Mi kreskis ĉe la Meza Montaro de Porto Riko (Cordillera Central). Kvankam la strandoj de la insulo estas pli konataj tra la mondo, mi havas specialan lokon en mia koro por la Meza Montaro.

La Meza Montaro trairas la insulon el oriento al okcidento. La plej alta monto en la montaro estas Monto Akraĵo (Cerro Punta) en la vilaĝo de Marikao. Porcio de la montaro trairas mian denaskan urbon. Tiu porcio de la montaro estas konita kiel la Montaro de Cajeio (Sierra de Cayey).

Oni povas travojaĝi la montaron en aŭtomobilo tra la panorama vojo (Ruta Panoramica). La vojo havas afiŝojn, kiujn montras vojo, sed mi rekomendas uzi SGP (Sistemo de Geografia Pozicio) tra la vojo. Tio estas, ĉar la vojo ne estas granda ŝoseo sed reto de vojoj tra la montaro. Oni povas facile perdi sin, se oni maltrafas la ĝustan vojon.

En la vojo oni povas fari multan aktivecon, kiel
  • Manĝi la plej fama porkajo en Cajeio (Cayey)
  • Trairi uzanta aerŝnurvojo en Verda Bovo (Toro Verde)
  • Iri arbaroj kiuj estas apud la vojo kiel Karito (Carite) aŭ Nigra Bovo (Toro Negro)
  • Iri al lagoj kiu estas apud la vojo kiel Lageto Blua (Charco Azul)

Bedaŭrinde, Porto Riko ne havas multaj hoteloj por ĝoji la montara regiono, sed iom estas disponebla, kiel:
  • Bieno Gripinĵo (Hacienda Gripiñas) en la vilaĝo de Hajujo (Jayuya)
  • Bieno Hŭanitino (Hacienda Juanita) en la vilaĝo de Hajujo (Jayuya)
  • Monto de la Ŝtato (Monte del Estado) en la vilaĝo de Marikao (Maricao)
  • Kvar Kulminoj Ŝeratono (Four Point Sheraton) en la urbo de Kaguaso (Caguas)
Mi povas rakonti pri tiuj lokoj, sed tio estas afero por alia tago.