Mi devis instrui al plene komencanta grupo kiu konsistis el gelernantoj de 10-jara knabino ĝis 82-jara senioro, entute meze 15 gelernantoj kaj el 8 landoj inter kiuj nur kelkaj iom komprenis la anglan. (Partoprenis slovakoj, poloj, rusinoj, germaninoj, francino, kanadano, ĉeĥo, katalunanino).
Okazis la kurso dum 6 tagoj, kvar instruhoroj tage. Mi havis lernolibrojn de la ZM en ĉiuj lingvoj krom en la ĉeha kaj kataluna.

1. La ĉefa problemo estas, kiel ĉiam en rapidkursoj, vortlernado. Pro tio mi malrapidigis la kurson kaj ĉiutage lernis nur 1 lecionon kaj multe ripetadis kaj ekzercigis ilin. Dum du tagoj okazis nur ripetado, tiel ke ni fakte prilaboris entute 4 lecionojn. Malgraŭ tio ke pro tio la kontento de la lernantoj estis tre bona, la plimulto ne lernis eksterkurse la vortojn kaj pli ol duono de la vortoj el entute 160 ne estis lernita.
Mi kredas ke la nura ebla plibonigo estus se ni havus vortojn en la formo de kartetoj en la poŝtelefonoj, tiel ke ĉiu povu lerni kie kaj kiam ajn ekster la kurso.
2. La konsisto de la lernantoj kaj la maleblo lerni vortojn devigis min multe pli ekzercadi praktikan uzon, kreadon de frazoj baze de minimuma vorttrezoro kaj lernita gramatiko. Do, mi eluzis grandan stokon de antaŭe preparitaj demandaroj kiujn ili uzis en paroj por reciproka demandado kaj respondado.
3. Mankis materialo por tradukado el la nacia lingvo en E-on. Ĉiu havis nur 5 frazojn tiusencajn trovighantajn en la lernolibro (ĉiu en sia lingvo). Necesas tiutipajn tekstojn kiujn mi havas en la kroata kaj slovena retraduki al pluraj lingvoj por havi pli da tia materialo.
4. Kiel ĉiam – aparte en tia grupo – ĝenfaktoro estas grandega diferenco inter teoria kompreno rapida kaj tre malrapida kapablo vere uzi la lernitan gramatikon kaj vortojn (kapabli praktiki). Aparte gravas ke en tio estas grava diferenco rilate la partoprenantojn de diversa aĝo. Infanoj ne kapablas asociigi la abstraktajhojn de gramatikaj reguloj dum la pli maljunaj estas tre malrapidaj. Ili bezonas esence pli da tempo por kompreni kaj lerni novaĵojn.
5. Ĉefa kompreno kiun mi ekhavis estas ke la Zagreba Metodo tute prave ĉefe dediĉas sin al ekzercado de parolkapablo baze de minimuma materialo. Pro tio en la kursoj ni centre okupiĝas pri demandado al gekursanoj tiel ke ili respondu kaj parolu. Tiuspecaj ekzercoj ne konvenas por retaj kursoj ĉar ne eblas aŭtomatigi la korektadon de respondoj. Kaj tial lernu.net ne ŝatas la ZM.
6. Oni devus trovi neklasikan solvon por tiu problemo, eble aranĝi ke la retaj lernantoj de la sama nivelo inter si starigu demandojn kaj respondadu kaj ankaŭ korektu unu la alian, depende de tio kiu rimarkos eraron de alia. Eĉ ne gravas ke ili ne bone faros tion. Gravas ke ĉiu kreu laueble multajn frazojn kaj demandojn kaj respondu al tiuj de aliaj.
7. Necesas kompreni ke estas necesaj centoj, eĉ miloj da frazoj kiujn eldiru ĉiu unuopulo por ke li/ŝi havu bazan parolkapablon. Ne eblas atingi tion per ekzercoj kiujn la maŝino aŭtomate kreas (kiel kompletigo de mankantaj vortoj aŭ gramatikeroj k.s.)
8. Mi aŭdis dum la prelego de Petro pri lernu.net, ke dum iu periodo la paĝaron lernu.net vizitis ĉirkaŭ 100.000 personoj. Inter tiuj 66.000 estis homoj kun nenia kono (do tiuj kiuj komencis lerni aŭ interesiĝis pri komenco), 30.000 lernis laŭ la kursoj por la baza nivelo, 6500 laŭ la meza nivelo kaj 2150 laŭ la supera. Tio komplete konfirmis ankaŭ miajn antaŭajn esplorojn ke bonan scion de E atingas inter 1 kaj 2% de tiuj kiuj havis bonan volon lerni ĝin. Normale ke pli ol duono de tiuj kiuj ekvizitas la paĝaron ne plu revenas, ĉar ja tio kion ili vidis ne plaĉis al ili. Sed el alia duono evidente nur duono iom da tempo lernas kaj nur dekono finlernas la unuan gradon. La pli superan gradon atingas 1-2%.
Laŭ mi la centra kaŭzo por tio estas la malbonaj lernolibroj inkluzive de la lerniloj en lernu.net kiuj ne estas kreitaj por lerni Esperantnon baze de ĝiaj karakterizoj sed baze de maniero kiel oni lernas naciajn fremdlingvojn.