July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (1)
October 2009 (2)
September 2009 (2)
August 2009 (2)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (4)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (4)
November 2008 (2)
October 2008 (5)
September 2008 (4)
August 2008 (7)
July 2008 (3)
June 2008 (3)
May 2008 (4)
April 2008 (3)
March 2008 (3)
February 2008 (8)
January 2008 (2)
December 2007 (5)

July 14, 2008

Eŭropaj valoroj

Finiĝis la dujara projekto pri eŭropaj valoroj en kiu mi kunpartoprenis kun partneroj el Italio, Germanio kaj Aŭstrio. (www.e-l-v.eu

Laŭ mia konvinko kaj de ĉiam pli multaj eŭropanoj nepras evoluigi eŭropan apartensenton ĉe eŭropanoj tiel ke ili emocie rilatu al ĝi same kiel al sia nacia, regiona aŭ loka aparteno. Por atingi tion necesas eduki junajn homojn krom por la menciitaj apartenoj (ekz.por sia famila aparteno oni estas edukataj de gepatroj, por sia loka aparteno de geamikoj  el la urbo aŭ vilaĝo kaj de homoj ĉirkaŭ vi, por la regiona same, por la nacia  de la lernejaj instancoj, medioj k.a.) ankaŭ por la eŭropa per aparta edukado en lernejoj (ekz. eduko por eŭropa konscio, identeco kaj aktiva civitaneco kaj per inkluzivigo de eŭropaj valoroj en tiun edukon). Oni fariĝas emocie ligita al iu komunaĵo per akcepto de kredo pri speciala valoro de la koncerna komunaĵo. Pro daŭra edukado ke la koncerna nacio estas grava ĉar ĝi havas gloran liberaman historion, gravajn historiajn personojn, riĉan kulturon ktp, oni akceptas konvinkon (kredon) ke tiu nacio estas gravega kaj oni emocie (ame) ekrilatas al ĝi, kio signifas ke oni pretas batali por ĝi kaj defendi ĝin. Sen tiu emocia kredo neniu komunaĵo povas longperspektive ekzisti. Sen tio la homoj forlasas la komunaĵon tuj post kiam ekestas iu krizo. Havante la kredon, konvinkon, sinceran emocian apartensenton (ricevitan pro eduko), oni persistos pri restado en la komunaĵo kaj helpos fortigi ĝin ankaŭ en krizaj momemntoj.

Por kredi al la speciala valoro de eŭropa socio (socio en EU) necesas eduki la junajn homojn prezentante  apartajn valorojn kiujn evoluigis Eŭropo, kiuj estas gravaj por ĉiuj eŭropanoj, kiuj distingas ĝin disde neeŭropanoj kaj pro kiuj ni eŭropanoj fieras, ĉar tiuj valoroj povus helpi ankaŭ al aliaj mondopartoj, se ili ankaŭ akceptus ilin.

Kaj fine de la projekto mi proponis la jenajn 12 eŭropajn valorojn, pri kiuj ĉiuj eŭropanoj devus esti fieraj:

PACA EŬROPO

Kion pli bonan ni povas deziri por nia estonto ol la evoluon kaj maturiĝadon en paco? Kaj harmonie kun tiu deziro  ni ĝis nun sukcesis vivi! De 1945 ne estis grandaj militoj. Kompreneble, ni devas daŭrigi tiun procezon kaj samtempe helpi al malevoluintaj mondopartoj tiel ke al ĉiuj homoj ni certigu bazajn vivkondiĉojn. Nur tiamaniere ni kontraŭstaros militojn kaj sociajn perfortojn.

 

 

EŬROPO DE HOMAJ RAJTOJ

Eŭropan konvencion de homaj rajtoj  subskribis ĉiuj landoj kaj ni devas agi harmonie kun ili. La dokumento estas rezulto de plurjarcenta spirita maturiĝado, antaŭ ĉio de Eŭropo. Kvankam ŝajnas al ĉiu logike, ke ĉiuj homoj havas la rajton digne vivi, libere moviĝi kaj sin esprimi, ricevi bazajn sanservojn, posedi loĝejon, frekventi lernejon ktp, tamen tio ne estas memkompreneblaĵo. Tial necesas ĉiam  ripeti konojn pri la homaj rajtoj kaj samtempe avertadi kiam ili ne estas aplikataj.

 

 

DEMOKRATIA EŬROPO

Ĉio komenciĝis en antikva Grekio, sed ankaŭ nuntempe ne ĉiuj havas demokration. Eŭropo devas haltigi ĉiun tendencon, kiu ebligus kreskon de totalismaj reĝimoj, kiel tiuj kiuj ĝin en la 20-a jarcento dufoje surgenuigis. Aliflanke ĝi klopodu ĉiam esti modelo por multaj landoj, kiuj tian nivelon de demokratiaj procezoj kiel Eŭropo ankoraŭ ne havas.

