La fajnan fakan nomon de la nuna monda ekonomia sistemo: novliberisma kapitalismo oni devus anstataŭigi per nomo kiu klare diras kio ĝi estas: malmorala usona kapitalismo.
Por tio mi havas jenajn argumentojn:
1. Usonanoj fieras pri sia esprimo „ĉio estas libera krom tio kio estas malpermesita“. Tio signifas ke ili ne zorgas pri moralaj reguloj (kaj malpermesoj) ĉar moralo ne estas fiksita en juraj preskriboj. El tio sekvas ke vi rajtas esti malsolidara, egoismega, vi rajtas malfideli ktp.
2. Margater Thatcher kiel unu el la ĉefuloj kiu estas disportinto de la novliberismo siatempe deklaris: Ne ekzistas socio, ekzistas nur individuo kaj lia familio. Tio estas principo de mafio: La nuraj valoroj estas mi kaj mia familio. Sekve gravas neniu helpo, socialeco, ekologio. Estu permesita nur al la plej senskrupulaj homoj privatigi ĉion kaj preni ĉiujn posedojn, ĉar nenio gravas krom ili kaj iliaj familioj.
3. Usona eksterlanda ministro en 1950 deklaris ke Usono kun 5% da monda loĝantaro posedas 50% de la tuta monda valoro kaj ke devas esti la esenca celo de ĉiu usona politiko konservi tiun staton.
4. La nacian monpolitikon Usonanoj privatigis tiel ke la nacia banko estas en la manoj de malmultaj privataj bankistoj. Ĉar ilin ne povas kontroli la ŝtato ili faras monan politikon kiu utilas al ili kaj al Usono, do ili presas tiom da mono kiom necesas ke la usona ekonomio superu la aliajn kaj malpermesas al aliaj presi la monon kaj mem reguligi siajn monmerkatojn.
Krome Usono devigis ĉiujn naftoproduktajn landojn komerci per dolaroj kaj tiel per la tiel nomata petrodolaro regas la tutan mondan merkaton laŭ siaj interesoj.
5. Usono investas enorman kvanton da mono ( pli ol 50% de ĉio kion la mondo tiucele investas) por armeo kaj armiloj, por certigi siajn ekonomiajn celojn kaj eluzis la fakton ke post la dua mondmilito estis necese fondi NATOn, por pluuzi ĝin kiel rimedon por perforti ĉiujn kiuj ne obeas.
El tio sekvas simpla difino: La nuna monda ekonomia sistemo, kiu difinas ankaŭ la praktikan efektivigon de tiel nomata demokratio, estas malmorala usona kapitalismo.
La ĉefbatalantoj por ĝi, do usonanoj evoluigis dogmon laŭ kiu la esenca homa eco estas egoismo, batalo por si mem kaj ke tial la nura natura ekonomio estas merkato kiu reguligas ĉion per konkurenco en kiu venkas la pli kapabla kaj pli batalema.
Tiu dogmo estas komplete malĝusta. Nome la naturo de la homo estas duobla: kaj egoisma kaj altruisma, kaj ĉiu homo, same la homgrupoj, estas daŭre ŝanĝanta la statojn depende de la cirkonctancoj: nun mi (aŭ ni) estas egoisma batalanto por mi kaj post momento mi iĝas batalanto por iu el grupoj al kiuj mi apartenas (do, altruisto). Sekve la homo estas kaj kapabla je plej humanismaj agadoj (sinoferoj) kaj je la plej aĉaj egoismaĵoj (murdi aliajn pro persona utilo). Sekve natura socia (kaj mona) sistemo estas konsideri amabaŭ homajn ecojn: havi merkaton sur kiu oni konkuras, sed havi ankaŭ sociajn mekanismojn kiuj limigas la merkaton nome de socia solidareco. Iel la plej proksima al idealo estis la sociala kapitalismo de skandinaviaj landoj en la sepdekaj jaroj.
Nun pro la malmorala usona kapitalismo ankaŭ tiu sistemo en Skandinavio cedas iom post iom kaj ankaŭ tie la socialaj rajtoj estas ĉiam mapli bonaj.
La malmorala usona kapitalismo kondukas la mondon al:
1. Terura sistemo en kiu tre malgranda elito (1% de la loĝantaro) posedos 99% de ĉiuj valoroj kaj la ceteruloj (99%) posedos 1% de la valoroj, kio praktike signifos ke la popoloj ĉie (inkluzive de Usono mem) estos sklavoj de eta elita grupo
2. Sistemo en kiu ĉiuj iom malpli fortaj landoj estos ŝuldantoj de Usonaj bankoj kaj ankaŭ iĝos sklavoj de Usona politiko, do devos komplete obei Usonon.
3. Stato en kiu pro la intereso de la elitoj oni ĉiam pli neglektos ekologian ekvilibron kaj tre baldaŭ ekmankos bazaj resursoj por la homa vivo: akvo, pura aero kaj sanaj naturaj manĝoj. La usona malmorala elito konstruos subterajn urbojn por travivi la katastrofon kiu sekvos, sed kompreneble ke ankaŭ ili ne travivos ĝin.