December 12, 2007
Pri aparteno al E-popolo
Mi konsentas ke ĉiu rajtas decidi mem pri sia nomo kaj oficiala membreco (aparteno), sed tiu decido ne influas la veron. Mi renkontis multajn Romaojn kiuj oficiale negas ke ili estas Romaoj ĉar tio povus damaĝi ilin. Ili pravas, ili rajtas negi por utili al si. Sed tio ne ŝanĝas la veron ke ili estas Romaoj. Se iu ne volas akcepti esti esperantisto (aŭ kiel mi dirus E-popolano), tion li kompreneble rajtas. Sed se li pledas por Esperanto ĉe neesperantistoj, tiu lia negado neniel ŝanĝos la fakton ke aliaj konsideros lin esperantisto kune kun siaj antaŭjuĝoj pri Esperanto kaj esperantismo.
Mi persone preferas ne mensogi al mi mem kaj akceptas ke mi estas "E-popolano" kun ĉiuj bonaj kaj malbonaj aspektoj de tio (ke fojfoje mi efikas kiel utopiisto pri utopio kiun aliaj ne kredas). Se mi renkontas homojn kiuj estas tute fermitaj por tiu mia aparteno, mi simple interrompas la kontakton. Mi neniun konvinkadas pri kvalitoj de Esperanto se tiu klare montras ke li malakceptas la aferon. Mi scias ke mi ne povas konvinki lin kaj mi foriras. Ne gravas kion li opinios pri mi. Temas pri la apartensento al aliaj valoroj. Homo kiu estas konvinkita, ke la mondo estas bona tia kia ĝi estas, do ke regas ĝin lingve la angla (ĉar ja la historio montris ke ĉiam regis lingvoj de la plej potencaj elitoj) simple sentas homojn kiuj tion ne akceptas kiel malaamikoj de ilia mondokoncepto. Temas pri la sama psikologia rilato kiel diverseco de religiaj konceptoj.
Se mi estus konvinkita katoliko, mi neniel povus konvinki islamanon, ke li malpravas. Kvankam ŝajnas ke ĉe lingva demando ne temas pri la samo, ke ĉi tie ni havas objektivajn argumentojn, tamen ne estas tiel. La homan rilaton ankaŭ al tio difinas liaj konceptoj pri la valoro de io. Homo kies vivkoncepto enhavas la internacian lingvan staton en kiu regas la angla kiel io bona, neniel kapablas akcepti argumentadon kiu renversos tiun lian vivkoncepton.
Zlatko
-
Published at 09:09
/
2 comments
/
561 visits
-
This post is public
December 14, 2007
ALIAJ VIDPUNKTOJ PRI LA KAŬZOJ DE JUGOSLAVIA TRAGEDIO
Nun, distance de unu jardeko oni povas starigi ankaŭ aliajn vidpunktojn ol estas la ĝisnunaj. Mi, kiu naskiĝis en komenco de komunisma erao en Jugoslavio kaj pasigis mian plej aktivan vivperiodon en tiu tempo, tamen neniam estinte en la Partio, povas kun ioma objektiveco starigi alian vidpunkton. Naciismo en Jugoslavio ne estis la kaŭzo de la disfalo samkiel ne la ekonomia krizo. Kio do?