 

 

EŬROPO DE SOCIALAJ RAJTOJ

Ne nur ĉe la plej multaj malriĉaj landoj sed ankaŭ ĉe la riĉaj ne estas memkomprenebla afero ke la socio devas prizorgi maljunulojn, infanojn, senlaborulojn, handikapitojn… Altan nivelon de socialaj rajtoj, kiujn posedas ĉiuj kaj aparte tiuj kiuj ne kulpas pro sia pozicio troviĝi en grupo kun mapli grandaj ŝancoj akceptis laŭ la modelo de skandinaviaj landoj ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Tiun nivelon ni devas gardi ankaŭ en la estonto. Por esti ekzemplo alloga por aliaj mondopartoj ni devas konstrui laŭeble humanajn interrilatojn. Tiel ni malebligos ke nome de konkurkapitalismo oni prenu de Eŭropanoj ĉiam pli da socialaj rajtoj kaj aktivos kontraŭ la kresko de socialaj kaj materiaj diferencoj.

 

 

SOLIDARECA EŬROPO

Tial ni estas kune. Kiam iu havas problemojn, ni helpas al li. Samtempe ni scias ke  tiu helpos nin, kiam estos bezonate. Pri solidareco necesas zorgi je ĉiuj niveloj: en la familio, inter najbaroj, inter urbo kaj regionoj, inter ŝtatoj kaj per internaciaj helpfondaĵoj sed ankaŭ – se necesos – rilate defendon.

 

 

SUBSIDIARECA EŬROPO

Tio estas Eŭropo kiu kontraŭas centrismon. La ŝtaton interkonsente kreas regionoj kaj decidas sub kiuj kondiĉoj ili transdonos unuopajn decidrajtojn al komuna ŝtato.  La ŝtatoj intertraktante decidas sub kiuj kondiĉoj ili transdonos parton de sia suvereneco al la komuna Eŭropa Unio. Se same ankaŭ aliloke en la mondo oni aplikus tiun ĉi principon certe en multaj landoj ne okazus detruaj bataloj kaj teruraĵoj. Eŭropo pro tiu principo estas modela ekzemplo.

 

 

EŬROPO DE UNUECO EN DIVERSECO

Ne estas vero ke diversaj religioj, popoloj, kulturoj, kutimoj kaj politikaj direktoj signifas per si mem riĉigon. Kiam renkontiĝas diversaj grupoj, okazas plej ofte kolizioj kaj bataloj, oni esprimas malferman malamon. Sed se ni havas komunan vizion por kiu ni ĉiuj pretas aktivi, ni kiuj apartenas al diversaj grupoj, sentos tiun eŭropan buntecon kiel riĉon per kiu ni realigas la komunan vizion.

 

 

 

EŬROPO DE EGALAJ ŜANCOJ

La homoj defendas  la proprajn grupojn kaj ni suspekteme traktras kaj malfacile akceptas aliulojn. Ni  eŭropanoj bezonas edukadon por eŭropa konscio por ekhavi senton de aparteno al EU en kiu la civitanoj havas egalajn ŝancojn senkonsidere ilian sekson, rason, nacion, seksinklinon, lingvon, politikan pensmanieron ktp. Tie kie oni ne povas trovi komunajn celojn kaj viziojn la homoj devas lerni toleri kaj estimi alispeculojn.

 

 

EŬROPO DE DAŬROPOVA EVOLUO

Se ni deziras certigi la estonton por la postaj generacioj, ne sufiĉas nur subteni la daŭropovan evoluon sed nepras vivi laŭ ties principoj. La konsumismo ne rajtas resti valoro. Ni devas malpligrandigi uzon de energio, ni devas ripari interrompitajn naturajn ciklojn kaj forigi la malpuraĵojn per kiuj ni sufokas la mondon. Nia devo estas  agi kontraŭ ŝtatoj, kiuj damaĝas la naturon kaj ne konsideras la principojn de daŭropova evoluo.

 

 

 

EŬROPO DE TUTVIVA LERNADO KAJ SCIENCO

La lernado estas fundamento de racia kaj ekvilibra vivo kaj agado. La avantaĝo de homo estas ke li povas tutvive lerni, ke li lernas pli rapide ol aliaj vivestaĵoj kaj ke li povas transdoni siajn sciojn al la postaj generacioj.  Alta teknologio postulas  tutvivan kompletigadon de la scioj, subtenon por scienco kaj konsideron de ties atingoj.

