La brita imperio regis kelkajn jarcentojn super perforte akiritaj kolonioj, sed iom post iom la britoj estis devigitaj rezigni pri la rolo de rekta reganto kaj devis malkoloniigi siajn koloniojn. Sed restis tie ilia lingvo per kiu britoj kaj Usono daŭre influas al la tieaj elitoj per sia filmoj, novaĵoj kaj kulturo, rekte modulante la cerbojn kaj publikajn opiniojn en ĉiuj tiuj landoj. Post la dua mondmilito kiam la mondon komencis ĝendarmi Usono, ĝi uzis la saman britan sperton investante multan monon en propagando de la angla lingvo ne nur tie kie ili havis rektan influon sed ankaŭ en preskaŭ ĉiuj aliaj. Post kvindek jaroj da konscia politiko influi lingve per sia kulturo (antaŭ ĉio filmoj kaj kanzonoj) ili sukcesis. Nuntempe neniu plu dubas ke la monda lingvo estas la angla kaj ĉiuj estas spirite sub la influo de idearo kaj pensmaniero de Usono. Nuntempe ĉiuj informagentejoj produktas novaĵojn nur el sia propra lingvo kaj el la angla, ĉar granda plimulto da ĵurnalistoj kapablas legi nur la anglan kaj ĉerpi informojn el anglalingvaj (sekve 95-procente el usonaj aŭ britaj) informoj.
Longe ankoraŭ tiun tendencon almenaŭ parte kontrastaris Eŭropo. EU per sia politiko de multlingvismo proponis alispecan lingvan modelon kaj la plej forte rezistis kontraŭ la angla Francio... Por venkigi kaj lingve sklavigi ankaŭ Europajn ŝtatojn Britio en 1973 decidis aliĝi al Eŭropa Komunaĵo. Antaŭe en EK la angla ne estis unu el oficialaj lingvoj, sed aliĝo de Unuiĝinta Reĝolando ĝi iĝis. Kvardek jarojn poste ĉiuj en EU uzas nur la anglan kaj la internaciajn novaĵojn el usonaj kaj britaj fontoj. La celo estis atingita. EU estas lingve koloniigita kiel ĉiuj aliaj kaj iĝis spirita sklavo de Usono. Nun la rolo de Britio finiĝis kaj ĝi povis foriri. EU-landaro ne plu povas rezisti al usonaj ordonoj.