Hodiaŭ oni sanktigis iaman papon Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la unua kristana sanktulo kiu parolas Esperanton.
Tio pensigis min. Ŝajne la Movado progresas en la mondo de mortintoj. Jam de longe ni havas gravan influanton en la ĉiela angulo kiun poseds la spiritistoj. Zamenhof mem estas ilia profeto kaj Esperanto tie pli-malpli estas la oficiala lingvo. Nun inter katolikaj sanktuloj ni ankaŭ havas lobiiston. Evidente kreskos tie la Movada graveco. Strange ke en la juda angulo Esperanto ankoraŭ ne ludas rolon, kvankam Zamenhof evidente estis judo.