Mi legis tre kortuŝan novelon de slovena verkisto Andrej Hieng "Tranĉiloj". En ĝi li priskribas eventon en la komenco de la dua mondmilito en Jugoslavio kiam en vintro venis ustaŝa trupo (volontulaj soldatoj de tiama Sendependa Kroata Ŝtato) en iun serban vilaĝon (en Kroatio serboj dum jarcentoj vivis ankaŭ en iuj partoj kiel minoritato) kaj laŭ la plej kruela maniero mortigis ĉiujn vilaĝanojn. La aferon kaŝe observis vilaĝa instruisto kaj li priskribas kiel iu ustaŝo per piedbatoj plej kruele mortigis iun avinon kaj ŝian 10-jaran nepinon (kiu estis ankaŭ lia lernantino). Poste li vidis truegon en kiu kuŝis cento da mortigitoj, inter kiuj ankaŭ kelkaj liaj gelernantoj. Ĉar la ustaŝoj komprenis ke li vidis la aferon kaj povus esti danĝera atestanto, ili serĉis ankaŭ lin por lin mortigi, sed li sukcesis iel eskapi ĝis la nokto. Sed en la nokto trovis lin utaŝo kun sledo sur kiu kuŝis lia en doloroj naskonta edzino kaj li ne volis mortigi la instruiston sed sciante ke tiu jam helpis ĉe la naskoj petis lin helpi al la edzino. La instruisto troviĝis en granda dilemo. En lia kapo daŭre svarmis bildoj viditaj kaj pensante ke tiu ustaŝo jam mem mortigis plurajn homojn tiutage verŝajne poste mortigos ankaŭ lin, li dilemis, ĉu helpi aŭ ne, aŭ eble eĉ malhelpi. Sed fine li tamen prizorgis la naskon. Ĉar la ino ege kriegis, la ustaŝo kredis ke ŝi estas en granda danĝero morti kune kun la infano, kaj li iĝis tre pia, kaŭris en la angulo kaj preĝis Dion ke tiu helpu al lia edzino. Efektive okazis normala nasko kaj poste li ne mortigis la instruiston, sed kiam tiu amare riproĉis lian partoprenon en la masakro, la ustaŝo donis tranĉilon al la isnstruisto por mortigi lin. Tio ne okazis kaj ili disiris.
Tiu novelo profunde pensigis min. Vidu kiaj ni estas homoj? En certa momento plej kruaelaj bestaĉoj, mortigantaj laŭ la plej senskrupula manieo, tuj baldaŭ piaj kredantoj pri la bono. Ne gravas ke tion faris kroataj ustaŝoj, la samon faris ankaŭ la serbaj ĉetnikoj. Gravas la homa naturo. Stariĝis la demando: Kial homo tion farass? Kio estas kaŭzo, ke li iĝas tia kruelulo, senhomeca estaĵo? Mi iel povas kompreni ke oni povas en milito mortigi, defendi sin aŭ kiel soldato pafi al aliaj. Sed kial tiel kruele mortigi senpovajn homojn, maljunulojn, infanojn...?
La respondo estas: Tiuj ustaŝoj plene estis konvinkitaj ke serboj estas iuj monstroj, kiuj endanĝerigas ilian kroatismon, kaj ke ilin oni devas komplete elimini. ĉar ili estis edukitaj (cerbolavitaj) de la tiama ŝtato.
Tiuj serboj parolas la saman lingvon, havas la saman lokan kulturon kiel la kroatoj en ĉirkaŭaj vilaĝoj, havas plej ofte la samajn nomojn... Kie estas iu ajn objektiva kaŭzo por tia konduto?
La respondo estas simple ununura. La kaŭzo estas forta konvinko pri nepra neceso likvidi la tutan popolon ĉar ĝi estas danĝera por mia popolo. Tiu konvinko estas en la cerboj de tiuj ustaŝoj tiel fortega pro eduko en la oficialaj institucioj de la tiam nova ŝtato. Tion ne povas fari homoj kiuj almenaŭ iometa dubas pri ĝusteco de tiu konvinko. Kio estis en tiu kazo la nura diferenco? Ke la serboj estas religie ortodoksaj kaj havas aliajn religiajn ceremoniojn.
Konklude: militoj ekestas pro politik-materialaj interesoj de regantaj elitoj en unuopaj ŝtatoj, sed la kruelaĵoj ekestas pro konvinkoj kiujn enplantas en la kapojn de simplaj civitanoj tiuj elitoj plane kaj konscie. Elitoj politikaj kaj ekleziaj. Tiu ĉi pripenso ankaŭ rillatas al la nuna stato en Proksima Oriento. La kruelaĵoj estas diktataj de fortega konvinko, ricevita per religia eduko, sed la respondeco estas ĉe la elitoj kiuj tion organizas kaj pagas. Lastatempe ĉiam pli klaras ke la centra kaŭzulo de tio estas Saudi-Arabio kiu timas ke la nova mondo ĉesigos ilian potencon en la ŝtato bazita je mezepoka koncepto kaj pagas ekstremistajn pastrojn de ilia religia kompreno (sunitaj vahabistoj) disvastigi tiun ideologion ĉie tra la mondo - interalie ankaŭ en pluraj grandaj urboj de Eŭropo.