Mi ne kontraŭstaras la celon de Lingvolanĉilo havi en ĉiu lando kelkajn lernejojn en kiuj infanoj povas lerni ankaŭ Esperanton, sed mi volas atentigi ke la opinio ke tiam io esence ŝanĝiĝos estas senbaza. Antaŭ trideko da jaroj en multaj eŭropaj landoj inkluzive Kroation en kiu mi tiam vivis, Slovenion kaj Hungarion estis ne kvin sed dek aŭ eĉ  pli ol dudek lernejoj en kiuj estis instruata Esperanto – kaj kio okazis? Nenio speciala. Dum certa tempo floris tia stato kaj iom post iom ŝrumpis al la nuna en kiu apenaŭ estas unu aŭ du lernejoj kun  tia eduko. Simple tiam la E-generacio ne sciis eluzi la konvenan staton por atingi tion ke kelkaj landoj subskribu plurlandan kontrakton pri daŭra lernado kaj apliko de Esperanto. Se ne estas interŝtata interkonsento, unuopaj klopodoj post tempo de klimakso iom post iom perdiĝas. Neniu ŝtato enkondukos Esperanton ununura.  Unuopaj kreskoj, kiujn oftfoje kaŭzas okazigo de UK en iu urbo, post nur du tri jaroj malkreskas rapide, ĉar ne estas kontinue organizita interŝtata kunlaboro. Certagradaj atingoj en lando kie okazas UK devus esti kaŭzo por iniciati internacinivelejn similaĵojn. Ekz. kiam en Zagrebo dum UK parolis en Esperanto la ŝtatprezidanto Mesiĉ, la esperantistoj devus tuj iniciati kaj peti  ŝtatprezidanton de la sekva UK viziti Mesiĉ, intershanĝi spertojn pri UKoj kaj eventuale ankaŭ mem transpreni la taskon paroli en UK en Esperanto… Tiaspeca internacia kunlaboro ne okazas, sed ĉio estas lasata al individuaj iniciatoj.  Se en Britio la tieaj esperantistoj havas sukceson pri propedeŭtika uzo de E, devus pri tio peti  informojn pluraj aliaj landoj kaj proponi interŝtatan kontrakton pri sammaniera uzo de Esperanto. Britio estus flatata ke ĝi estis la unua kiu tion havas kaj oni per tio devigus la kontraktantajn landojn daŭre okupiĝi pri tio. Ekz. Irlando kaj kelkaj aliaj kiuj havas problemon de ekstarlandaj gastlaboristaj infanoj.

Siatempe en Aŭstrio ŝtatprezidanto estis vera esperantisto, bonega lingvokonanto kaj longjara SAT-ano: Franz Jonas. Eĉ 10 jarojn li prezidantis. Kaj samtempe ankoraŭ vivis Tito, kiu subtenis E-on kaj konis ĝin iomete. Kial esperantistoj nenion entreprenis por rilatigi ilin kaj proponi iun interŝtatan kontrakton pri certagrada uzo, apliko, rekomendo...? Nuntempe estas pluraj relative altaj ŝtatfunkciuloj kiuj subtenas E-on: Ema Bonino en Italio, Ljudmila Novak kaj Marko Pavliha en Slovenio, Malgorzata Handzlik en Pollando, eble enkoraŭ kelkaj. Ĉu ne eblus kunvenigi ilin kaj proponi ke ili instigu siajn registarojn interkonsenti pri ekz. uzo de Esperanto kiel unu el la lingvoj en urbaj tramoj? Tio laŭ mi estus multe pli facile atingebla ol iu subteno al esperanto en Eŭropa Parlamento.