1. Komunikado estas fenomeno ĉe vivestaĵoj kiu igas ilin sociaj estaĵoj.
2. Medioj por komunikado estas sensoj de aŭskultado, vido kaj tuŝado kaj rimedoj estas pruduktado de sonoj, produktado de movoj kaj de tuŝkontaktoj.
Depende de la korpokonsisto (hardvaro de la estaĵo) oni uzas kutime diversajn kombinojn de medioj kaj rimedoj.
3. Tial la komunikado havas du funkciojn: la funkcion de transporto de informoj al aliaj kaj la funkcion de rekonado de apartenantoj laŭ grupaparteno (Ĉu la nekonato apartenas al nia aŭ fremda grupo). Do la komunikado havas funkcion de informado kaj grupidenteco.
4. Baza komunikado kiu estas identa por ĉiuj individuoj de iu specio rilatas nur al du demandoj (du niveloj): a) Ĉu ekzistas ekstera forto aŭ ne? Se ekzistas ekstera forto temas pri kampo de atento, se ne, temas pri tio ke la individuo mem estas forto kaj do temas pri kampo de bezonoj. b) La dua informnivelo estas ĉu la forto (ekstera aŭ interna) estas direktita al la individuo aŭ ne? Se jes, temas pri kampo de danĝero kaj se ne, temas pri kampo de potenco (potenciala danĝero).
Tio signifas ke ekz ĉe la homoj ĉiuj beboj ekde naskiĝo sammaniere komunikas kun sia ĉirkaŭaĵo (ĉefe kun la patrino). Ili montras per kontento aŭ ploro ĉu ĝenas ilin io aŭ ili havas iujn bezonojn. Do ili atentigas la aliajn ĉirkaŭ si, ĉu ili havas bezonojn (interna forto) aŭ io ĝenas ilin (ekz. pikas la kulo), do ekzistas iu ekstera danĝero por ili.
Jam en pliaj du niveloj (tria kaj kvara), per kiuj komunikas (apud la du unuaj) ĉiuj vivestaĵoj ekde virusoj, estas lernataj de la ĉirkaŭaĵo kaj do diferencaj de grupo al grupo ene de la sama specio. La tria nivelo rilatas al la demando ĉu la forto (ekstera aŭ interna) direktiĝiis al la individuo aŭ al la grupo al kiu la individuo apartenas (do postulas reagojn ĉu kiel individuo (egoisto) aŭ kiel grupapartenanto (altruisto) kaj la kvara demando rilatas al la rapideco de la forto (ĉu tre rapida aŭ ne), pro kio oni devas rapide reagi aŭ ne.
5. Ĉiuj vivestaĵoj de viruso ĝis homo do komunikas minimume je tiuj 4 bazaj niveloj. La postajn nivelojn de komunikado evoluigis ĉiam pli komplekse estaĵoj kun pli supera kapablo.
6. Ju pli evolinta la vivspecio des pli distingajn kaj fajnajn sistemojn de komunikado ili evoluigis. Ekz. abeloj, sekve insektoj, uzas kombinon de aŭd- kaj vidmedio kun produktado de sonoj kaj movoj. Ili komunikas per zumado (atentigas) kaj per diverslongaj kaj diversdirektaj cirkloj kreataj flugante en la aero. La homo kombinas ĉiujn tri mediojn kaj rimedojn kaj evoluigis specifan fajnan multdistingan manieron kiu ebligas al li kombini sennombron da signoj ĉefe en aŭdsona maniero. Tiun plej kompleksan komunikadon ni nomas lingvo.
Iujn pli primitivajn formojn de lingvo uzas ankaŭ pli malevoluintaj specioj de birdoj ĝis mamuloj.