| February 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
PENSOJ POST PARTOPRENO EN EŬROPA FORUMO EN KRYNICA (Pollando):
- La deciduloj en la politiko estas MALJUNULOJ (mezaĝuloj aŭ junuloj nur plenumas iliajn decidojn ). Maljunuloj ne povas ŝanĝi siajn kutimojn. Tiuj kiuj okupiĝas pri internacia politiko, lernis la anglan kaj bone komunikas en ĝi. Ili ne povas akcepti ke ili devus lerni iun novan lingvon eĉ se tre facilan, timante ke ili perdos la akiritajn privilegiojn.
- PRIVILEGIOJ DE DENASKULOJ: En kelkaj prelegoj kaj prelegantoj kaj la publiko parolis nur angle. Kiam la publiko demandis, 60-70% el ili estis denaskaj angloparolantoj kaj la aliaj estis homoj kiuj pasigis plurajn jarojn en Usono aŭ Britio. Neniu alia partoprenis en diskutoj.
- Vera DIALOGO ne eblas sen REKTA KOMUNIKADO (oni ne povas dialogi tra la interpretisto). Mi ekzemple elektadis forumojn en kiuj la laborlingvo estis la angla, kvankam mia angla estas malbona, por ne devi aŭskulti tradukojn el lingvoj kiujn mi tute ne konas (la pola kaj la rusa), kiuj estis fuŝaj teknike kaj traduke. DIALOGAS facile nur ELITO kiu bone konas la anglan.
- INTERPRETADOJ: kvankam profesiaj, la interpretistoj nervozigis min per tio ke ili oftfoje haltis en la interpretado serĉante iun vorton kaj pro tio transsaltis aron da frazoj. Tial mi ne povis esti koncentrita al la interpretado. Evidentis ke oni ofte mallongigis la originaldirojn, speciale se la parolantoj parolis rapide (kio okazas ĉiam kiam parolas denaskulo). Krome la tekniko estis malbona. La laŭteco de la originalo lasata ĉe la laŭtparoliloj estis alta kaj ĝenis min tro laŭtaj aŭskultiloj de apuduloj, ofte oni havis unuorelan aŭskultilon kaj mi devis ŝtopi alian orelon kaj plurfoje estis bruoj en la aŭskultiloj.
- La plej interesa estis temo Eŭropa identeco, kiun gvidis Edvard Busek. Tie parolis inter aliaj d-ro Gerhard Sabathil, gvidanto de Eŭropa Buroo en Germanio, kiu jene difinis eŭropajn valorojn:
a) valoro de personeco, individuo
b) akcepto de pluridenteco, loka, regiona, nacia…
c) religia plureco (oni ne punas malaniĝon el iu religio)
d) ne ekzistas alia kontinenta identeco krom eŭropa
e) Eŭropo eksportis siajn valorojn al ekskoloniaj landoj
f) eŭropa vivmaniero (ekologio…)
g) identeco ne rilatas al ekonomio
h) baziĝas je tri montetoj (atena: demokratio, kapitola – juro, golgota – moralo)
i) limoj geografiaj
j) flago, moneroj, himno, unueco en diverseco, tolero
Miakomprene mankas a) sociala dimensio de eŭropa vivkompreno, b) principo de subsidiareco (malcentrismo), c) diverseco kiel valoro (libervola integrighado de novaj popoloj) kaj d) kontraŭdiskriminacio de malegalecoj (seksa, rasa, nacia, handikapa, laŭagha…) .
Li ne menciis ke necesas lerneja edukado por komuna identeco kaj kompreneble ne parolis pri lingvo kiel identecsimbolo.
Tio starigas antaŭ esperantistojn gravajn demandojn:
- Kiel venkigi la timon de EŬROPA ELITO, kiu konsistas el maljunuloj, perdi siajn privilegiojn pro la kono de la angla kaj aliro al informoj?
- Kiel komprenigi al duaranga elito, kiu uzas interpretistojn, ke la interpretado tute ne ebligas dialogon, ke ĝi minimumigas la originalan mesaĝon kaj ofte eĉ inversigas ĝin?
- Kiel atingi la orelojn de eŭropaj deciduloj por klarigi ke lingvo estas la ĉefa simbolo de identeco kaj ke eŭropaj valoroj povas esti akceptitaj, se oni havas komunan identecan eŭropan lingvon?
Zlatko Tišljar
Send a message
Search for members