Mi ĵus finlegis libron sub la supra titolo de Ivan Pernar (en la kroata), kroata ekonomikisto - kiu estas tre interesa, ĉar ĝi estas provo per romanformo tre simple klarigi la teorion pri mono. Kaj ĝi mirigis min. Mi jam rigardis filmojn Zeitgeist kiuj parolas pri la nuna monda situacio en kiu regas la grandaj potencoj (ĉefe Usono) per la bankoj kaj multnaciaj korporacioj kiujn ili subtenas per sia armeo kaj ideologio uzante la plej malmoralajn metodojn. Mi legis ankaŭ tre interesan libron de Jean Ziegler "Imperio de Honto" kiu priskribas la saman aferon el la vidpunkto de humanisto laboranta longe en UNO kaj estis al mi klare ke en la mondo okazas imperiaj bataloj por sklavigi la homojn far eta grupo da richulegoj. Tamen, kian rolon en tio havas la politiko de regulado de monfluoj, mi ne klare vidis ĝis mi tralegis ĉi-tiun lastan libron. La aŭtoro trovas la kaŭzon de la nuna stato en la mondo en la sistemo de monregulado kiun aplikas la nuna novliberala kapitalismo. Jen mallonge pri tio, kiel mi komprenis:
La mono estas rimedo por interŝanĝi varojn. Principe sur la merkato devas esti tiom da mono kiom da valoraĵoj estas interŝanĝataj, sed kiam oni enkondukas la monon iu devas produkti la unuan kvanton por la koncerna merkato kaj tiu komenca mono nomiĝas "unua emisio" ("primara emisio").
Kaj poste kiam la socio produktas novajn varojn kaj valorojn (povas esti servoj) la kvanto da mono devas kreski por kovri la novajn valorojn.
Tiu unua mono kaj tiu poste enmetata sur la merkaton povas esti lanchata lau du manieroj:
a) per la monpresado pere de ŝtata banko baze de decido de la ŝtato, kiu tiun monon donas al la merkato senpage kiel institucio kiu servas al la popolo
b) per la pruntado far bankoj kiel privataj institucioj. En tiu ĉi dua kazo la ŝtato ne rajtas mem decidi pri monpresado. Kiam mankas mono la bankoj pruntas ĝin ĉu al privataj personoj au entreprenoj, ĉu al la ŝtato, kiuj ĝin devas redoni kun interezoj.
Siatempe ekzistis unuj kaj aliaj manieroj kaj en la tempo de socialismaj ŝtatoj, ili havis la proprajn ekonomiojn kaj ŝtatan emisiadon de la mono kio ne kaŭzis ŝuldokrizojn. La nove presita mono kaŭzas certagradan inflacion kiu faras la koncernan monon ĝustevalora (ke la mono ne estu tro forta aŭ maltro forta). Tiu inflacio, se kontrolata (do oni atentas kiom da nova mono oni presas) ne superas dek procentojn jare kaj tiam tiu inflacio ne kaŭzas problemojn, faras la hejme produktitan varon konkurenckapabla sur la monda merkato kaj bone influas al la kresko de produktado, enlaborigo ktp.
La dua maniero (monpruntado far bankoj kun interezoj kaj malpermeso al la ŝtato presi novan monon estas nun la ĉefa metodo de la novliberala kapitalismo sur la internacia merkato kaj ene de la merkatoj de la plej evoluintaj kapitalismaj landoj.
Konsekvenco de tiu sistemo estas ke ĉar la bankoj pruntedonas la monon kaj nova mono ne estas presata, la ŝanco ke la tuta pruntajho estu redonita ekzistus nur se ne ne ekzistus interezoj. Sed la sistemo kun interezoj kaŭzas nelogikan situacion. Oni devas redoni pli da mono ol okzistas (je la sumo de interezoj). Pro tio la nura nova mono sur la merkato kiu ebligas redonon de la pruntaĵo venas per novaj punteprenoj. Sed tiu mono efektive ne ekzistas. Nome, la bankoj elpensis ĝin en papera formo (do falsis la monproduktadon). Kiel? La bankoj laŭ la leĝoj devas ĉiam havi parton de mono kiun la homoj kaj firmaoj deponis (ŝparaĵoj, gajnoj, profitoj, kiujn oni donas al la bankoj por gardi). El la tuta deponaĵo depende de la ŝtatoj, ili devas havi minimume 10 au 20%. Ĉion ceteran ili povas pruntedoni kun interezoj kiuj estas pli grandaj ol interezoj kiujn ili donas al la ŝparantoj kaj tiel ili gajnas. Do ili fordonas 80-90% de la efektiva mono kiun ili ricevis de tiuj kiuj ŝparis kaj produktis.