En 1945 Jugoslavio estis ekonomie detruita lando. Antaŭ la dua mondmilito ĝi estis 95% agrara lando (95% de la loĝantaro vivis de la produktoj el la kamparo). Dum kvar militaj jaroj kun unu el la plej aktivaj ribelmovadoj, kio kaŭzis pli da detruado ol en landoj sen ribelo, la lando estis preskaŭ komplete detruita. Restis nur iom da industrio en Slovenio kaj en kelkaj kroatiaj kaj vojvodinaj urboj. En tia stato la egalisma komunismo havis pozitivajn efektojn. Ĝi devigis la homojn senpage labori por rekonstrui la landon, sed per dekretoj oni atingis ankaŭ kelkajn tre bonajn efikojn: la juran egalrajtecon de inoj kun viroj, kio kaŭzis ankaŭ grandan efektivan progreson sur tiu kampo, la egalan rajton je lernado en lernejoj por ĉiuj infanoj kaj la minimuman sed gravan elementan sanasekuron por ĉiuj. Mi mem naskiĝis en la plej eble malriĉa familio (miaj gepatroj devenas el la kamparo, kaj sen socialismo mi verŝajne neniam povus fari pli ol 4-jaran lerenejon. Senpagaj lernejoj kaj fakultatoj ebligis al mi plenan eluzon de miaj kapabloj. Tiu deviga (efektive malhumana) sistemo tamen sukcesis en mallonga tempo dum dek jaroj tiom evoluigi la landan ekonomion, ke ĝi jam grandskale transformiĝis al industria lando. Post 10 jaroj jam 30% de la loĝantaro vivtenis sin laborante ekster kampara sfero. Sep - ok jarojn pli poste Tito malfermis la landlimojn kaj tiuj, kiuj ne kontentis pri la komunismo povis iri kien ajn en Eŭropon labori. Unu miliono da Jugoslavoj efektive uzis tiun eblecon kaj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj skandinaviaj landoj. Ili sendis multan perlaboritan monon al siaj parencoj en Jugoslavion kaj tio kontribuis al plia ekonomia kresko. Meze de sesdekaj jaroj ekevoluis turismo kaj en tiu periodo jam kreiĝis sufiĉe firma tavolo de relative riĉaj homoj, ĉefe en regionoj historie pli evoluintaj: Slovenio, Kroatio kaj Vojvodino. La tavolo de riĉuloj bezonis ekonomian liberecon por povi riĉiĝi ankoraŭ pli. La superfluan monon oni grandskale uzis por konstrui semajnfindomojn kaj aĉeti aŭtojn, ĉar la komunismaj leĝoj malpermesis al privatulo havi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj. Direktoroj de grandentreprenoj (do komunistoj) havis grandajn monsumojn ricevitajn de koruptpagoj kaj tenis ilin en eksterklando, malgrandaj entreprenistoj same havis ĉiam pli da mono, kiun ne eblis pluinvesti. Politikaj ĉefoj kaj altranguloj en polico, armeo, juĝistaro, kiuj havis sufiĉe altajn salajrojn kaj multajn privilegiojn ankaŭ riĉiĝis. Iuj regionoj elstaris pli ol aliaj. Slovenio floris. Oni konstruis tioman industrion, ke necesis importi laboristojn el pli sudaj partoj de Jugoslavio. Kroatia turismo alportis grandajn profitojn. La riĉa tavolo parte konsistanta el komunistoj mem kaj parte el etindustriistoj kaj parte el parencoj de gastlaboristoj ĉiam pli malkontentis. Tiu tavolo ĉiam pli premis kaj postulis ekonomiajn reformojn. Sed post du klopodoj de Tito iom liberaligi la ekonomian sistemon la kontraŭbatoj de ortodoksaj komunistoj tion malebligis. La malkontentaj riĉuloj en ĉiuj jugoslaviaj partoj ne vidis alian manieron faligi la ekonomiajn barierojn ol per naciismo kontraŭbatali la komunisman ortodoksismon. Ĝi estas la plej rapida kaj efika maniero kuntreni la popolamasojn kaj faligi la bremsantan politikekonomian sistemon, kiun subtenis la polico kaj la armeo. La unuan naciisman revolucieton organizis liberalaj komunistoj mem en Kroatio fine de sesdekaj jaroj, kio kulminis en 1971 kiam denove pro la premo de ortodoksistoj Tito perforte faligis la komunistan registaron en Kroatio kaj anstataŭigis ĝin per alia. Sed baldaŭ poste li devis renversigi