RESPONDO AL RINALDO de Padova pri la solvo de la krizo en EU

Kara Rinaldo!

Vi devas kompreni ke la korupton en malpli evoluntaj landoj ne kreis tiuj landoj mem sed kreis ĝin la novliberisma kapitalismo. Grandaj fortegaj korporacioj kaj bankoj kiuj reprezentas la povon de Usono ĉefe sed ankaŭ kelkaj eŭropaj landoj kaj Japanio kreis la sistemon en la tuta mondo por subjugi malriĉajn landojn tiel ke ili koruptis la tieajn politikistojn. Kiu donas la koruptmonon? Ne la malriĉuloj kiuj ĝin ne havas sed la granduloj kiel Nestle, Monsanto kaj similaj. Poste ili tenas per ŝuldo en la manoj tiujn kompletajn landojn, elĉerpas ilin ĝis malsatkrizo kaj se ili ne plu havas ion por ricevi forlasas ilin en totala mizero. Korupton ne kaŭzas la "stultaj sudaj landoj" sed Usono kaj riĉa Eŭropo.

Slovenio bonege prosperis de sia memstariĝo en 1991 ĝis eniro en Eŭrozonon. Ĝi havis sian monon kaj sian memstaran nacian bankon kiu mem decidis pri monemisiado kaj niveligado de inflacio depende de reala valoro de la nacia ekonomio kaj pro tio la produktado daŭre kreskis kaj ne estis ŝuldoj. La problemoj ekamasiĝadis ekde la eniro en Eŭrozonon kiam la Frankfurta moncentro diktis la forton de eŭro kiun Slovenio ne povis sekvi pro sia tamen ne tiel forta ekonomio. Eŭropo jam antaŭe daŭre premis al Slovenio fiksi la valoron de sia mono al eŭro. Slovenoj longe rezistis sed enirinte la eŭrozonon ne plu eblis tion eviti.

Nun la eksterlandaj kapitalismaj monstroj premas tra Eŭropa Unio vendi ĉion (privatigi) valoran en Slovenio kiel la nacian asekuran entreprenon kiu ankoraŭ estas en la ŝtata posedo, bankojn, sed sen ŝuldoj (tial oni kreis negativan bankon kiu transprenos la ŝulkdojn) ktp. Do EU volas mizerigi Slovenion pro la intereso de grandaj eksterlandaj monstraj potenculoj.

Mi estas ĉiam pli konvinkita ke pro tio ke EU ekonomie subiĝis al Usona novliberismo kaj ties fortuloj (finfine NATO estas en ĉiu eŭropa lando - do ankaŭ armee ni estas okupitaj), indus ke EU pro la krizo disfalu.

Zlatko