Esperantistoj fervoraj estas kutime (kaj logike) tre entuziasmaj pri Esperanto. Kaj tio estas bona. Sed mi ĉiam denove miras pri tio kiom da inteligentaj personoj inter ni rilate Esperanton estas komplete malrealismaj. Oni tute ne kapablas vidi ion kion oni vidas en aliaj sferoj de la vivo, nome ke estas simpla fakto (do realo) ke grandega plimulto de homoj sur la terglobo ne interesiĝas pri Esperanto aŭ eĉ pli vaste, tute ne interesiĝas pri lingva internacia demando.
Samkiel grandega plimulto ne interesiĝas pri tio ke ni estas daŭre venenigataj de nutraĵindustrio per siaj konservansoj, per koloroj, aromoj en la manĝaĵoj (kvankam tio rekte endanĝerigas iliajn vivojn), ne interesiĝas pri la ekologia stato en la mondo, kvankam tio rekte detruas nian estonton kaj pri sennombro da gravaj fenomenoj en la mondo kiuj devus esti ŝanĝitaj.
Simple la realo estas ke granda plimulto NE INTERESIĜAS. Se vi mem ne interesiĝas pri sabatula sekto, vi ja scias ke vi estas nervigita pro insistado de iuj sektuloj pri tio pri kio ili estas ege konvinkitaj.
Komplete same ni aspektas en la okuloj de neesperantistoj inter kiuj grandega plimulto SIMPLE NE INTERESIĜAS (havas nek pozitivan nek negativan opinion) kaj eta procentaĵo efektive kontraŭs ĝin.
Ekzistas multaj inter neinteresitoj kiuj eventuale pretas aŭskulti niajn argumentojn, pro tio ke ili efektive ne estas informitaj kaj kutime kun tiuj ni tuj aplikas metodon de persvadado kiel la sektanoj kaj se ili starigas aserton aŭ demandon kontraŭesperantan, ni tuj koleras kaj atakas ilin, kvankam ili simple esprimis ion kion ili aŭdis kaj kion ili eble eĉ kredas, sed ne estas certaj kaj tial ja pretas diskuti kun ni.
Pro manko de realismo ni kondutas al tiaj homoj tiel ke ili ekhavas la ideon ke tiuj esperantistoj estas frenezaj fanatikluoj (kaj mi mem same pensus, se mi ne estus esperantisto) kaj ne plu volas aŭdi ion ajn pri tio.
Pro tio niaj bonpensaj adeptoj tro ofte kaŭzas grandan domaĝon al Esperanto. En oficialaj politikaj kaj sciencaj rondoj ni ege ofte renkontas homojn kiuj iam parolis kun tiaj E-fanatikuloj (au kiuj skribis al ili) kaj kiuj de tiam iĝis alergiaj al Esperanto.
Kial ni ne povas kompreni ke ni devas esti realismaj, se ni volas atingi sukceson en tiu ĉi reala, ne idealisma mondo?