Hodiaŭ en EDE-listo Alekĉjo skribis:

Eŭropo eblas, sed laŭ alia plano.

Mi ne volas monecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas egalecan Eŭropon. Mono nur kreas malegalecon.

Mi ne volas demokratiecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas liberecan Eŭropon. Nuna "Demokratio" nur estas elektata reĝado.

Mi ne volas usoneman Eŭropon. Mi volas Eŭropon kiu havas sian fortan identecon.

Sed tio ne eblas per konstituciaj traktatoj. Sed ni devas kune ekkonstrui pli bonan mondon, senmone, sen estroj, sendetruaĵe, en kiu ni povos vere plene vivi.

Mi ja estas utopisto, sed ankaŭ Zamenhof estis.

Do dankon al la irlandanoj (kiuj diris NE al Eŭropa traktato) kiuj permesis al ni ne detrui Eŭropon.

Vivu Eŭropo! Vivu Esperanto! Vivu libereco kaj egaleco kaj solidareco!

Malvivu mono kaj estraro!

Alekĉjo

 Mi respondis jene:

Kara utopiisto! Ankaŭ utopiistoj devas ĉiutage manĝi kaj ie loĝi. Sekve ankaŭ ili devas esti paralele kun sia "dezirata" libero kaj utopiismo en alia parto de sia vivo realistoj. Perlabori monon en praktika vivo kaj samtempe teorie ĝin negi, vivi laŭ reguloj de socioj ĉirkaŭ si kaj samtempe negi tiujn regulojn postulante absolutan liberecon estas ne utopio sed skizofrenio.

Kompreneble ke en la listoj ni povas diskuti kaj prezenti kian ajn ideon, sed se ni volas partopreni en reala politiko,  tiam ni devas esti realismaj. Per utopiaj ideoj en la reala politiko kaj konvinkado de voĉdonantoj per utopiaĵoj ni havas nenian ŝancon.

Mi konsentas ke nur mona Eŭropo estas malbona Eŭropo, kaj mi konsentas ke nur severaj reguloj ne povas esti bazo por komuna EU, sed la realismo diras ke monon ni bedaŭrinde bezonos ankoraŭ certan tempon kaj absoluta libereco kondukas al kaoso. Do, nepre necesas por ĉiu reala vivo krom la ideoj kaj kulturo ankaŭ ekonomia financa politiko kaj reguloj kiuj limigas la liberecon, sed ebligas socian funkciadon.