 

 

 

EŬROPO DE LIBERA KREDELEKTO

La rajto libere elekti kredon kaj vivkonceptojn estas eŭropa atingaĵo ekde la tempo kiam unuaj ŝtatoj akceptis decidon pri disigo de aferoj ŝtataj disde religiaj. La homo kiel »homo religiosus« devas kredi pri la senco de sia ekzisto kaj tial li estas ankaŭ kredestaĵo. Sed ankaŭ tiukampe li bezonas liberecon mem elekti ĉu kredi al valoroj, kiujn ofertas al li diversaj religioj aŭ krei la propran rilaton al filozofiaj kaj etikaj demandoj.

 

EŬROPO RESPONDECA POR SI MEM KAJ POR LA MONDO

La rajtoj paralelas kun la respondecoj. Ni respondecas pri ni mem, pri nunaj kaj estontaj generacioj, pri niaj grupoj kaj pri la homaro. Kiam per scienco kaj ekonomia forto ni kreas novajn rimedojn por pli kvalita vivo, ni bezonas etikajn regulojn per kiuj ni juĝu ĉu la ŝanĝoj bonaj por ni domaĝas aliajn homojn aŭ estontan mondon? Ni devas agi respondece eĉ se tio  kaŭzas  pli malrapidan evoluon kaj pli malgrandan profiton.

Mi petas la legantojn de tiuj vicoj fari  rimarkojn kaj kompletigojn. Tamen pensu ĉefe pri tio ke ne estu multaj novaj valoroj. Eduki signifas meti en kapojn de edukitoj minimuman sed klaran kaj simplan ideon. La E-komunaĵon tre firme kuntenas nur unu komuna ideo (tiel nomata interna ideo): "Per Esperanto ni plibonigos, plipacigos, plihumanigos la mondon". Kaj ke tiu simpla valoro pli profunde eniru nian subkonscion, ĝi eĉ ne estis iam ajn klare difinita. Tamen, ĝuste pro tio, ke tiu simpla valoro donas al ni ĉiuj la senton ke nia komunaĵo estas tre grava por la estonto de la mondo, ni pretas oferi por ĝi multan tempon, ofte malamikiĝas kun konatoj pro Esperanto (do ni oferas nin por nia komunaĵo), pretas batali por ĝi. Tial laŭ mi ne estas timo ke la Esperantistaro malaperos. Malgraŭ eĉ la formala venko de la angla daŭre restos multaj homoj kiuj scios ke tiu venko ne estas por ĉiam kaj ke nur per neŭtrala lingvo eblas "plibonigi, plipacigi kaj plihumanigi la mondon".

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Published at 14:02 / 2 comments / 354 visits
This post is public

