Mi volas atentigi la legantojn de IPERNITY pri ekzisto de tre bona paĝaro de ASOCIO POR EUROPA KONSCIO (Društvo za evropsko zavest), sur kiu troviĝas en 24 lingvoj priskribo de 12 ĉefaj eŭropaj valoroj. La elektitaj valoroj estas rezulto de dujara laboro de grupo el Aŭstrio, Germanio, Italio kaj Slovenio kadre de projekto de Lernpartnerecoj subvenciita de Eŭropa Unio sub la titolo „Europajn valorojn peri“. Inter la lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Sur la paĝaro troviĝas ankaŭ la teksto de la Europa himno verkita de Umberto Boccatelli originale en Esperanto kun tradukoj al ĉiuj EU-lingvoj kaj kantata de Neven Mrzlečki. Ankaŭ la grafika aspekto estas tre interesa, ĉar la ĉefpaĝo prezentas la eŭropan flagon kun 12 steloj kaj klakante al iu ajn el la steloj oni vidas priskribon de unu el la valoroj kaj poste oni povas elekti kiun ajn lingvon por legi pri ĝi en tiu lingvo.
En la supro estas alklakebla la himno kaj sube la indikoj pri la Asocio kiu la paĝaron kreis.
Ĝi certe estas rekomendebla por kiu ajn eŭropano, ĉar malmultaj scias efektive kiuj estas la eŭropaj valoroj, aŭ eventuale konas nur kelkajn.
Jen la ligilo: www.wix.com/dtisljar/europo