ankaŭ similan liberalisman movadon inter komunistoj de Serbio. Sed tio devigis la potenculojn ŝanĝi la konstitucion. En 1976 oni akceptis novan konstitucion. Ne ŝanĝinte la poliitikekonomiajn principojn de egalismo oni enkondukis preskaŭ konfederacian sistemon de respublikoj kaj regionoj (entute 8). La nova konstitucio ne povis kontentigi la novriĉulojn, ĉar daŭre la ekonomia sistemo ne ebligis liberan pluinvestadon kaj pliriĉigadon. Sed ĝi ebligis multe pli sendependan regadon far de komunistoj interne de respublikoj, do ĝi ebligis kreskadon de naciismaj tendencoj. Post la morto de Tito en 1980 la sistemo estis blokita. La nova konstitucio kun institucio de vetoo (se nur unu respubliko ne konsentis, oni ne povis akcepti decidojn) Jugoslavio praktike ne plu politike ekzistis. Komunan rolon havis nur ankoraŭ la armeo kaj la ekstera politiko. Ĉio alia okazis interne de la respublikoj. Ankaŭ la policoj estis plene respublikaj. Okdekaj jaroj estis krome karakterizitaj de ioma ekonomia malkresko. Necesis repagadi la prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis. Sed la ĉefa problemo efektive fariĝis la ĉiam pli grandaj regionaj evoludiferencoj. Meze de okdekaj jaroj la diferenco inter la plej riĉa Slovenio kaj la plej malriĉa Kosovo estis dekobla (pokapa enspezo en Slovenio estis 3500 dolaroj kaj en Kosovo 350). La politika alta grado de autonomioj kaŭzis, ke la Slovenoj kaj Kroatioj estis ĉiam pli malkontentaj, ĉar ili ne povis pli rapide evolui dum Kosovo malkontentis pro sia ekstrema malriĉo. Dum dek jaroj de la morto de Tito evoluis naciismoj en ĉiuj republikoj kaj regionoj esence kaŭzitaj de la riĉaj tavoloj en ili, kiuj pro limigoj de la komunisma ŝtato ne havis la eblecon pliriĉiĝi. Iliaj filoj estis ĵurnalistoj, literaturistoj kaj profesoroj. Ili ĉiam pli influis al ĝenerala naciisma etoso. La riĉa tavolo (konsistanta grandparte el la komunistoj mem) fakte ne batalis kontraŭ Jugoslavio, sed kontraŭ la ekonomia komunisma sistemo. Se oni enkondukus plurpartian sistemon kun forigo de ekonomiaj limigoj (ŝtata centrisma ekonomio) pli frue, Jugoslavio ne disfalus. Ĉar la riĉuloj havus intereson havi pli grandan merkaton. Tamen la ortodokaj komunistoj tro longe malpermesis tion kaj kaŭzis la tragedion de eksa Jugoslavio.
Mia tezo do estas, ke la kaŭzo de la disfalo ne estis malkonvena nacia politiko de Jugoslavio (kontraŭe - ĝi estis maksimume justa por granda plimulto de nacioj en tiu lando), sed la malkontento de burĝaj novtavoloj en ĉiuj regionoj de Jugoslavio pro la rigida nekapitalista ekonomia sistemo, kiu ne ebligis al ili senlime pliriĉiĝi. Ili ne povis diri al la popoloj ke ili volas esti pli riĉaj kaj tion malebligas la komunismo por kuntreni la amasojn al iuspeca revolucio. Tio eblis nur per truko arte provoki naciismojn, asertante ke por la „malbona stato“ kulpas alia nacio. Kroatoj kaj slovenoj akuzis serbojn preni ilian monon, serboj akuzis albanojn en Kosovo kiuj volas detrui la serbojn tie. Dum kelkjara planata uzo de la publikrimedoj por krei la atmosferon de nacia malamo pro elpensitaj maljustaĵoj far alia nacio – la popoloj estis frenezigitaj kaj „pretaj“ por la milita manipulo.
-
Published at 13:14
/
0 comments
/
536 visits
-
This post is public
December 14, 2007
KIAL MI MALAMAS DIKTATORAN REĜIMON?
Mi naskiĝis en tre malriĉa duonvilaĝana, duonproleta familio. Sed tiam estis dikatora reĝimo en kiu regis komunisma partio kaj oni devigis ankaŭ malriĉajn familiojn sendi siajn infanojn al lernejoj kaj oni devigis la lern- kaj studsistemon senpage eduki min eĉ en meza lernejo kaj universitato. Kaj tial mi misuzis tiun aĉan rajton kaj studis eĉ du-foje.
