June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (1)
October 2009 (2)
September 2009 (2)
August 2009 (2)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (4)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (4)
November 2008 (2)
October 2008 (5)
September 2008 (4)
August 2008 (7)
July 2008 (3)
June 2008 (3)
May 2008 (4)
April 2008 (3)
March 2008 (3)
February 2008 (8)
January 2008 (2)
December 2007 (5)

June 9, 2008

Ĉe Benediktanoj

Pasintan semajnon mi estis dum kvar tagoj en monasterio de Benediktanoj (katolika ordo) en Aŭstrio apud St. Gilgen proksime de Salzburg. Mi partoprenas en Eŭropa projekto kies celo estas esplori  kiuj en la reguloj de Sankta Benedikto de Nursia el la 6-a jarcento, laŭ kiuj ankaŭ nuntempe vivas Benediktanoj forte influis la nuntempajn eŭropajn valorojn. Partoprenas 3 edukinstitucioj por plenkreskuloj kaj la menciita monasterio. Por mi, kiu estas agnostikulo, estis aparte interesa sperto. Ni ne nur laboris komune, sed ankaŭ klopodis vivi en la stilo de la "frataro" de Benediktuloj. Tio signifas, ke ni jam je la 6,30 matene kolektiĝis en la preĝejo kaj partoprenis la meson, je la 7,15 havis gimnastikon, je la 8-a matenmanĝon, inter la 9-a kaj 11,30 ni laboris, je la 11,30 ni meditis, je la 12-a estis tagmanĝo, ekde la 14a ĝis la 17.30 refoje laboro, tiam vespera meso kaj poste vespermanĝo. Sed ni havis ankaŭ vizitojn al salzburgaj institucioj (ni vizitis tiean sinagogon kaj tagĵurnalon Salzburgaj novaĵoj). Fine de la aranĝo mi resumis mian sperton:

"En la jaro de interkultura dialogo mi komprenis la jenon: La interkultura dialogo per si mem ne estas  ebla. La benediktanoj ne sukcesis kaj ne povas konvinki min fariĝi kataoliko aŭ benediktano, samkiel mi ne sukcesas konvinki ilin fariĝi agnostikuloj aŭ eble esperantistoj. Ni do ne havas komunajn punktojn. Niaj diferencoj estas tiaj ke ni ne povas dialogi. Sed ni elektis super niaj apartenoj komunan celon, kiu donas sencon al la ekzisto de nia laborgrupo, la celon serĉi la eŭropajn valorojn kaj ni faris tion sincere, kore. Pro tio ekestis ne nur laborgrupo sed ankaŭ amika grupo en kiu mi inegris la benediktanojn kaj ili integris min. Havante komunan celon por nia grupo ni ekapartenis al tiu nova grupo en kiu ni reciproke ŝatas nin  kaj interesiĝas pri niaj diferencoj. En tia konteksto niaj diferencoj estas utilaj kaj interesaj. Ni restas en niaj antaŭaj grupoj sed ni kreis novan kiu havas komunan celon kaj ne ekskludas la antaŭajn apartenojn.

Samtiel por EU ni unue devas trovi kaj difini la celon, do la sencon de la ekzisto de EU. Poste la eŭropaj valoroj estos nur edukrimedo por firmigi la apartenon de eŭropanoj al tiu eŭropa komunaĵo pro ties senco kaj celo. Laŭ mi la plej elementa difino de  la celo (senco) de EU estas: Fortigi EU-on por ke ĝi fariĝu sufiĉe influa rilate la decidojn pri la sukcesa kaj daŭropova vivo sur la terglobo!

Por atingi tiun celon estas necesaj rimedoj:

a) Edukado de eŭropanoj por eŭropa konscio (edukobjekto en lernejoj kaj enkonstruo de edukaj elementoj en pluraj instruobjektoj) kies enhavo baziĝas je eŭropaj valoroj (vidu sube)

b) Elekti ĉefsimbolon kaj rekonilon de Eŭropanoj (neŭtralan lingvon, kiu nek estas lingvo de iu el eŭropaj nacioj nek de iu alia monda regiono)

c) elekti ritojn kaj ritsimbolojn: Eŭropan himnon kun teksto en eŭropa lingvo, eŭropan flagon kaj blazonon. 

Se Eŭropanoj akceptas tiun celon kaj rimedojn de EU, oni devas eduki novajn generaciojn pri la eŭropaj valoroj pro kiuj ili estos fieraj aparteni al eŭropanoj. Laŭ mi tiuj eŭropaj valoroj (do chefe tiuj kiuj nek estas specife naciaj de iu EU-nacio nek estas karakterizaj ekster Eŭropo) estas:

  1. Eŭropo de homrajtoj
  2. Soziala Eŭropo
  3. Solidareco
  4. Demokratio
  5. Eŭropu de unueco en diverseco (Diverseco kiel valoro)
  6. Subsidiareco
  7. Eŭropo kontraŭ diskriminado (Respekto por alispeculoj kaj aliagantoj)
  8. Eŭropo respondeca - por si mem kaj por aliaj mondopartoj
  9. Eŭropo de la Paco
  10. Eŭropo de tutviva lernado kaj de scienco
  11. Eŭropo de daŭropova evoluo
  12. Eŭropo de libera elekto de religio aŭ kredo (Sekulareco)"

 

 

Published at 14:07 / 2 comments / 317 visits
This post is public

June 18, 2008

Utopiismo kaj realismo

Hodiaŭ en EDE-listo Alekĉjo skribis:

Eŭropo eblas, sed laŭ alia plano.

