100-jariĝo estas vere unika jubileo. Oni devas atendi pliajn cent jarojn por havi ĝin. Ĉiu kiu festas ian centjariĝon klopodas inventi ion kion ĉiuj festantoj longe memoros, iun aparte originalan programeron. Ni en Maribor pasintjare okaze de 120-jariĝo de Esperanto produktigis grandegan torton en formo de E-flago, petis glaciaĵiston dum la kongresa semajno speciale produkti verdan Esperanto-glaciaĵon kaj la gastejestron por ni oferti verdan bieron. Ĉiuj kongresanoj memoros tion longe. La oficistoj de UEA kiuj organizis la 100-an UK en Roterdamo montris eĉ ne ereton da inventemo. La kongreso estis pli ol tradicia. Sen iu ajn signo de originaleco (imagu, EU proklamis la sekvan jaron: Jaro de originaleco kaj kreemo). En la komencaj tagoj eĉ ne estis iu ajn skribaĵo sur la kongresejo. Dum la tuta kongreso multfoje sur la pordoj ne troviĝis nomoj de la ĉambroj aŭ se ili estis, estis sur improvizita paperaĉo skribita mane kaj gluita per glupapero. Krom du konferencoj pri UEA-centjara kiuj ne allogis multajn kongresanojn, neniu ero montris la jubileecon. Eĉ la solenan parolon ne faris la aktuala prezidanto sed H.Tonkin. Inter la diplomataro sidis malpli ol 10 personoj inter kiuj nur unu ambasadoro (la kroata) kaj la ceteraj estis diversaj oficistoj. La solena protektanto estis prezidanto de la dua ĉambro de la parlamento!!. Ĉio tio montras ke la organizantoj absolute ne klopodis serĉi kaj trovi pli gravajn personojn kaj politikistojn, kiuj subtenus la kongreson kaj kontribuus al ties soleneco. Pri la loĝigado ankaŭ estis aro da gravaj misaĵoj. Mi vere ne povas scii kiom da homoj havis komplikaĵojn sed duono de miaj konatoj plendegis pro grandiozaj fuŝoj pri loĝigado. Pluraj estis la antaŭlastan tagon elpelitaj el siaj hoteloj ĉar tiam komenciĝis granda karnavalo kaj la hoteloj bezonis ĉambrojn por novaj gastoj. Mi ne scias ĉu UEA sciis tion antaŭe aŭ ne, sed tio kaŭzis amason da problemoj. Ŝparante pri la ejoj oni ne certigis salonon kiu akceptus la tutan kongresanaron por programeroj kiel malfermo, koncertoj, fermo ktp. La centra salono (Hodler) povis akcepti maksimume 900 personojn (al la kongreso aliĝis 1850). Do oni starigis en aŭlo du iom grandajn televidekranojn kaj seĝojn kie surekrane la restintaj kongresanoj povis spekti la programojn (per la hodiaŭa tekniko eblus organizi ke la programo estas rekte spektebla per interreto kaj ni ĉiuj povus resti hejme, sen pagi altan kotizon (unutaga kotizpago estis 45 eŭroj!). Lundon kiam antaŭtage la nura programo konsistis el po kvin laborejoj de Instruiga Lundo oni antaŭvidis 5 ejojn kiuj povis ĉiuj kune akcepti ne pli ol 300 personojn. Multegaj homoj ne povis eniri kaj simple ne povis partopreni en io ajn. Mia ĝenerala impreso estis: La kongreson organizis nur la profesia teamo de UEA preskaŭ sen helpo de aliaj, do homoj kiuj dum la tuta jaro saturiĝas de esperantistoj kaj tute ne havas la plej etan entuziasmon por pripensi novajn aferojn. Ŝajne ili de komenco havis nur du celojn: organizi ĉion per la plej minimuma elspezo kaj laŭeble rapide iri ripozi kaj forgesi la esperantistojn, kompreneble tamen kun la laŭeble granda profito. Mi estis tre seniluziigita. Alia afero estis ke certaj tradiciaj programeroj pro bonaj gvidantoj (kiuj ne estis por tio pagitaj) estis tre bonaj kaj ke nia EEU-agado kontentigis niajn atendojn. La asembleo de EEU efike laboris kaj absolvis ĉiujn planitajn laborpunktojn. Interalie okazis elekto de la estraro kaj oni reelektis la saman kiel en la pasinta mandato - nome Sean kiel prezidanto, Flory kiel vicprezidantino kaj kasistino, mi kiel sekretario kaj Georgo (Handzlik) kaj Petro (Balaž) kiel membroj. En la malferma kunveno de EEU partoprenis ĉirkaŭ 150 personoj kaj konstruplene diskutis pri la celoj kaj planoj de EEU. Ni havis 2 estrarkunsidojn, du kunsidojn kun GEA kaj Herzberganoj pri la sekva EEU-kongreso en Herzberg (28-a de majo ĝis 1-a de junio 2009) kaj kelkajn aliajn kunvenojn pri lernofaciligaj ecoj kaj tiusenca strategio kaj pri la kongreso en 2011.