La diktatora sistemo devigis nin ĉiujn diri al aliaj „kamarado“ kaj ni ne ricevis en la eduksistemo senton estimegi pli superajn poziciulojn ol ni mem estis. Mia granda peko fariĝis ke mi naskita en preskaŭ „kasto de netuŝebluloj“ tute ne timis akcepti rolon de prezidanto de tutŝtata esperanto-asocio kaj en tiu rolo tute ne timis viziti ŝtatajn gravulojn kaj egalece paroli kun ili.
La diktatora sistemo donis la eblecon al burokratoj ke ili mem foje decidu ĉu obei la leĝon aŭ ne. Teruraĵo! Mi foje decidis fondi firmaon kiu agados por antaŭenigi Esperanton kaj kulturon. Kaj, imagu, mi eĉ ne estis membro de la diktatora partio. Kaj mi devis havi aprobon por tio de posedanto de la ejoj kie la firmao funkcios. Mi volis fondi ĝin en ejoj de Esperanto-societo kiu ne estis posedanto, sed luanto de la ejoj. Venis ŝtata burokrato por kontroli la paperojn. Ho teruro! En demokratio li neniel rajtus aprobi tion, ĉar estis kontraŭleĝa afero, sed tiu aĉulo faris tion. Li aprobis pro tio, ke al li ŝajnis simpatia la ideo de iu junulo fondi entreprenon por kulturo kaj Esperanto.
La diktatora sistemo decidis devigi nin ĉiujn laŭeble multe partopreni en aktivado de neregistaraj organizoj kaj forŝtelinte (naciiginte) multajn domojn de militkrimuloj kaj kompatindaj riĉeguloj transdonis la ejojn al interalie multaj neregistarj organizoj. Eĉ al tiuj utopiistaj esperantistoj oni donis 100 kvadratmetrojn en zagreba urbcentra kvartalo. Kaj la terura sistemo ne atentis la sanktajn merkatleĝojn tiel ke ni povis uzi tiujn ejojn en Amruŝeva strato kontraŭ centona pago ol estus la merkata.
Poste tiu diktatorsistemo devigis la gvidantojn de la entreprenoj obei la laboristajn administraciajn komitatojn kaj faris tre severajn leĝojn laŭ kiuj la monavidaj direktoroj ne povis facile forigi de la laboro iun ajn laboriston, se li ne havis verajn pruvojn ke tiu ne volis labori. Tiel mi kiel direktoro devis obei aliajn kun mi laborantajn esperantistojn kaj kune kun ili decidi pri la laborprogramoj kaj financoj. Tiel ni ĉiuj fariĝis mezposedantaj personoj anstataŭ ke nur mi fariĝu tre riĉa.
La terura sistemo subtenis en publikaj medioj kiel gazetaro, televido kaj radio elsendojn kun kulturaj kaj prisciencaj enhavoj, kiuj ne respektis la ĝeneralan merkatan valoron de la seks- kaj klaĉavida amaso. Pro tio esperantistoj ofte estis en televido, radio kaj gazetaro kun interesaj kulturaj iniciatoj kaj la kompatinda publiko devis aŭskulti ankaŭ ilin.
La diktatora reĝimo eĉ venis al la ideo malebligi la kontraŭulojn de la reĝimo permesante al ili iri tien kie tia reĝimo ne ekzistas, do oni distribuis pasportojn al la civitanoj kaj ni esperantistoj povis vojaĝi kien ajn kaj vidi kiel funkcias la tiel aspirata demokratio. Kaj tiam tre tre malmultaj esperantistoj decidis foriri al la dezirata libera mondo. Tien kie la sankta merkato malebligis ke oni estu relative certa pri sia laborloko, tien kie oni povis ege multe labori por povi aĉeti nenecesajn varojn kaj forgesi pri Esperanto, tiu utopiaĵo sen merkata valoro.
Certe ke mi nur kun amaro povas pensi pri tiuj tempoj.
