Antauhieraŭ (la 8-an de februaro kio estas en Slovenio senlabora Tago de Kulturo) okazis la plej grandaj demonstracioj en la ĉefurbo Ljubljana kun partopreno de pli ol 20.000 personoj kontraŭ la establita politika elito, kontraŭ ĉiuj politikistoj, dekstraj kaj maldekstraj, kontraŭ establitaj sindikatgvidantoj, kontraŭ la eklezio). La ĉefa slogano estas: Vi finis! Via erao finiĝis.
La demonstradoj en Slovenio okazadas jam pli ol tri monatojn sinsekve kaj daŭre.
Kion signifas tiu popola agado? Ili malagnoskas ĉiujn establitajn sociajn instancojn. Ĉu tio estas ribelo kontraŭ la demokratio? Ja ĉiuj politikistoj estis elektitaj demokratie.
La stato de ekonomio en Slovenio daŭre mapliboniĝas per la gvidado de post proksimume 10 lastaj jaroj ekde kiam Slovenio eniris Eŭropan Union. La politikistoj detruas la landon, ĝian ekonomian efikecon kaj estas ĉiam pli koruptataj. Kiun ajn oni elektas (intertempe ragis ĉiuj eblaj koalicioj dekstraj kaj maldekstraj kaj mezaj) havas la samajn rezultojn: la lando ĉiam pli dronas en ŝuldoj, ĉiam pli kreskas nombro da mizeruloj, espero nenie.
Se la homoj protestas kontraŭ ĉiuj demokratie elektitaj personoj, ĉar neniu el ili estas bona por la popolo, ĉu do ili protestas kontraŭ demokratio?
Ĉu la nocio demokratio estas per si mem sankta kaj netuŝebla?
Mi decidis ekdubi. Mi vivis dum 45 jaroj en nedemokratia sistemo kiu estis multe pli efika, kiu konstruis kaj antaŭenigis la ekonomian staton de la lando kaj donis al ĝeneralaj amasoj konstante esperon pri pli bona estonto. Tiu nedemokratio donis al preskaŭ ĉiuj ŝtatanoj rajton labori kaj bazajn homajn kondiĉojn: rajtojn je senpaga sanasekuro, je kompleta senpaga lernado, la rajton je sociala helpo al ĉiuj, la egalajn rajtojn por diskriminaciataj grupoj, la rajton je egalaj jarferioj, 38-hora laborsemajno... La mezriĉa tavolo daŭre kreskis ĝis pli ol 60% de la loĝantaro... tiuj kiuj havis loĝejon aŭ domon, aŭton kaj laboron meze bone pagitan... Ni nur ne havis la formalan demkration (multajn partiojn kaj elektojn de regantoj el inter tiuj partioj). Ni havis la balotojn ĉiun 4-an jaron kaj ni elektis inter proponataj personoj, ne inter partioj kiuj estis malpermesitaj, samkiel ekstremismaj movadoj ekz. faŝismaj, antisemitaj, rasistaj ktp.
La nura afero kiun ni ricevis post falo de la nedemokratio estas multaj partioj en kiuj nestiĝis la plej malmoralaj personoj kies nura celo estas persona profito. Tiu formala demokratio venigis nin nur dum 20 jaroj al tio ke la 60% tavolo de mezriĉaj personoj ŝrumpis al 10-20%, 2-3% estas riĉulegoj kaj ĉiuj aliaj iĝis mizeruloj. La tuta ŝtato Slovenio ŝuldis en la fino de maldemokratio ĉirkaŭ 3 miliardojn da dolaroj kaj nun ĝi ŝuldas pli ol 20 milardojn da eŭroj, do la demokratie elektitatj politikistoj tute nerespondece ŝuldigis ĉiun slovenan ŝtatanon je 10.000 eŭroj kaj tiu ŝuldo daŭre kreskas. Tiujn ŝuldojn ne povas redoni la nuna kaj la posta generacio kune.
La homoj konsciiĝis ke atendas ilin la greka scenaro kaj absoluta mizero, kvankam ili bonege progresis kaj vivis en maldemokratio. Kiu kulpas? Ĉu ciganoj aŭ judoj (kiel ŝajne la hungara politiko volas sugesti), ĉu eklezio kaj kapitalismo aŭ eble kaŝitaj komunistoj?
Mi ekkuraĝas diri ke kulpas la novliberisme kapitalisma demokratio. Ĉiu demokratio kiu ensisteme havas la eblon manipuli la popolon tiel ke elektiĝas regantoj kiuj agas kontraŭ la interesoj de la popolo estas malakceptebla. Ne estas demokratio sistemo kun pluraj partioj, kies efektiva ekonomia sistemo estas konstruita tiel ke ĉiu politiko agas nur en intereso de la plej riĉaj homoj (ne en la propra lando - sed tiuj kiuj manipulas la mondon per sia riĉo kaj banksistemo) kaj ne en la intereso de la popolo. En intereso de la popolo estas egalrajteca sistemo kaj egalrajtaj ŝancoj, justo kaj humaneco. Ĉio tio mankas en la nuna demokratio. Mi kuraĝas aserti ke la nuna demokratio estas kontraŭpopola kaj kontraŭhoma.
Do, la slovena popolo postulu forigon de tiu speco de demokratio.
Kial ĝuste la slovenoj estas ŝajne la plej konsciaj pri tiu fakto? Simple ĉar slovenoj estas malgranda popolo (2 milionoj da homoj) kaj preskaŭ ĉiuj konas sin reciproke, ĉiuj diskutas la samajn aferojn kaj rapide interkonsentas. Krome, slovenoj estas verŝajne la nura popolo kiu estas alte edukita kaj tamen ne indoktrinita de la religio. (Religioj establitaj en ĉiuj ŝtatoj dependas de la ŝtato, do de politikistoj kaj ĉiam la religioj subtenas la ekzistan regantaron). Ili agas en tiu senco ke ili malakrigas la ribelemon de la popolo. LA slovenoj edukitaj en la komunisma erao kontraŭ la religio ne akceptis postan agresan katolikismon kaj nun nur deko da procentoj elektas krerikalajn partiojn. Tial ili ne estas indokrinitaj kaj obeantaj la ekleziajn ĉefojn kiuj kondamnas la ribelon.
Mi supozas ke en Slovenio naskiĝos novaj esencaj ideoj kiel establi novan, homan demokration kun justa ekonomia ordo kiu malebligas korupton de la regantoj. Kia ĝi estos, ne ankoraŭ videblas. Elformiĝos la ideoj en la estonto surbaze de novaj nuntempaj kondiĉoj kiujn ofertas la informadika revolucio. Krom se intervenos NATO defendante la nunan Rotŝildan oligarhion.