Pro peto de la redaktoro de La Ondo de Esperanto mi verkis artikolon pri Tito kiel esperantisto, kiu aperis antaŭ du monatoj en La Balta Ondo. Pro tiu artikolo subite evolis neatendite abunda diskuto pri politiko al kiu la centran rolon havis Andreras Kuenzli, kiu nervoziĝas pri ĉiu ideo ke io bona povas veni el iamaj komunismaj landoj. Fine de la diskutado mi aperigis mian opinion pri la signifo de Tito por mi, kiu sian plej gravan vivoparton travivis en Jugoslavio de Tito. Eble mi ne aperigus tiun ĉi tekston ĉi tie, sed devigis min novaj diskutoj pri la nuna ekonomipolitika sistemo de novliberismo, kiu esence montriĝas kiel sistemo ku ĉefe ne havas en si enkonstruitan respondecon. Kaj tiusence mi demandas min kiu estas la kriterio por diri ke iu ŝtatsistemo estas krima. Nuntempe kiam ne plu ekzistas komunismaj landoj krom Norda Koreo kaj laŭproklame Ĉinio, tamen pli ol duono de mondaj ŝtatoj estas regataj de diktatoraj (nedemokratiaj) regantoj sed oni ne proklamas ilin krimaj. Simple ne eblas malaperigi nedemokratiajn sistemojn, ĉefe pro malriĉeco (ili estas la plej malmultekostaj) aŭ pro tro forta tradicio (arabaj feŭdaj landoj). Por mi pli gravas ĉu en tiuj sistemoj estas enkonstruita respondeco por socio kaj antaŭaj kaj estomntaj generacioj. Por mi, do pli valoras nedemokratia ŝtatsistemo kiu zorgas pri la popolo kaj estas respondeca ol demokratia kiu respondecon ne havas. Kompreneble ke la nedekokratiaj sistemoj diviidiĝas je neakcepteblaj diktaturoj (Hitler, Stalin, Pol Pot...) de veraj krimuloj kaj tiuj kiuj estas respndecaj.Jen mia opnio pri Tito kaj lia signifo reage al la diskuto pri la artikolo:
El tiu ĉi diskuto mi lernis multon.
Evidente historiistoj bazas siajn librojn je fontoj kaj fontoj estas subjektivaj, ĉar verkis ilin homoj el siaj subjektivaj vidpunktoj: unuj kontraŭ aliaj. Nek Dedier prezentas realan veron nek Djilas. (Cetere ankaŭ mi legis ambaŭ).
Kio estas la vero? La vero estas la vivo kiun oni spertis.
Mi vojaĝis libere el Jugoslavio ekde 1963-a jaro kaj havis pasporton kiu ebligis al mi viziti kiun ajn mondan parton. Mi ne estis membro de la Partio, tamen mi povis fondi entreprenon en kiu laboris nur esperantistoj (neniu estis membro de la partio) jam en 1971. Mi ne estis riĉa sed havis sufiĉe por aĉeti domon, aŭton, eduki miajn infanojn,havi sanasekuron, mem edukiĝi kaj povi vojaĝi.
Mi sciis ke mi ne rajtas libere politike paroli, sed tio min ne ĝenis, ĉar mi ja ne volis esti politikisto. Tamen, se mi havus tiujn ambiciojn mi estus povinta senprobleme iĝi politikisto simple enirante la partion, kion rajtis ĉiu. Mi ja ne povis influi al politiko, sed tion mi ne povas ankau nun, kiam ne eblas okupiĝi reale pri politiko sen esti riĉa aŭ havi bonajn rilatojn al riĉuloj.
En la tempo de Tito ni estis edukitaj pri jugoslavia socialisma idelogio, kiu instruis al ni esti principaj kaj batali por egalrajteco. Tiusence mi ĉiam estis fiera pri la eksterlanda politiko de Jugoslavio, ĉar ĝi estis principa kaj konsekvenca. Kiam oni en Afriko faris maljustaĵojn al afrikanoj, Jugoslaio en UNO voĉdonis por rezolucioj kiuj klopodis tion plibonigi. Kiam en Hungario okazis ribelo, Jugosolavio akceptis hungarajn fuĝintojn, kiam en Ĉeĥoslovakiio okazis invado, Jugoslavio kondamnis tion ktp. Interna ekonomia sistemo de memmastrumado funkciis pli bone ol la ŝtata kapitalismo de Orienta bloko (ekonomie la plej evoluinta lando enirinta en EU en 2004 estis Slovenio,kiu ja evolis en sistemo de jugoslavia memmastrumado) kaj mi tre bone fartis en entreprenoj kie mi sentis min kunposedanto de la entrepreno kaj homo kiu povis kontribui al ties evoluo.