-
Published at 13:27
/
5 comments
/
735 visits
-
This post is public
December 17, 2007
HIPOKRITA LINGVA POLITIKO EN EU
Eŭropa komisiono proklamis egalrajtan lingvan politikon (ĉiuj civitanoj povas oficiale uzi siajn naciajn lingvojn kie ajn kaj ricevi dokumentojn kaj respondojn en siaj lingvoj), sed por praktika uzo ili elpensis principon, laŭ kiu ĉiu eŭropano devus scii krom la gepatra ankoraŭ du fremdajn lingvojn. Tial eblas legi en eŭrobarometro (http://europa.eu.int/comm/public_opinion/archives/eb_special_en.htm) ke la enketitoj je la demando, kiujn du lingvojn ili ŝatus lerni, respondis per 77% ke la anglan kaj 33% la francan. Do estas logike ke EU-institucioj sekvu la deziron de la civitanoj kaj tiel subtenas unulingvecon, kiun ili formale malaprobas. Ĉiuj lernas la anglan, krom la angloj kaj irlandanoj, kiuj apenaŭ lernas fremadajn lingvojn. La formala lingva egalrajteco realiĝas tiel ke en ĉiuj lingvoj ni ricevas dokumentojn kun plurmonata malfruo aŭ neniam (vidu pri multlingveco che http://europa.eu.int/languages/ , kie dum pli ol unu jaro ekde starto oni ne aperigis la bazan tekston en ĉiuj EU-lingvoj). Eĉ tie kiel oni havas je dispono interpretistojn kaj tradukistojn por ĉiuj lingvoj (ekz. en Eŭropa Parlamento) la interpretadoj estas ofte kun multaj eraroj, tiel ke la parlamentanoj estas devigitaj ĉiam pli ofte paroli en la angla, por ne dependi de humoro de la interpretistoj. Eĉ en la skribaj tekstoj je la plej alta nivelo estas la tradukprecizeco tre dubinda. Kiel sekretario de EEU mi skribis leteron al Komisionano por edukado de EU, sinjoro Ian Figel kaj starigis al li 4 konkretajn demandojn rilate al dokumento en kiu EU-komisiono asertis »ke artefaritaj lingvoj ne havas kulturreferencojn«.
- Kiuj estas, baze de tiu aserto, artefaritaj lingvoj?
- Kiu difinis la diferencojn inter artefaritaj kaj aliaj lingvoj kaj kiel?
- En kiu kunveno la Eŭropa Komsiono akceptis la supran tekston?
- Se Eŭropa Komsiono opinias Esperanton artefarita lingvo kiu ne havas »per definitionem« kulturajn referencojn, ĉu tiukaze originalaj libroj skribitaj en ĝi, artikoloj pri sciencoj en Vikipedio kaj milionoj da tekstoj en Esperanto en interreto estas fantomaj fenomenoj, kiuj ne rilatas al kulturo?
Mi ricevis respondon de lia konsilanto sinjoro Delmolly en la slovena, kiun ne indas traduki, ĉar mi ne komprenis ĝin. Estis galimatio de politikaj frazaĉoj kelkloke sintakse tute ne klaraj. Mi petis originalon kaj oni sendis al mi la anglan tekston, kiu same estis ne pli bona.
En marto 2006 vizitis Slovenion sinjoro prezidanto de la Eŭropa Komisiono Baroso kaj dum publika televida interparolo iu sinjoro demandis lin kiel EU imagas edukan sistemon, se oni deziras maksimuman sciintershanĝon (ke profesoroj gastprelegu kie ajn kaj studentoj studu kie ajn), sen interkonsento pri lingvo en kiu tio okazu? Rektan respondon li ne donis sed parolis pri egalrajteco de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj neceso plu havi tion.
Kia estas la praktiko? La homoj elturniĝas. Profesoroj ja prelegas en la angla kaj studentoj lernas kaj aŭskultas en la angla. Tiel oni daŭrigas la neformalan, sed evidente ie planitan praktikon, kiu enkondukas neegalrajtan unulingvan Eŭropon, kiun oni formale kontraŭstaras.
EEU (vidu: http://lingvo.org/eo/2/15) dum du jaroj registris pli ol 1000 laborpostenajn anoncojn en oficejoj de EU-administracio kaj entreprenoj de EU financataj, kiuj kondiĉigas ke la kandidatoj devas koni la anglan je la nivelo de denaskulo! Al demandoj de kelkaj Eŭropaj parlamentanoj ĉu tio ne estas diskriminacio venis la respondo ke NE.
