La flosaj domoj estas konstruaĵoj kiu estas kutime konstruita inter la manglaroj apud la marbordo. La loĝantoj de tiuj domoj uzas boatojn por veturi apud la marbordo. Tiuj boatoj prenas kelkajn funkciojn de la aŭtomobilo. Oni povas vidi tiujn konstruaĵojn en la golfeto de "La Parguera" (La Pargero) en la vilaĝo de "Lajas" (Lahaso) en Porto Riko.

La golfeto de "La Parguera" estas konita pro ĝia biologiluma golfeto. Porto Riko ankaŭ havas biologilumajn golfetojn ĉe aliaj lokoj en la insulo: du golfetoj en la vilaĝo de "Lajas", unu en la vilaĝo de "Fajardo" (Fahardo) kaj laste unu en la insuleto de "Vieques" (Viekeso).

La golfeto estas la hejmo de grandaj kvantoj da dinoflaheladoj. Ili faras ĥemian reakcion kiel parto de sia naturo. Lumo aperas post la reakcio. Oni povas vidi la lumon kiam remboato iras tra la golfeto. Sed la plej bone okazo por vidi la biologilumo estas en novlunaj noktoj.

La biologilumaj golfetoj estas malkutima okazaĵo en naturo. Kutime la biologilumo okazas en la maro for la marbordoj. Do, la golfetoj estas protektataj per la estraro de Porto Riko kaj Usono.