Kiam tiu kiu ricevis krediton, per tiu mono ion aĉetas, li pagas tion per la bankkonto transigante pruntitan sumon al konto de tiu kiu vendis kaj sekve tiu novposedantoi redeponis la monon en la banko (do temas ne pri nova depono sed pri depono de pruntita mono). Kaj la bankoj kontumas tiun deponon kiel normalan deponon kauzitan de ŝparado aŭ novprodukto kaj kreas novan monon kiu ne ekzistas. Tiuj novaj deponoj denove estas plu pruntataj je 80-90% kaj daŭre kreas novan elpensitan monon kun aldonitaj interezoj. La sistemo funkcias nur tiom longe ĝis oni havas novajn prunteprenantojn kaj la mono mem tiamaniere estas la ŝuldo mem.
La sistemo kreas situacion en kiu ne estas eble redoni chiujn ŝuldojn kaj ĝi malstimulas produktadon kondukante malrapide al kompleta frakasiĝo de la merkato. Ĉiu novprodukto estas plia valoro kaj postulas kreon de nova mono kiu estas arte kreata per novaj pruntoj, do ŝuldoj. La popolon iom helpas la ŝtatoj ĉar sen ili jam de longe granda plimulto de la popolo estus ŝuldanta senrevene. Nome la ŝtatoj akceptas deficitajn budĝetojn, do prenas mem pruntojn kiujn la internacia kapitalisma bankista rabistaro akceptas, ĉar ĝi scias ke la puntojn de la ŝtatoj ili povos kapitaligi per la valoroj de la koncerna lando. Tiel okazas ke la produktado ne estas produktiva (ĝi kaŭzas novajn ŝuldojn) kaj ĝi daŭre malkreskas. Pro tio ĉiam pli kreskas senlaboreco, pro kiu kreskas la ŝuldoj nerepageblaj. Kio estas la celo de tia monpolitiko? Ili ja scias ke ne eblas redoni la pruntitan monon: ili simple volas forpreni ĉujn havaĵojn kaj de la homoj kaj de iliaj ŝtatoj kaj tiel sklavigi la mondon sub la mastrado de korporacia bankistaro, kiu prezentas 1-2% de la monda loĝantaro.
Kie la solvo?
Lau la aŭtoro la solvo ne estas en iu ajn ŝangho de koruptaj politikistoj, ĉar ĉiuj devas agi por la sistemo en kiu la bankistaro defendat de la usona armeo prenas profiton kaj intence detruas la liberecon de la homoj. Kiu ajn politiksto regos, plu gvidos la saman politikon de monregulado kaj submetiĝos al la postuloj de la bankoj (malpli elpezadi, altigi impostojn kaj tamen havi deficitajn budĝetojn). La politikistoj mem eluzos sian mandaton por riĉiĝi per la banka koruptmono. La nura ŝanco por la mondo estas unue konsciigi la amasojn pri ĉi tiu grandega trompo kiu kondukas al ŝuldosklavigo kaj tiam oni postulu per ĉiam pli da protestoj ŝanĝon de monregulado. El la nuna sistemo en kiu la mono estas pruntata ŝuldo al la iama en kiu la ŝtatoj reguligas la monfluon per nova monpresado. En la libro la aŭtoro diras, ke unua Usona prezidanto Jefferson diris: Se iam ajn bankistoj sukcsos devigi la ŝtaton akcepti ilian reguligadon de mono per ŝuldoj, ve al la popolo!
Kaj tio okazis en Usono jam en la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento. Nun ili trudis tion al la mondo kun escepto de Ĉinio, kiu pro tio estas la nura kiu havas pozitivan kreskon. Iel el la kaĉo eliris ankaŭ Turkio kaj Rusio. Pri tio mi ne konas detalojn, sed la granda plimulto de la mondaj ŝtatoj estas en la kaĉo sen eliro.