Post lego de tre interesa slovenlingva eseo de Vinko Oŝlak sub la titolo Dio kaj Violento mi notis al mi la jenon:

Tre interesa vidpunkto de Vinko: Disdividi la kredon je religia kredo (kiun elpensis la homoj) kaj subkonscia kredo kiun ni ĉiuj simple posedas (kiu estas  Dio mem). Al tiu dua kontribuas specialaj senditoj – profetoj (homoj aparte dotitaj de Dio).

Mia unua penso kondukas al la jeno:

Tiu dua kredo neniel devus enhavi iujn ajn adoratojn, ĉar tio kondukas ankaŭ al malamikecoj. Iuj adoras Jesuon, aliaj Mohameton ktp. Simple oni devus konsideri ĉiujn tiujn profetojn kiel filozofojn pri demandoj de kredo kaj provi trovi tiujn ideojn en iliaj pensoj kiuj estas por ĉiuj komunaj – nur tion rekomendi al ĉiuj homoj de la mondo.

Dio estas nek Biblio nek Korano, nek Jesuo nek Mohamedo. Dio estas spirito en ĉiu el ni. Spirito estas mia kreemo, mia deziro vivi kaj fari ion utilan por mi kaj por aliaj, mia kompreno de la mondo, mia filozofio elirinta el miaj spertoj kaj mia kredo ke mia ekzisto havas sencon.

Konceptinte tiel la kredon kiel ion kio estas efektive nepriskribebla (samkiel Dio aŭ Diaro ne estas io ajn homsimila, ĉar ja oni ne povas havi iun ajn veran scieton pri aspekto de Dio) kaj tamen spurebla en ni ĉiuj, io kio tamen direktas niajn agojn ĝuste pro tio ĉar tiu spirito en ni donas la sencon al nia esto kaj aktivado, ni povas efektive distingi inter spiritisma kredo kaj kredo kiu rilatas al niaj grupaapartenoj (per kiuj ni pravigas niajn agojn por la bono de grupoj al kiuj ni apartenas). Tiu duaspeca kredo disdividas nin je kredantoj al diversaj religiaj konceptoj, naciaj konceptoj, regionaj ktp. Tiu duaspeca kaŭzas ke ni kredante ke ni faras ion gravegan por nia grupo kaj ties konvinkoj pretas murdi, shteli, krimi…

La unua neniel povas permesi al ni fari ian ajn kontraŭhumanan agon.