Mi sciis ke ekzistas maljustaĵoj kaj diferencoj, sed ili estis maksimume 20-oblaj kompare kun la nuna sistemo en kiu ili estas senlimaj kaj en kiu daŭre kreskas ĉiam pli mizera tavolo kaj malkreskas ĉiam pli richa eta tavolo de avidegaj ĉionposedantoj.
Kaj tio por mi estis la vero kiun simbolis Tito. Ne gravas ĉu en la afero havis rolon liaj personaj ambicioj, ŝatoj au malŝatoj. Gravas ke en lia tempo la popolo vivis ĉiam pli bone dum nun la ŝtatoj de iama Jugoslavio daŭre ĉiam pli ŝuldas kaj iĝas ĉiam pli mizeraj.
Jugoslavioantaŭ Tito estis ŝtato en kiu 5% de la loĝantaro vivis de industrio kaj 95% de agrikulturo, en kiu 30-40% de la loĝantaro estis analfabeta, kaj la virinoj havis neniajn rajtojn. En Tito-tempo la socio rapide evoluis al ne nur pli riĉa vivnivelo sed al egalrajta sanasekura sistemo, pensia sistemo, senpaga lernado je ĉiuj niveloj, kulturo por ĉiuj, egalrajeco de viroj kaj virinoj… Mi kiel infano el la plej suba tavolo (gepatroj vilaĝanoj) povis havi edukon ĝis la universitata nivelo, kion infanoj de la sama deveno nuntempe neniel povas imagi.
Sen homo kun granda potenco kaj vizio oni neniam atingus tion, ĉar logike post feŭda Aŭstrohungario kaj nur tre mallongdaŭra duonfeŭda/burĝa ŝtato sekvus sovaĝa imperiismo kiun ni havas nun. Feliĉe ke ekzistis Tito sub kies rego mi travivis feliĉan periodon de mia vivo kaj evoluis libere kiel esperantisto, ĉar en neniu periodo de mia vivo esperantismo ĉi tie estis rigardata negative.
Tito havis por tiamaj jugoslaviaj popoloj la rolon de Ata-Turk en Turkio, diktatoro kiu enorme rapidigis la evoluon de la popolo kaj la kreon de pli justa kaj respondeca ordo.
Mi ne diras ke tio estas solvo por aliaj landoj. Mi ja konscias ke diktatoreco ĉiam enhavas danĝeron ke la diktatoroj iom post iom perdas el la vido siajn komencajn celojn, iĝas teruraj kaj ne volas foriri, do mi preferas demokration (sed ne kun novliberisma kapitalisma ekonomia sistemo) , sed el historia vidpunkto (kiun oni ne povas ŝanĝi) mi vidas ke en Jugoslavio ni havis feliĉon havi unu el diktatoroj kiuj vere helpis la popolon kaj ebligis homan evoluon de unuopuloj. La historio devus tion konstati kaj ne negi la atingojn de tiu jugoslavia periodo.
Ankaŭ la ŝtatista kapablo de Tito estis grandega. Neniam en la historio iu eta lando havis tian influon al la monda politiko. Pro tio ke Tito estis ĉefaŭtoritato en la Movado de Nealiancitaj Landoj kun pli ol 100 ŝtatoj de la mondo, kaj Usono kaj Sovetunio devis daŭre konsultiĝi kun Jugoslavio kiam ili volis ion atingi en UNO. Tiun situacion en la nuna stato de sampenseco (domina bankrabista kapitalismo) neniel povas atingi iu ajn. La rego de la Granda Frato estas simple betonumita. Kiu ne obeas, havos NATO-sankciojn.