July 29, 2008

Universala Kongreso seniluziiga

100-jariĝo estas vere unika jubileo. Oni devas atendi pliajn cent jarojn por havi ĝin. Ĉiu kiu festas ian centjariĝon klopodas inventi ion kion ĉiuj festantoj longe memoros, iun aparte originalan programeron. Ni en Maribor pasintjare okaze de 120-jariĝo de Esperanto produktigis grandegan torton en formo de E-flago, petis glaciaĵiston dum la kongresa semajno speciale produkti verdan Esperanto-glaciaĵon kaj la gastejestron por ni oferti verdan bieron. Ĉiuj kongresanoj memoros tion longe. La oficistoj de UEA kiuj organizis la 100-an UK en Roterdamo montris eĉ ne ereton da inventemo. La kongreso estis pli ol tradicia. Sen iu ajn signo de originaleco (imagu, EU proklamis la sekvan jaron: Jaro de originaleco kaj kreemo). En la komencaj tagoj eĉ ne estis iu ajn skribaĵo sur la kongresejo. Dum la tuta kongreso multfoje sur la pordoj ne troviĝis nomoj de la ĉambroj aŭ se ili estis, estis sur improvizita paperaĉo skribita mane kaj gluita per glupapero. Krom du konferencoj pri UEA-centjara kiuj ne allogis multajn kongresanojn, neniu ero montris la jubileecon. Eĉ la solenan parolon ne faris la aktuala prezidanto sed H.Tonkin. Inter la diplomataro sidis malpli ol 10 personoj inter kiuj nur unu ambasadoro (la kroata) kaj la ceteraj estis diversaj oficistoj. La solena protektanto estis prezidanto de la dua ĉambro de la parlamento!!. Ĉio tio montras ke la organizantoj absolute ne klopodis serĉi kaj trovi pli gravajn personojn kaj politikistojn, kiuj subtenus la kongreson kaj kontribuus al ties soleneco. Pri la loĝigado ankaŭ estis aro da gravaj misaĵoj. Mi vere ne povas scii kiom da homoj havis komplikaĵojn sed duono de miaj konatoj plendegis pro grandiozaj fuŝoj pri loĝigado. Pluraj estis la antaŭlastan tagon elpelitaj el siaj hoteloj ĉar tiam komenciĝis granda karnavalo kaj la hoteloj bezonis ĉambrojn por novaj gastoj. Mi ne scias ĉu UEA sciis tion antaŭe aŭ ne, sed tio kaŭzis amason da problemoj. Ŝparante pri la ejoj oni ne certigis salonon kiu akceptus la tutan kongresanaron por programeroj kiel malfermo, koncertoj, fermo ktp. La centra salono (Hodler) povis akcepti maksimume 900 personojn (al la kongreso aliĝis 1850). Do oni starigis en aŭlo du iom grandajn televidekranojn kaj seĝojn kie surekrane la restintaj kongresanoj povis spekti la programojn (per la hodiaŭa tekniko eblus organizi ke la programo estas rekte spektebla per interreto kaj ni ĉiuj povus resti hejme, sen pagi altan kotizon (unutaga kotizpago estis 45 eŭroj!). Lundon kiam antaŭtage la nura programo konsistis el po kvin laborejoj de Instruiga Lundo oni antaŭvidis 5 ejojn kiuj povis ĉiuj kune akcepti ne pli ol 300 personojn. Multegaj homoj ne povis eniri kaj simple ne povis partopreni en io ajn. Mia ĝenerala impreso estis: La kongreson organizis nur la profesia teamo de UEA preskaŭ sen helpo de aliaj, do homoj kiuj dum la tuta jaro saturiĝas de esperantistoj kaj tute ne havas la plej etan entuziasmon por pripensi novajn aferojn. Ŝajne ili de komenco havis nur du celojn: organizi ĉion per la plej minimuma elspezo kaj laŭeble rapide iri ripozi kaj forgesi la esperantistojn, kompreneble tamen kun la laŭeble granda profito. Mi estis tre seniluziigita. Alia afero estis ke certaj tradiciaj programeroj pro bonaj gvidantoj (kiuj ne estis por tio pagitaj) estis tre bonaj kaj ke nia EEU-agado kontentigis niajn atendojn. La asembleo de EEU efike laboris kaj absolvis ĉiujn planitajn laborpunktojn. Interalie okazis elekto de la estraro kaj oni reelektis la saman kiel en la pasinta mandato - nome Sean kiel prezidanto, Flory kiel vicprezidantino kaj kasistino, mi kiel sekretario kaj Georgo (Handzlik) kaj Petro (Balaž) kiel membroj. En la malferma kunveno de EEU partoprenis ĉirkaŭ 150 personoj kaj konstruplene diskutis pri la celoj kaj planoj de EEU. Ni havis 2 estrarkunsidojn, du kunsidojn kun GEA kaj Herzberganoj pri la sekva EEU-kongreso en Herzberg (28-a de majo ĝis 1-a de junio 2009) kaj kelkajn aliajn kunvenojn pri lernofaciligaj ecoj kaj tiusenca strategio kaj pri la kongreso en 2011.
Published at 08:35 / 3 comments / 387 visits
This post is public

July 29, 2008

PRI LA ROLO DE UEA

Reage al aertikoleto de Luis Ladeira pri la estonta rolo de UEA mi skribis la jenon: UEA ekzistas 100 jarojn baze de individuaj membroj, heredoj kaj UKoj. Ĝi neniam havis eĉ la plej etan kuraĝon ŝanĝi ion en la maniero labori. Ĝi ankaŭ nuntempe ne faros tion. Novajn vojojn ekiros aliaj - ne UEA. La eksperimenton de Herzberg eble iu sekvos aŭ Herzberg mem plivastigos, sed UEA ne helpos en tio. La instruadon en interreto ne faras UEA nek ILEI, tion faras E@I, Katalin Kovacs kaj TEJO helpataj de ESF, ne de UEA. Ĝi ankaŭ neniam helpos. Novaj esperantistoj lernintaj perrete ne komprenas kaj ne emas iri al aranĝoj kia UK. Slovakoj (denove E@I) entreprenis organizi kunvenon de tiuj gejunuloj. Novaj movadoj kaj ŝanĝoj okazos, sed ekster UEA. Mi ne kontraŭstaras UEA. Ĝi aktivu kaj agu tiel longe ĝis ĝi trovos sufiĉe da pagantoj por servoj kiujn ofertas UEA (Revuo, UKoj kaj kelkaj informoj). Samtempe agos kaj aktivos ĉiam pli da diversaj aliaj organizoj kaj unuopuloj. Sen ili ni ne havus iun ajn elektronikan servon kaj absolute ne la E-vikipedion. Sen ili ni ne havus belajn informfilmojn kiel Esperanto estas... Zlatko
Published at 12:43 / 1 comment / 280 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...