Mi ne volas monecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas egalecan Eŭropon. Mono nur kreas malegalecon.

Mi ne volas demokratiecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas liberecan Eŭropon. Nuna "Demokratio" nur estas elektata reĝado.

Mi ne volas usoneman Eŭropon. Mi volas Eŭropon kiu havas sian fortan identecon.

Sed tio ne eblas per konstituciaj traktatoj. Sed ni devas kune ekkonstrui pli bonan mondon, senmone, sen estroj, sendetruaĵe, en kiu ni povos vere plene vivi.

Mi ja estas utopisto, sed ankaŭ Zamenhof estis.

Do dankon al la irlandanoj (kiuj diris NE al Eŭropa traktato) kiuj permesis al ni ne detrui Eŭropon.

Vivu Eŭropo! Vivu Esperanto! Vivu libereco kaj egaleco kaj solidareco!

Malvivu mono kaj estraro!

Alekĉjo

 Mi respondis jene:

Kara utopiisto! Ankaŭ utopiistoj devas ĉiutage manĝi kaj ie loĝi. Sekve ankaŭ ili devas esti paralele kun sia "dezirata" libero kaj utopiismo en alia parto de sia vivo realistoj. Perlabori monon en praktika vivo kaj samtempe teorie ĝin negi, vivi laŭ reguloj de socioj ĉirkaŭ si kaj samtempe negi tiujn regulojn postulante absolutan liberecon estas ne utopio sed skizofrenio.

Kompreneble ke en la listoj ni povas diskuti kaj prezenti kian ajn ideon, sed se ni volas partopreni en reala politiko,  tiam ni devas esti realismaj. Per utopiaj ideoj en la reala politiko kaj konvinkado de voĉdonantoj per utopiaĵoj ni havas nenian ŝancon.

Mi konsentas ke nur mona Eŭropo estas malbona Eŭropo, kaj mi konsentas ke nur severaj reguloj ne povas esti bazo por komuna EU, sed la realismo diras ke monon ni bedaŭrinde bezonos ankoraŭ certan tempon kaj absoluta libereco kondukas al kaoso. Do, nepre necesas por ĉiu reala vivo krom la ideoj kaj kulturo ankaŭ ekonomia financa politiko kaj reguloj kiuj limigas la liberecon, sed ebligas socian funkciadon.

Published at 08:48 / 1 comment / 221 visits
This post is public

June 18, 2008

VACLAV KLAUS KONTRAŬ ESPERANTO

Hodiaŭ matene en la belga radio Rtbf oni aperigis citon de ĉeĥa prezidanto Vaclav Klaus en kiu li deklaras Esperanton morta lingvo (parolas pri tio ke Eŭropo ne rajtas esti memidenteca unuo kiel estas la naciaj ŝtatoj kaj ke Eŭropo tiusence estas morta kiel Esperanto, diference de naciaj ŝtatoj kiuj vivas kiel iliaj naciaj lingvoj (naturaj lingvoj – naturaj shtatoj dum EU estas artefarita kiel Esperanto kiu krome estas ankaŭ morta). Je tio reagis Germain Pirlot (al la Radio) per trafa letero en la franca. Mi sendis jenan aldonan rimarkon al li.

 Kara Germain!

Vi bone respondis. Necesus krome memorigi la ĉehojn ke ilia lingvo mem estas tipa ekzemplo de artefariteco. Nome la parola nuna ĉeĥa lingvo estas tute alia ol tiu kiun oni skribas  kaj traktas oficiala. En la 19-a jarcento la ĉeĥoj decidis ke la lernata, literatura lingvo estos lingvo bazita sur tradicio kreita kelkajn jarcentojn antaŭe kaj ekde tiam la lernata oficiala lingvo kiun la ĉeĥoj lernas kun peno en lernejoj  kaj pri kiu ili parolas ke ĝi estas la gepatra, estas lingvo tute ne parolata de homoj, sekve trudita versio de malnova kaj vere mortinta lingvo rilate ĝian parolan uzon. Esperanto almenaŭ ne havas tiun skizofrenian situacion, ĝi estas same viva en parola kaj en la skriba maniero kaj tiusence identa.

Zlatko

 Mi petas speciale la ĉehojn kaj tiujn kiuj konas la ĉeĥan lingvan situacion reagi rekte al la kabineto de Vaclav Klaus kaj al la ĉehaj publikaj medioj per trafa argumentado je tiu absurda aserto de iu ŝtatprezidanto, kiu evidente ne nur estas kontraŭ Esperanto sed ankaŭ kontraŭ EU.

Published at 08:53 / 1 comment / 256 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...