĝas la grupeto. Hodiaŭ, la 15-an de marto, ĉeestis 6 gelernantoj : Daniel kaj Madeleine estas paro de emerituloj. Ili ambaŭ estas simpatiaj, kaj lernemaj. Hillarie, brita-devena virino, translokiĝis al nia lando de nur sep jaroj. Ŝi estas tiu, kiu instigis la rapidan komencon de kursoj, pro kurioza scivolemo. Ŝi, bedaŭrinde, estis malsana, hodiaŭ, kaj ne partoprenis la hodiaŭan renkontiĝon.Sonja, 33 jaraĝa virino, estas lokala-naskiĝinta, tiel nomata "kanako". Ŝi tre deziras lerni nian karan lingvon, kaj sukcesis altiri sian edzon, Ĉarli, kaj iliaj du filoj Gregori (14 jaroj), kaj Thomi (13 jaroj). Ĉarly, ankaŭ ne ĉeestis la hodiaŭan kurson, tial li ne aperas sur la fotojn. Kaj, post nur tri kursoj, ni jam povas konfesi, ke ili triope (patrino kaj knaboj) estas ege diligentaj, kaj esperantlernemaj. Ni multe fieras pri ili, kaj tre ŝatus partoprenigi ilin kvarope en la venonta kongreso en Sidnejo (januaro 2009). Nina estas nia nevino. Ŝi estas dekjaraĝa knabino, kaj scivolema pri nia lingvo. Sed pro familiaj kialoj, ŝi ne havas laŭvole eblecon ĉeesti ĉiujn kursojn. Tamen, ŝi estas junulino, kaj kapablas rememori multe. Ankaŭ ŝi tre ŝatus partopreni la ĵus cititan renkontiĝon en Aŭstralio. Ŝi, pro tio, devos serioze trejniĝi kaj praktiki, eĉ kiam ŝi ne venas je la kurso.  

Ĉiu sabata renkontiĝo estas ege plezura, kaj feliĉiga. Ekster la domo okazas la kursoj, kaj laŭvice, Pat kaj mi intruas kaj paroligas la gelernantojn. Ĉiufoje, ni abunde preterpasas tempolimon, sed ĉiam gaje kaj plezure forpasigas la momenton, kune. Nia junularo estas refreŝiga kaj petolema. Ni multe kalkulas pri ilia daŭra interesiĝo de nia lingvo. Vivu Esperanton ! kaj sabatajn agrablajn renkontiĝojn ! Ĝis venonta fojo ! 

Published at 12:46 ( 3 comments / 1304 visits )
This post is public


( 12 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...