Esperanto ja prezentas sufichajn utilojn al tiuj kiuj spirite tendencas al homaj kontaktoj inter diverskulturaj partoj de la mondo. Sed tiaj homoj kiuj havas tiujn bezonojn estas ege malmultaj en la mondo. Ke Esperantistoj estas dum la 120 jaroj chiam nur kelkdek miloj malgrau amaso da bonaj aferoj kiujn Esperanto donis al ili (kiel prave skribis Piron), pruvas nur la fakton ke homoj kiuj el sia interno bezonas la kontaktojn kun alikulturaj homoj estas vera rarajho. Granda plimulto miras pri tio kial mi shatas kaj bezonas kontakti iujn chinojn kaj japanojn, baskojn kaj estonojn. Kial mi volas scii ion pri ili? Grandega plimulto de la homoj komprenas la mondon nur kiel lokon en kiu eblas trovi por si mem plej eble simplan manieron kontentigi siajn personajn bezonojn kiuj ne rilatas al kompreno de la kompleksa mondo. Tial niaj argumentoj pri tio kion donas Esperanto (en la senco de la Pirona: la angla ebligas komercadon, Esperanto la homajn rilatojn) mirigas tiujn "simplajn" homojn. Kion mi faru per homaj rilatoj? Chu vi povas ebligi al mi ion perlabori? Ne? Tion mi ne bezonas? Ni esperantistoj devas kompreni ke Esperanto-ideologio de Zamenhof kreis socion de homoj kiuj spirite serchas respondojn al kompleksaj demandoj de la homara estado. Nur tiaj komprenas utilojn kiujn tiu chimovado donas al ili. Nia "E-popolo" havas enorman forton spiritan kaj la nuna teknologia evoluo ebligas tion montri. Nia apartensento al la E-movado kauzis produktojn kiujn ne kapablas produkti grandegaj popoloj milojn da fojoj pli fortaj ekonomie ol ni. Popoloj kun dekoj da universitatoj kaj centmiloj da profesoroj ne atingis tiel multnombran vikipedion kiel ni, ne havas multajn elektronikajn servojn kiujn ni havas. Esperanto ne estas utila al 95% de la homoj, tiuj 95% kies ununura celo estas trovi manieron laueble multe perlabori, sed ghi estas utila al tiuj malmultaj kiuj serchas spiritajn valorojn kaj memrichighon el kontakoj kun alikulturuloj kiuj strebas al komuna vizio. Kiam E farighos oficiala lingvo chu de EU au de iu alia internacia komunajho de shtatoj, ghi farighos same kiel nun la angla - komerca lingvo. Mi esperas pri tio, char ja tio estis la celo de Zamenhof - ke ghi ighu lingvo de la mondo - sed mi bedauros pro la malapero de la idealisma movado kiun ni havas nun. Zlatko