Ekis tiumatene la fiŝkaptado en la Akvama gubernio, ĝuste samkiam en la najbara Juglando. Okazis je la frua 6:34a horo, kvin minutoj post la leĝa sunlevado, verŝajne tiel eble plej, ke la fiŝoj mem ne timitus pro la surpriza elombra aperado de tuta armeo da kaptontoj.

Johano estis tiun tagon perfekte antaŭvidonta. Altaj ŝuoj pretaj, kontraŭpluvaj korpingo kaj kapujo same; la tuta pinta, tranĉa, hoka, kroĉa materialo ankaŭ. Ĉioj pretaj antaŭmatene, li deziris laŭ siaj vortoj "vekiĝi kun la fiŝoj".

Menciinde nun, edzino lia, kvankam ŝi (eble iom kontraŭnature) frandas fiŝojn, ne eltenas la suferon animalan, eĉ tia silenta kia la fiŝa, la konka, aŭ simple la mitula. Senesperigis ŝin, ke ŝia propra edzo ĉiujare je proksimume sama tago, tiom ĝojas pro kruela mortiga sinteno. Dum vizito al fiŝovendejo, ŝi do ekideis planon, kiu helpus al ŝia edzo membildigi la kruelon lian.

Almenaŭ tiun planon ŝi poste disvolvos en juĝejo, klarigante kiel Johano ŝia mortis pro timega krizo, kiam li vekiĝis nazo kontraŭ la buŝo de impona tinusa kapo.



Esperante verkis, Pascal Blondiau.