Karaj amikoj el ipernito kiuj jam vizitis, nun vizitas kaj poste vizitos mian blogon:

Hieraŭ mi trovis malnovan fotaron kaj tuj alŝutis ĝin pro tio, ke tiu epoko estis grava sperto por mi kaj plie la malkovro memorigis min pri multe da nostalgiaj okazaĵoj. Iam mi legis ke manko de ĉio kaj malfacila vivo plifortigas la karakteron kaj eble la aserto pravas, tamen ŝajnas ke ankoraŭ mi ne lernas la lecionon.

Mi kutimis esti sonĝema kaj ĉiutage daŭre revis pri la estonteco. Multege da planoj mi faradis kaj ĉiam plej bonan tempon mi antendadis. Mi estis naiva kaj nun mi rekonas tion. Dum mia laborado ĉe la montoj mi feliĉis pro tio ke mi sentis min ĉefrolulo de ia aventura romano kaj la etoso plifortigis mian imagpovon: proksime de la malsanulejo troviĝis katolika misio kaj sur la pinto de la plej alta kaj proksima monto staris gradega kaj blanka kruco el cemento. Ĉe la piedo de tiu ĉi kruco kaj ĉirkaŭita de manĝantaj ŝafoj ĉiuvespere mi sidiĝis sur la kreskaĵon kaj legis avide mian tiaman favoratan romanon: Robinson Crusoe. Certe ĉio ne okazis facile. Mi suferis pro malsato, piko de skorpiono, lacego kaj ĉefe pro soleco. Sed mi supervivis.

Tamen la reala medicino ŝanĝis radikale mian pensmanieron. Ja mi sciis, ke vivo kaj morto estas fronto kaj averso de la sama monero sed ankoraŭ mi ne certas kiu vetas per ili. Ĉiutage mi rigardas ilin turniĝi kaj penas haltigi ties movon (jen mia laboro), sed neniam mi certas pri la flanko, kiun finfine montros la monero. Ho Ve! Jen bataleto (eble nur ludeto) inter vivo kaj morto, kiun mi ĉeestis antaŭ neloge da tempo:

Mi operaciis 4 jaraĝan infanineton malsanan pro apendicito. La gepatroj veturigis ŝin tro malfrue al la hospitalo kaj ŝia ventro estis plena de puso (grava peritoneito)... la intestoj estis sekaj, nigraj kaj senmovaj, la hepato ŝajnis jam mortinta kaj la cekumo havis grandan truon (kompreneble la apendico forŝiriĝis)... Ho! Mi opareaciis dum horoj pripensante -"nepre ŝi mortos... kompatinda". Tuj fininte la operacion mi diris al mi -"nepre ŝi mortos... kompatinda". Tiunokte mi malfacile dormis memorante la infaninon -"nepre ŝi mortos... kompatinda"- mi pensis. La sekvan tagon mi malfeliĉe eniris la hospitalon -"nepre ŝi mortis... kompatinda"- mi pretiĝis por la novaĵo. Mi atingis la ĉambron kaj rigardis la neokupitan liton... -"Nu, ŝi ja mortis... kompatinda"- mi agnoskis kaj foriris al konsultejo kiam subite iu puŝis min senzorge. La kuranta infano preskaŭ faligis min kaj tuje malaperis ĉe la angulo de la koridoro. Flegistino helpis min restariĝi kaj sciigis min, ke ŝi estis mia pacientineto, kiu fakte ĵus ŝtelis manĝaĵon. Hehe, tuj mi ekkuris kaj kaptis la filineton ĉar eĉ la etaj pacientoj devas fasti post danĝera operacio. Ho! Kia bela ĉiam estas la vivo kaj kia nobla fojfoje estas la morto... Mi konkludas ke oni ĉiam devas batali iamaniere, ĉar malgraŭ eĉ malfacila situacio, neniu certas, kiun flankon finfie montros la monero...

Malfeliĉe ja mi scias ke la morto plefoje estas kruela. Ho! Jam mi konis tiom da junaj kaj sanaj homoj (eĉ infanoj), kiuj subite mortis pro malsano aŭ akcidento. Ĉu hazardo, dia elekto aŭ kosma plano? Ajnamaniere, la afero ĉiam estas maljusta por la viktimo, ties familio, la medicina skipo kaj la homaro mem. Oni ne certas pri la daŭro de sia propra vivo kaj pro tio devas vivi plene ĉiun tagon, kiu estas vera donaco. Ne ĉiu el ni havos alian tagon, ne ĉiu el ni vivos alian tagon sane kaj plene. Ĉiu homo devas profiti sian menson kaj korpon ĝisekstreme, ĝislace kaj nepre ĝismorte... Ŝajnas al mi, ke la plej malbona peko de la homo estas ne fari tion. Ĉiu el finstadiaj malsanuloj ja suferas pro doloro, tamen la plej parto el ili suferas ĉefe pro manko de tempo.

Geamikoj, ĝuu la vivon... Ekzercu la menson kaj la korpon... Amu, amoru, helpu la alian kaj estu ĉiam feliĉa... Mi deziras al vi ĉiuj, ke viaj moneroj montru dum multege da tempo la flankon de la vivo.

Dr. Salvador Chacón Ramírez

(k. Pastoro/ Ĉak)

* Ekde morgaŭ mi loĝos en vilaĝo kie malbonŝance ne troviĝas interreta konekto. Mi esperas reveni ĉiumonate al Mérida kaj viziti viajn belajn kaj klerigajn galeriojn kaj blogojn. Ĝis la revido, karaj geamikoj.