Dum ok jaroj (2001-2009) mi havis esceptan eblon instrui Esperanton al gejunuloj kiuj malŝategis lernadon ĝenerale (ili estis forigitaj el la mezaj au fakaj lernejoj en la aĝo inter 15 kaj 18 jaroj) kaj sekve ili tute ne havis motivon por lerni Esperanton. Mi estis animanto (mentoro) al tiaj gejunuloj en programo PUM (projekta lernado de gejunuloj) en Slovenio kun la celo movigi ilin por reveni al lernejo kaj fini ĝin. Do, mi ofertis al ili ankaŭ la eblon lerni E-on knvinkante ilin ke ili havos diversspecajn utilojn (pli bonan lernadon de posta fremda lingvo, kontaktojn kun e-istoj ktp). Kaj mi sukcesis konvinki grupetojn inter 7 kaj 10 gejunuloj en chiu el la 8 unu-jaraj generacioj al kiuj mi mentoris. Ili do malgraŭ malŝato, vizitis mian kurson tri horojn semajne. Sekve mi instruis al kvindeko da gejunuloj dum la ok generacioj.
Nun mi resumas miajn spertojn pri tio.
1. La instruadon tiuj gejunuloj partoprenis tre malregule (ne estis absoluta devigo partopreni), do ili malĉeestis ofte.
2. Pro absoluta manko de kutimo ion ajn lerni ili neniom lernis hejme.
3. Pro tio mi devis okupiĝi pri unu leciono dum 5 aŭ ses horoj anstataŭ planitaj 2 horoj – por ke ĉiuj almenaŭ ĉeestu en ĉiu nova leciono kaj laŭeble iom ripetu.
4. Post 8 monatoj da laboro (inter oktobro kaj junio) pluraj ne restis en la grupo la tutan periodon – foriris antaŭ la fino de la instruado kaj kelkaj ne alvenis tuj en oktobro sed pli poste - mi neniam sukcesis prilabori pli ol 6 lecionojn el la Zagreb-metoda lernolibro.
5. Fine, post la 8 generacioj jen la rezultoj:
- Unu el ili efektive bone lernis E-on, flue ĝin parolas kaj ĉeestis en internaciaj E-aranĝoj,
- Unu el ili restis fidela al E-agado, pasive bone komprenas la lingvon sed aktive malfacile parolas,
- 42 el ili faris ekzamenon A1-nivelan (5 lecionoj de la Zagreba Metodo) kaj estus kapablaj relerni la lingvon, se iam estus okazo aŭ kaŭzo por tio.
- 22 el ili partoprenis en unu internacia aranĝo kun samaĝaj gejunuloj kiuj lernis E-on sed kiuj same kiel ili ne povis esence bone paroli. Mi mem kuniris kun ili aŭ kunveturigis grupetojn en mia propra aŭto (plej ofte al Euro-scola en Strasburgo). Do, ili havis realan kontakton kun la E-movado.
- Ĉiuj havis almenaŭ iun kontakton kun eksterlanda bona esperantisto, ĉar ĉiu generacio havis okazon renkonti eksterlandan E-vizitanton kiu venis viziti la kurson dum unu aŭ du horoj.
Tia rezulto montras ke:
a) La granda klopodo instrui dum entute 480 instruhoroj (8 x 60) havis praktike nenian realan sukceson (2 esperantistoj el 50, do 4%). La investo de 240 horoj po unu esperantisto.
b) Sen sincera motivo deziri lerni Esperanton NE POVAS ESTI REZULTOJ.
c) Tamen estas nerektaj rezultoj:
- Ili ĉiuj iom lernis kaj akiris iomajn sciojn pri la strukturo de Esperanto kaj verŝajne en la posta vivo ne estos kontraŭuloj de Esperanto,
- Eble la spertoj pri kontaktoj kun esperantistoj kaj vojaĝoj influos certamaniere al iliaj estontaj decidoj kaj vivagadoj,
- La iometa sukceso lerni kaj fari ekzamenon levis ĉe pluraj el ili memkonfidon povi lerni kaj influis ilian re-aliĝon al iu lernejo kaj 60% el ili post tiu unujara lernprogramo (kiu ne estis nur E-lernado) vere enskribiĝis al mezaj kaj fakaj lernejoj kaj deko da ili post la fino de la meza lernejo aŭ gimnazio eĉ enskribiĝis al universitataj studoj.
Ĝenerale mi konkludas ke NE INDAS provi trudi instruadon al tiuj kiuj ne deziras tion kaj kiuj ne vidas kaŭzon por lerni Esperanton.
Septembro 2009