Miguel Gutierez Aduriz, konata hispana E-verskisto, gastis en Kroatio okaze de la 12-a renkontiĝo de E-verkistoj kaj tradukistoj. Li uzis la okazon por filmi multe kun kroataj esperantistoj kaj nun li iom post iom kreas filmetojn kaj aperigas ilin en youtube. Interalie li filmis materialojn por tri filmetoj kun mi kaj aperigis jam du el ili en youtube:
1. Pri la Zagreba Metodo.
2. Pri Lingvo kaj Identeco
Se ineteresas vin tiuj temoj jen loko, kie vi povas spekti la filmetojn:
www.youtube.com/watch?v=_1liZKtn_pg (Lingvo kaj identeco)
youtu.be/xPGiWFDe0ZI (Zagreba metodo)