Ekzistas nur du sencoj por la homa vivo:
1. Plilongigi la ekziston de la propra specio
2. Pliprofundigi la komprenon (propran kaj de la specio) pri la ĉirakaŭaĵo kaj pri si mem
Plilongigi la ekziston de la specio signifas agi je du kampoj:
a) rekte kontribui al la multobliĝado de la homaro, do agi kiel seksa estaĵo,
b) agi kiel socia estaĵo por kontribui al pli sekura ekzisto de la socioj al kiuj oni apartenas (do agi kiel socia altruista estaĵo).
Pliprofundigi la komprenon signifas denove esti aktiva en du kampoj:
Profundigi la komprenon je la kampoj de
I. ideologio kaj
II. ekzakta scio.
- La ideologia kampo dividiĝas je
A) difino de ideologioj rilataj al grupapartenoj (ideologio nacia, familia, regiona, klana, triba….)
B) kaj ideologioj helpantaj individuojn seriĉi la sencon (religioj kaj filozofioj).
- La komprenoj rilate la ekzaktajn sciojn dividiĝas je
C) serĉado de sciencaj ekkonoj
D) kaj je kolektado de spertoj.
En pli vasta senco tiuj du bazaj vivosencoj (pluekzisto kaj kompreno) validas ne nur por la homo sed por ĉiuj vivestaĵoj, se ni klopodas tiujn du nociojn iom pli elaste difini. Nome ankaŭ ĉiuj bestoj batalas en la vivo por daŭrigi la specion kaj lernas pri la vivo, kolektas spertojn kaj per tio komprenojn kiel adaptiĝi al novaj cirkonstancoj en la vivĉirkaŭo.
Per tio eblas simple klarigi kio donas la sencon al ĉiuj homoj, ĉu tre simplaj kaj needukitaj aŭ tiuj ege erudiciaj kaj edukitaj.
Por granda plimulto de needukitaj personoj la senco troviĝas ĉefe en zorgo pri familio kaj siaj posteŭloj kaj agado por lokaj, regionaj kaj ŝtatnaciaj grupoj al kiuj ili apartenas kaj aliflanke en komprenoj akirataj ĉefe per spertoj gravaj por orientiĝi en la vivo. Filozofireligie ili aŭ akceptas ideologiojn instruitajn de la plimulto ĉirkaŭ ili aŭ kreas la proprajn kiuj baziĝas parte je tiuj religioj kaj parte je filozofioj trovitaj en arto kaj propraj pripensoj.
Edukitaj homoj aldonas al tio pli da lernita filozofio kaj ĉefe pli da ekzaktaj scioj.
El ĉio tio oni povas difini la feliĉon kiel momentojn kiam oni ekkomprenas ion gravan, kreas ion novan kaj grave kontribuas al plifortigo de la socio ĉu per nasko de la propraj infanoj kaj ilia eduko, ĉu per sinoferaj kontribuoj al diversaj socioj, foje al la homaro mem. Tiuj momentoj estas momentoj de psika orgasmo, momentoj kiam tra la homo disfluas ĝuega sento pro nova grava ekkompreno aŭ konscio pri grava kontribuo por bono de aliaj.