Kiam oni sumas du plus du, la rezulto ne povas esti duba. Same mi sumis kaj jen mia rezonado.
La reagoj en EU post la brita referendumo montras ion kio ne estis imagebla antaŭe. Unue oni komencis publike diskuti pri lingva maljusteco kaj dominado de la angla. De la popolo ĝis oficialuloj. Tiu diskuto kondukos al malplifortiĝado de la pozicio de la angla. Certe fortiĝos la rolo de la germana kaj eble eĉ la multlingva proklamita politiko refortiĝos. Ribelos ankaŭ hispanoj, italoj, poloj... Ĉiukaze la angla ne malaperos sed ĝia rolo esence malfortiĝos. Tio ne povas plaĉi al Usono kaj ilia plano daŭre vastigi sian influsferon tie kie ne eblas per ekonomio kaj armeo, per la lingvo. Sed tio ne estas la ĉefa problemo.
Subite la oficialuloj de EU komencas laŭte paroli pri neceso fondi eŭropan armeon kaj liberiĝi de NATO. Tio estas multe pli danĝera por Usono. Se EU komencos fortigi sian armeon kaj malfortigi la povon de NATO (ne volus plu obei iliajn celojn kaj agadojn), USONO perdos sian influon al Eŭropo kaj la tuta geostrategia situacio ŝanĝiĝos. Tion, ŝajnas al mi, Usono ne povas permesi.
Rezulte: Usono premos al Britio simple en la parlamento ne akcepti la volon de la popolo, ĉar ja ankaŭ en Britio la referendumoj havas konsultan karakteron. Cameron, kiu kulpas, devos leki la propran fekon, postuli de la parlamento akcepti kontraŭpopolan decidon, ĉar ja montriĝas post la refenrendumo ke Britio multe pli perdus ol gajnus pro tio.
Se malgraŭ tio Britio tamen eliros, tio estos pruvo ke la forto de Usono tamen ne estas tia kian ili volas kredigi, ke eĉ la plej fidela amiko ne obeos. Tio estus tre bona signalo por la mondo.
Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
KIAL LINGVO GRAVAS POR ĈIU ŜTATO KAJ ĈIU ŜTATANO
-
Estas klare ke lingvo estas rekte ligita al iu kulturo, kutime nacia. Sed ne nur. Ankaŭ regionoj hav…
-
06 Jul 2016
Kio motivigas nin labori
-
Siatempe amiko demandis min, kio kaŭzas ke homoj volas lerni aŭ ne? Tiam mi havis nur unu respondon,…
-
13 Jun 2016
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
284 visits
Britio ne eliros el EU
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
entrudiĝos la mono kaj mondpotenca organo.
Sign-in to write a comment.