La raporto de prof. Grin, laŭ la mendo de franca edukministerio, klare diras, ke Grandbritio ĉiujare gajnas minimume 17 miliardojn da eŭroj per vendo de servoj rilataj al la angla lingvo. Se oni uzus en komunaj instancoj neŭtralan lingvon, EU ŝparus 25 miliardojn kaj la gajno estus egalrajte distribuita inter ĉiuj (http://lingvo.org/grin ) . Riĉa Grandbritio gajnas multegan monon de la malpli riĉaj popoloj de EU.
Kial la reganta tavolo de EU ne komprenas, ke devas ĉiuj krom unu , se oni volas komuniki en multlingva komunumo, rezigni pri sia lingvo? Se do ĉiuj krom unu, kial ne ankau tiu unu-nura privilegiita?
Finfine ŝajnas ke homoj komencis pensi alimaniere. Aŭstra revuo Der Standard en enketo: kiu lingvo estus la plej konvena por la komuna uzo en EU (kaj ĝi diference de aliaj ebligis interalie ke oni voĉdonu ankaŭ por Esperanto) , ricevis neatenditajn rezultojn. Unuan pozicion gajnis Esperanto, duapozicie estas la germana kaj apenau la trian pozicion gajnis la angla (http://derstandard.at/url=/?id=2375931) . Saĝaj politikistoj devus obei la voĉon de la popolo.
Ekde 2007 Eŭropa Komisiono havas komisionanon por lingvaj demandoj, doktoron Leonard Orban. En intervjuo kiun li donis en novembro 2007 al ĵurnalisto Dafydd ab Iago li diris:
»Demando: Ĉu vi opinias ke lingvoj kiel Esperanto povus esti solvo por Eŭropo?
Respondo: Ne. Mi estas kontraŭ »lingua franca«. Ni havas multajn lingvojn. Mi opinias ke ni ne bezonas alian lingvon. Mi aŭdis parolatan Esperanton plurfoje. Mi mem ne parolas ĝin, kompreneble. Mi kredas ke ni ne bezonas neŭtralan lingvon cele al pli bona komunikado. Estas grave ke ni prosperigu la lingvojn parolatajn en Eŭropa Unio.
Demando: Multaj postenanoncoj en Bruselo postulas »la anglan kiel gepatran lingvon«
ankaŭ se la posteno ne estas tradukista aŭ interpretista. Ĉu tio estas malbona aŭ neleĝa el via vidpunkto?
Respondo: La angla ne sufiĉas. Tio ne estas kontraŭ la angla lingvo. Por ricevi bonan laboron en Rumanio oni devas koni fremdajn lingvojn. Konante unu lingvon oni ne havas konkurencan avantaĝon.«
Al la propono de Eŭropunia Esperanto-Kongreso al la slovena registaro septembre 2007 la registaro respondis, ke ĝi ne subtenos proponon al Eŭropa Komisiono studi Esperanton kiel eblan neŭtralan lingvan solvon por EU, ĉar tio estas kontraŭ la politiko de multlingvismo.
Ni eksciis ke la negativan respondon al slovenoj diktis »iuj landoj« kiuj evidente neniel ŝatas ke Esperanto fariĝu iel ajn oficiale traktata en EU. Temas sendube pri kelkaj fortaj EU-landoj kiuj ja efektivigas la klaran planon angligi Eŭropan Union.
-
Published at 15:02
/
7 comments
/
882 visits
-
This post is public
December 20, 2007
JARRESUME fine de 2007
La freneza ritmo de la epoko ensorbas nin detrue.
Por amikoj karaj tempo mankas.
Ni laboregas por aĉeti varojn nebezonatajn.
Ni eluzas energion mulltoble pli grandan ol
necesas por niaj bezonoj.
Nun kiam ni – la riĉa nordo - defendas komforton,
kiu la mondon minacas detrui,
pro kiu Arktiko malaperos,
pro kiu milionoj suferos,
mi hontas, karaj miaj gekonatoj kaj amikoj,
ke ankaŭ mi ne sufiĉe flegis niajn rilatojn.
-
Published at 13:39
/
2 comments
/
262 visits
-
This post is public
Send a message
Search for members