Interalie mi hodiaŭ aŭdis ke la nova usona prezidanto havis dum sia tuta kampanjo daŭran militon kun granda plimulto de publikaj medioj en Usono kaj ke tiu milito plu daŭras kaj tre verŝajne daŭros. Tio pensigis min pri simpla konkludo. La publika opinio kaj libera publika esprimrajto estas la bazo por demokratio, ĉar ĝi estas la nura kiu povas ŝirmi la civitanojn de tendenco al misuzo de la regpotenco, se ragas unueca bloko de unu partio (kiel en Hungario, Turkio ... Kaj tie ni jam havas klarajn ekzemplojn kio okazas kun la liberpensaj ĵurnalistoj. La potenca ĉefo, kiu ne havas seriozan opozicion, vidas ja ke nur la libera ĵurnalistaro estas por lia absolutismo danĝera kaj decidas perforte tion malebligi. Erdogan enkarcerigis miliojn da ĵurnalistoj kaj fermis opoziciajn ĵurnalojn kaj televidojn, hungaraj publikaj rimedoj apenaŭ havas opozicion, en Pollando la tendenco estas la sama. Kio do okazos en Usono? La potencega superulo agos same. Kiam ankaŭ en Usono la libera ĵurnalismo silentiĝos, ekestos mallumo por demokratio. Tiam similaj ĉefoj en Eŭropo agos same kaj en aliaj eŭropaj landoj baldaŭ , verŝajne ekregos same kontraŭdemokratiaj reĝimoj, kion montras la kunveno de naci-ŝovinistaj partioj en Dresdeno kaj la publikaj mezuroj en Francio kiuj donas la plej multaj voĉojn al Marie Le Pain. Se ŝi venkas, ja Francio havas prezidantan sistemon en kiu la prezidanto havas enorman potencon, sendube sekvas la sama evoluo al subigo de ĵurnalistoj kaj permeso labori nur al tiuj kiuj laŭdos la registaron kaj la prezidanton. Baldaŭ sekvas balotoj en Germanio, kiuj havos la saman rezulton pro reago al usonaj kaj francaj balotoj. La popolo ektimos de siaj najbaroj kaj elektos same ekstremajn naziajn partiojn.
Ĉi-jare do en la mondo estas la plej granda krizo por la demokratio post la dua mondmilito.
Kion fari? Por esperantistoj tio estas tre malbona tempo. Vidu ke en Pollando jam la regantoj kontraŭs festi Zamenhofon. Ankaŭ esperantistoj naciismiĝos. Honestaj esperantistoj, veraj malamikoj de nazioj kaj ŝovinismo devos kaŝiĝi kaj ne movi la kapojn, ĝis la katastrofo pasos, ĉu la mondo travivos tiun katastrofon?