E.D.E. estas partio kiu intencas kandidatiĝi por Eŭropa Parlamento en 2009 kaj serĉas strategion kiel politike klarigi al la voĉdonantoj sian lingvan strategion. Mi proponas la jenon:

 

 

"E.D.E. subtenas la rekomendojn de EU pri multlingvismo kaj sistemon en kiu ĉiu civitano devus scii almenaŭ tri lingvojn:

la propran nacian lingvon,  unu grandan mondlingvon kaj  unu ŝatatan lingvon.

Por efektivigi tiun rekomendon E.D.E. proponas ke en la unua lernojaro oni komencu lerni la nacian gepatran lingvon kaj en la tria kaj kvara jaroj de elemantaj lernejoj oni enkonduku antaŭpreparan lernobjekton baze de Esperanto kiu plirapidigas je ĉirkaŭ 30% la lernadon de aliaj fremdlingvoj pri kio ekzistis pluraj eksperimentoj, kiuj tion pruvis.

Post tio oni enkonduku lernadon de

a) iu granda fremda lingvo laŭ elekto de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj,

b) iun  ŝatatan lingvon laŭ elekto de la gelernantoj(kiu povas esti kiu ajn lingvo por kiu eblas trovi instruistojn)."

 

(P.s. en la lasta b) punkto oni povas konsideri Esperanton kiel "ŝatatan" lingvon de infanoj kiujn la gepatroj konvinkos  ke ghi estas ilia shatata lingvo kaj ke ili postulu tion en la fazo ekde la kvina lernojaro. Kiam ekzistus tiu eblo, kaj se fariĝus deviga afero elekti ankaŭ iun ŝatatan lingvon, ekestus la "hungara efekto". Nome multaj infanoj, kiuj per si mem ne havas iun "ŝatatan lingvon" elektus Esperanton pro tio ke ĝi estas la plej facila kaj pro tio ke ili jam komencis lerni ĝin en la fazo kiam ĝi servis kiel propedeŭtika helpilo.)