Mi reagis al artikolo de Andy pri simila temo jene:

La daŭra ripetado de la elpensaĵo pri 6000 lingvoj estas unu el grandaj mitoj sen vera bazo. Neniu ĝis nun sukcesis klare difini lingvon tiel ke oni povus klare distingi inter la limoj (ĉu teritoriaj ĉu laŭ la diferencoj) kaj tial klare nombri la lingvojn. Oni povas relative ĝuste nombri la tiel nomatajn normajn lingvojn, lingvojn skribatajn por kiuj iu difinis la normon. Tiaj estas kelkcento en la mondo. Ĉio alia tute ne estas nombrebla. Tiuj aliaj lingvoj kaj dialektoj kaj amaso da intermiksitaj kaj reciproke influantaj kaj daŭre ŝanĝiĝantaj lingvaĵoj estas amasego kiun ne eblas nombri. Oni povus diri ke estas tiom da lingvoj kiom da homoj, ĉar ja ĉiu homo iel mem uzas certajn lingvojn laŭ aparta maniero. Nenormitaj lingvoj estas karakterizataj per tio ke ili daŭre ŝanĝiĝas. Mia gepatra dialekto ne malaperis sed estas ege diferenca nun kompare kun la tempo de mia infaneco. Sekve ĝi tamen malaperis en klasika senco - oni ne plu uzas multegajn vortojn kiujn oni uzis tiam kaj malaperis ankaŭ iuj gramatikaj elementoj... Pri ĉiuj tiuj lingvoj ne estas iu speciala kaŭzo por plori pro tio ke ili malaperas. Simple ne ekzistas konscio de iu grupo ke ĝi estas kulture kaj civilize grava kaj ke ĝi konscie volas plu ekzisti. Malgraŭ la globaliĝado kaj premo de la angla, ne ekzistas timo pri malapero de amaso da diferencaj lingvaĵoj. Verŝajne la tendenco estos daŭre pliproksimiĝi al la angla, akcepti multajn vortojn el la angla, sed ne nur ke ne malaperos la lingva multeco sed eĉ la angla mem disbranĉiĝos kaj disfalos je multaj ĉiam pli diferencaj subdialektoj. Eble pluraj malpli grandaj normitaj libgvoj perdos certajn funkciojn (verŝajne multaj ne plu estos uzataj en superaj sciencoj kaj universitataj studoj), sed ili mem ne malaperos. Kien iros la evoluo dependas ekskluzive de la konscio de la membroj de grupo pri si mem kaj ĉu estis evoluigita grupidenteco pro kiu la membroj fieras pri la ekzisto de sia grupo kaj ties kulturo. Ĝuste pro tio ne tro gravas la grandeco (iom tamen jes) kaj ĝuste pro tio E-komunumo vivos ankoraŭ longe senkonsidere pri tio ĉu ĝi estos akceptita de la mondo (aŭ eventuiale de Eŭropo) aŭ ne. Esperantista popolo estas unu el la plej konsciaj pri si mem kaj ĝin tutsimple oni ne povas malaperigi.