1. IDEOLOGIO: aro da ideoj de homgrupo per kiuj ĝi klarigas al siaj membroj la mondkoncepton kaj valorojn. Ĝi donas la sencon por la vivo de unuopulo - membro kaj ĝi firmigas lian apartenon. Ideologio povas esti skribe difinita aŭ nur io transdonata de generacio al generacio. Ideologion havas ĉiu familio, ĉiu stratbuba grupo, lerneja klaso, urbo, vilaĝo, regiono, religio, filozofia skolo, movado... Sen kredo je ideologio homo ne povas vivi, sed sen dubo je la ideologio la homo fariĝas monstro, preta je la plej aĉaj agoj nome de sia kredo. 2. KULTURO: Samkiel individuo konsistas el du bazaj partoj: materio (korpo) kaj spirito (konscio, agforto, scipensa funkciado, fantazio, kreiveco...) tiel ankaŭ grupo konsistas el du partoj: materio (la homoj kiuj al la grupo apartenas) kaj spirito (la ideoj, kolektivaj stiloj, komunaj pensproduktoj, artdirektoj, kutimoj...). Ĉi tiu spirita parto de grupo estas nomata KULTURO. Do la plej mallonga difino de la KULTURO estas: Kulturo estas spirito de grupo. 3. IDENTECO: Identeco estas komunaj trajtoj de individuoj apartenantaj al unu homgrupo. Laŭ tiuj trajtoj la apartenatoj rekonas sin reciproke (ĉu iu estas "NIA" aŭ ne) kaj aliaj rekonas ilin kiel "NE-SIAJN". La identecon konsistigas eksteraj videblaj trajtoj (ekzemple raskarakterizoj, vestomaniero, en apartaj kazoj simboloj kiujn la membroj kunportas kiel flagoj, blazonoj, insignoj...) kaj ideologiaj trajtoj (konvinkoj pri valoroj kiujn la propra grupo havas, kredo pri speciala rolo de la grupo en la mondo...) Ĉiu individuo apartenas samtempe al multaj grupoj. Sociologie la plej eta grupo estas nur du personoj (geedzoj, patrino kaj infano, gefratoj, du tre bonaj amikoj... ) kaj pli. Sekve ĉiu apartenas al multaj dupersonaj grupoj, tripersonaj, kvarpersonaj kaj ĉiam pli grandaj: familio, grupo en amatora kliubo, vilaĝo, urba kvartalo, lerneja klaso, sporta klubo, regiono, nacio, religio...): Estas du manieroj kiel formiĝas la identeco: a) en malgrandaj grupoj en kiuj ĉiuj konas sin reciproke per simpla akiro de konfido. Tia identeco povas ekesti ankaŭ inter homo kaj besto kaj verŝjane ankaŭ inter bestoj mem. b) en grandaj grupoj kie la homoj ne konas ĉiujn apartenantojn de la grupo kiel ekz. regiono, nacio, religio ktp la identecon oni akiras per ideologia edukado. Ĉiuj homoj de la sama grupo akiras la saman ideologion pere de eduksistemo (lernejoj, komunaj informmedioj, gepatroj kaj homoj en la ĉirkaŭaĵo). Ĉar ĉiu individuo posedas multajn identecojn, ofte iuj inter ili kolizias kaj kaŭzas gravajn personajn konfliktojn. Ekz. familia identeco de iu nacie miksita paro en miltiaj cirkonstancoj aŭ diversreligia paro en rasisma ŝtato... Sed posedo de multaj grupidentecoj ebligas ke ni ne povas resti sen grupidenteco. Se iu aŭ iuj objektive malaperas kiel ekz. loka kaj regiona kiam homo ŝanĝas loĝlokon aŭ la nacia kiam pro milito aŭ alia historia evento la loĝteritirio ŝanĝas la ŝtaton aŭ kiam ni per edziĝo formas novan familion kaj forlasas malnovan ktp. Gravas ankaŭ atentigi ke forlasante iun ĉirkaŭaĵon (ekz. se iu foriras el sia naskiĝlando por daŭre vivi en iu alia) oni ne perdas sian malnovan identecon sed ĝi kun daŭro malfortiĝas, kaj oni akiras iom post iom la novan. La du ne miksiĝas, sed simple unu nova aldoniĝas kaj la malnova malfortiĝas. Kiam juna persono edz(in)iĝas, kaj fondas novan familion, ekestas identecsentoj rilataj al la nova familio, sed oni ne perdas la malnovan. Oni simple apartenas al ambaŭ kaj tiuj du ne miksiĝas. Same kiam oni foriras el iu lando kaj loĝas en alia, oni akiras novan kaj ne perdas la malnovan, oni havas ambaŭ (oni ne povas fariĝi usonsloveno sed oni estas kaj sloveno kaj usonano). 