Ne, ili ne estas serpentoj, sed sanga kolbaso. Ili estas vendata en la vendejo de la porkisto en la urbo de Cayey.

La sanga kolbaso de Porto Riko estas simila aŭ kolbasoj en alia lando kiel Britio aŭ Koreo. Sed la kolbaso estas plena kun rizo anstataŭe hordeo kiel en Britio aŭ riza nudelo kiel en Koreo.

La ¨Plaza del Mercado¨ (placo de vendejo) estas vendejaro por la kamparanoj. La urbestraro luas spacon en la vendejaro al kamparano tiel la kamparano havas lokon por vendi siaj produtoj al urbaj loĝantoj. Tiu placo estas ordinara en multaj urboj en Porto Riko; sed ne ĉiuj urboj havas tiun.

Oni povas trovi viandoj, legomoj kaj fruktoj en tiuj placoj.