Mi legis iun tekston pri tio ke en SLovenio oni starigis monumenton al falintaj domgardistoj (armeo de slovenoj kiuj kunlaboris kun okupantaj nazi-faŝistoj (italoj kaj ĉefe Germanoj) kaj eĉ ĵuris al germana Rajho akceptante esti parto de ilia armita forto, pretekstante tiun kiel monumento por falintaj viktimoj en batalo kontraŭ komunismo. Tiu artikolo diras ke tia inversigo de tezoj (ke batalantoj kontraŭ okupantoj kaj faŝista ideologio (partizanoj) estas ĉiuj komunistoj – ĉar la ribelon gvidis la komunista partio - sigifas la samon kvazaŭ oni deklarus ĉiujn domgardistojn esti katolikaj pastroj.
La afero pensigis min pr la rolo de ideologioj. Oni havis kaj ankoraŭ havas praktike du politikekonomiajn ideologiojn kaj multajn filozofireligiajn ideologiojn. La kapitalisma politikekonomia ideologio fakte eliras el la hipotezo ke ĉion rilate la homon difinas lia individueco, homo kiel persono kiu postulas havi personan liberecon kaj kiu agas egoisme (batante por si mem). Do, la tuta kapitalisma ideologio kredas ke la natura stato de la homa politiko devas eliri el la „naturo“ de egoisma homo, homo avidema.
Kiel reago al tia unuflanka kompreno aperis la komunisma movado, kiu inversigis la tezon kaj eliras el la konstato, ke homo estas socia estaĵo, parto de socio, de kolektivo, kaj ke lia baza eco estas altruismo, preteco helpi kaj doni al aliaj kaj oferi sin por aliaj.
Ambaŭ politikaj ideologioj en la kazo de la dua mondmilito fakte eliris el la sama hipotezo (tiu dua). Kaj la naziismo kiel ekstrema naciŝovinismo negis la individuon kaj submetis lin al la supera graveco de kolektivo kaj postulo viktimiĝi por la kolektivo (faŝistoj por la nacio kaj komunistoj ankaŭ sed diference de la unuaj, ili ne postulis detruon de aliaj nacioj por atingi sian celon). Ambaŭ principe negis la ideologiojn de kredo trovante la religiajn ideologiojn konkurencaj. Tiusence la politiko de la katolika pinto dum la dua mondmilito balancis inter la historia praktiko subteni ĉiam la regantojn (en tiu kazo subteni faŝismon en Italio kaj naziojn en Germanio), sed aliflanke minimume kunlabori kun ili sciante ke venko de tiuj ideologioj grave domaĝos la eklezion. Ĉar la komunismo ankaŭ estis neganto de religiaj ideologoj, sed ne havis regpotencon, ĝin la eklezio komplete kondamnis kaj pro tio ja eblas ke slovenaj posteŭloj de la domgardistoj ŝajne identiĝas kun la katolika ideologio.
El ĉio tio sekvas simpla konkludo:
Homo laŭnature nek estas nur egoisto kaj individuo nek nur socia estaĵo kaj altruisto. Li estas ambaŭ sed ne samtempe. Dum la tago homo daŭre ŝanĝas statojn: foje li estas egoisto, foje altruisto kaj tio dependas de la situcaio ĉirkaŭ li (vidu: www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/631761 . Simple dirite homo laŭnature estas kaj individuo (avidulo) kaj altruisto (apartenanto de grupoj preta doni kaj oferi sin por aliaj) kaj sekve vera filozofio devus tiel difini lin. Estus grava eraro, se nun, kiam ni vidas katastrofajn sekvojn de la novliberisma kapitalismo, kiu eĉ potencigas tiun homan karakterizon de egoisto, ni serĉu solvon en la kontraŭo: en iuspeca nova komunismo.
Nova laŭeble proksima ideologio al la vera homa naturo (sed ankaŭ tio estas ideologio) devus kompreni la homon kiel egoisto (kiu konkurencas kaj batalas sur la merkato), sed ankaŭ kiel altruisto (kiu pretas doni multon aŭ en ekstremaj kazoj ĉion posedantan por kolektivaj bezonoj). Tio signifas ke politikekonomiaj sistemoj kiuj kreskus el tia ideologio plutenus liberan merkaton (sed pli komplekse vidatan, ne nur rilate la materian posedon kiu difinas potencon de unuopulo, sed ankaŭ posedon de scioj, ,kiu devus same multe influi la individuan statuson en la socio) sed nepre enhavus la rolon de ŝtato kiel instrumento de kolektiva intereso, kiu reguligus la merkaton en situacio kiam la individua libereco damaĝas la kolektivon. Mi kredas ke la plej proksimaj al tiu koncepto nuntempe (malgraŭ tio, ke estas malfacile esti proksima pro la agresiva novliberismo), estas skandinaviaj landoj.
Ni bezonas iu(j)n novajn filozofojn kiuj difinus celojn de tia nova kompreno el kiu la homaro ricevus direktilojn por iom post iom (ne per detruaj revolucioj) ŝanĝi la mondan politik-ekonomian sistemon celante novan mondan ordon. Tiu ordo devus implici ankaŭ novan rolon por Unuiĝintaj Nacioj kiuj havus la taskon imposti internaciajn komercadojn kaj la monon uzi por helpi neevoluintajn mondopartojn.