4. NACIO: Nacio estas komunajho de homoj sur relative kompakta teritorio kiuj havas komunan edukon kaj komunan lingvon de tiu eduko. Do oni estas membro de iu nacio kondiĉe ke tiu homgrupo havas unuece fiksitan (politikhistorie deciditan) neŭtralan lingvon (kiun la membroj de la nacio ne parolas hejme) kaj lernejajn instancojn en kiuj oni edukas gejunulojn laŭ unusama edukprogramo. Nacio estas historie nova kreaĵo ekestinta en la tempo de iluminismo kaj unuaj burĝaj ŝtatoj en Eŭropo. Tiam ekestis bezono pri unueca lingvo, edukado kaj merkatteritorio kaj la unua difino de nacio estis: nacio estas ŝtato. Sekve, laŭ tiu difino ĉiuj ŝtatanoj de iu ŝtato estas samnacianoj. Sed ĉar ŝtatoj estas artefaritaj konstruaĵoj dependaj de militoj kaj diversaj ekonomiaj rilatoj inter ŝtatoj (ekz. aĉeto de Alasko), relative ofte teritorioj ŝanĝas ŝtatojn kaj la homoj edukitaj en iu lingvo kaj en iu lerneja sistemo devas ŝanĝi pro la ŝtatŝanĝo lingvon kaj edukideologion. Sed tiu ŝanĝo ne estas simpla kaj rapide efektivigebla. Homoj edukataj dum jarcentoj en unu lingvo kaj en unu vivkoncepto kiu enhavas sociajn valorojn, vivkutimojn, ideologiojn kaj kulturojn ne povas ŝanĝi sian malnovan identecon rapide kaj sen ekstrema premo. Tial en Eŭropo ne ekzistas ŝtato sen tiel nomataj minoritatoj, do homoj kiuj iam antaŭe apartenis al alia ŝtato, lingvo kaj eduksistemo. Pro tio ekzistas alia difino de nacio: Nacio estas homoj kiuj havas komunan eduklingvon kaj edukon - pro kio, konsekvence - ili havas ankau komunajn vivkutimojn, artkulturon, ideologion pri valoro de siaj prauloj, kiuj ne estas la samaj kiel kiel tiuj de la nova ŝtatidenteco. Tial ĉiu individuo en minoritata teritorio troviĝas en dilemo: ĉu forlasi nacian identecon de siaj prauloj kaj akcepti tiun de la ŝtato en kiu li vivas aŭ kunhavi ambaŭ? La homa rajto estas ebligi al la individuo mem decidi, sed neniu grupo rajtas malpermesi iun ajn nacian aŭ regionan identecon de grupoj. Se iu naskiĝis en Kroatio kaj kiel 20-jarulo foriris al Aŭstralio kaj plu vivis tie dum multaj jaroj li mem rajtas decidi ĉu li forlasos la kroatan naciecon kaj akceptos nur la aŭstralian (ne pasporte sed emocie) aŭ li flegos plu la kroatan paralele kun la novakirita aŭstralia. Sed la ŝtato Aŭstralio ne rajtas malpermesi al iu ajn grupo posedi pliajn naciajn identecojn, se ekzistas eĉ nur du personoj, kiuj volas tion. Nacieeca sento kiel ĉiuj aliaj identecoj fariĝas grava kiam ĝi estas en danĝero. Kiam la nacia sento ne estas endanĝerigita, oni preskaŭ ne konscias pri ĝi (en paca tempo), sed kaze de danĝero (vera aŭ arte trudita per propagando) ĝi fariĝas domina emocio, pro kiu la individuo pretas fordoni sian vivon, sed ankaŭ aĉe krimi nome de la defendo de sia nacio. Pro tio ekzistas terminoj "patriotismo" kaj "ŝovinismo". Patritismo estas tiu nacia sento pro kiu individuo fieras pri sia deveno kaj aparteno, sed ne ekstreme kredas ke lia nacio estas la nura kaj la absolute plej valora (do li iom dubas pri la nacia ideologio, en kiu li estras edukita). Ŝovinismo estas tiu nacia sento en kiu la persono senkritite kredas je sia nacia ideologio kaj ne dubas pri ĝia absolteco. En tiu stato la nacia sento fariĝas danĝera por ĉiuspecaj aliuloj. 5. ESPERANTISMO Esperantismo estas identecsento de personoj edukitaj per la ideologio de la interna ideo en la komuna lingvo Esperanto. Ideologio de Interna ideo estas difinita en la poemoj de L.L. Zamenhof kies esenco estas kredigi al homoj uzantaj Esperanton ke per tio ili ekapartenas al aparta homgrupo kies rolo estas plibonigi la mondon per lingvo kiu certigos la mondan pacon. Ĝi kaŭzas emocian rilaton al tiu grupo kaj pretecon batali por ĝi kaj sin oferi por ĝi, kiam ĝi estas endanĝerigita, pro kio la esperantista grupo same kiel nacioj kreis la propran kulturon, kutimojn, simbolojn kaj instituciojn.